MuzikoTre talenta muzikistoLaŭ la retpaĝoj Bandcamp kaj Jamendo, la virtuala disko Nenifar' de Gijom' Armide datiĝas de 2015, sed registriĝis la kantoj en septembro 2012 kaj estis finmiksitaj (enmatricigitaj) en majo 2015. Iom malfrue nun, fine de 2019, submetiĝas la albumo por recenzo, kiu aperos en 2020. Nu, verŝajne la artisto intertempe ne nenifaris, sed havis ankaŭ siajn aliajn okupojn aŭ simple celas plikonatigi ĝin. DuumismoEkzistas muziko por gajigi kaj festi, kaj muziko por aŭskulti trankvile, eble eĉ por konsolo. Certe la unuaj kantoj de la disko estas de la dua speco, tre francecaj kanzonoj, dramecaj, ĉefe temantaj pri amdoloro kaj ĉagreno; feliĉe la perpiana akompano restas frivola kaj virtuoza. Poste sekvas pli leĝeraj kaj variaj kantoj diverstemaj, montrantaj ankaŭ engaĝiĝon pri i.a. genra duumismo (Ri liberas), pluramemo (Amu rin), vegetarismo, cetere tute sen prediki, lasante la tekstojn paroli por si (krom en la peco Katen' kaj venen'). La lastaj kantoj bedaŭrinde ne vere elstaras. Fabela rakontoLa ĉefe introspektan muzikon oni povas aprezi plej bone post plurfoja aŭskultado. La artisto montras sin tre kapabla regi sian voĉon en vasta gamo kaj per la piana akompano montras sian virtuozecon per agrablaj, ne-enuigaj melodioj; la komenco de la peco Katen' kaj venen' eĉ pensigas pri filmmuziko, sed poste ĝi fariĝas peza. Interesa estas la preskaŭ naŭ minutojn longa La fabela rakonto pri milda Dudu kaj la malica reĝo de Braĝujo, originala kombino de fabela rakonto kun muzikaj partoj. La lokado proksimume meze de la disko ne estas logika, sed supozeble pripensita. Pli bone estus publikigi apartan diskon kun pluraj tiaj fabeloj, kio ĝis nun mankas en Esperantujo. Grandaj meritojEnhave multaj kantoj estas simplaj kaj klaraj, sen pli profunda tavolo. Ili havas kiel temon ofte la plej klasikan: la amon – aŭ pli ĝuste la sopiron al amo. Tamen, kiam oni pli atente aŭskultas la tekstojn, oni ja malkovras la lingvan lertecon de Gijom' en perletoj kiel Katen' / Ferefika ten', kaj versoj kiel „amo elkoriĝas ĉiam”. La lingvaĵo cetere estas tute senpeka, la prononco tre komprenebla, preskaŭ modela. Jen do grandaj meritoj de tiu ĉi artisto. Rilate la pure muzikan aspekton, mi havas la impreson, ke la plej bonaj pecoj estas tiuj, kie kunludas aliaj instrumentoj, kiel la fluto en kelkaj kanzonoj kaj la drumisto en la ritma – eĉ dancebla – La plej granda, kiuj malfermas plian sonnivelon kaj riĉigas la pejzaĝon. Estas ekster dubo, ke Gijom' estas tre talenta muzikisto; nur, laŭ mia gusto cetere tute persona, iom troas la partoj, kie li esprimas kaj sentigas sian doloron en pluraj kantoj tra levita kaj longe etendita voĉo, superante la pianan akompanon, sed certe aliaj aŭskultantoj admiros ĝuste tion. Lode VAN DE VELDE
Gijom' Armide: Nenifar'. Eld. Vinilkosmo, Donneville, 1999. 14 kantoj. Elŝutebla de https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/gijom-armide.html
|