MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

BRAZILO

Ne eblas festi la jaron de indiĝenaj lingvoj

Unesko elektis 2019 kiel internacian jaron de indiĝenaj lingvoj, celante la konsciigon kaj la konservadon, revivigon kaj antaŭenigon de indiĝenaj lingvoj. Tiel Brazilo fariĝis unu el la ĉefaj „alparolatoj” de la festo, ĉar ĝi havas etnan diversecon inter la plej grandaj en la mondo.

Laŭ la Brazila Instituto pri Geografio kaj Statistiko, la sud-amerika lando estas hejmo de 305 indiĝenaj popoloj kaj 274 indiĝenaj lingvoj. La lando havas pli da lingvoj ol la tuta Eŭropo, kiu nombras 140, laŭ la Instituto de Eŭropa Historio. Tamen, laŭ la Atlaso de Endanĝerigitaj Lingvoj de Unesko, Brazilo estas ankaŭ la lando kun la due plej multaj lingvoj, kiuj povas malaperi (la lando kun la plej multaj endanĝerigitaj lingvoj estas Usono): nun fakte 190 lingvoj estas en danĝero. Komprenante la kulturan gravecon de ĉi tiuj lingvoj, en 2009 Brazilo kreis arkivon pri indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj: temas pri projekto kunordigata de la Nacia Fondaĵo pri Indianoj (FUNAI) en partnereco kun Unesko.

Pravaj timoj

Tamen, eĉ antaŭ la elektiĝo de Jair Bolsonaro kiel prezidento, la situacio plimalboniĝis. Atakoj kontraŭ indiĝenaj popoloj multe pliiĝis ekde 2018. Eĉ indiĝena estro estis mortigita. La prezidento faris paroladojn kontraŭ la konservado de indiĝenaj teroj, subtenate de agrikulturistoj kaj ministoj. La timiga kreskado de senarbarigo kaj incendioj estas sekvo de tiaj paroladoj. Bolsonaro ne sukcesis ŝanĝi la leĝaron, sed li malfaciligas la inspektadon kaj instigas al atakoj kontraŭ protektataj areoj: ĝuste tion prave timis Yacy Souza, indiĝena aktivulino, kiun la verkanto intervjuis pasintjare (MONATO 2019/04, p. 8 (2019/012424.php)).

Rimarkinda perdo

La nuna registaro intencas ankaŭ forpeli indiĝenajn popolojn de iliaj naskiĝlokoj kaj integri ilin en urbojn. Tiel ŝanĝiĝus iliaj vivmanieroj, nelaste koncerne lingvojn. Ĉi tio estas speco de genocido. Oficistoj de FUNAI rekonas, ke la perdo de lingvoj kondukus konsekvence al la perdo de scioj, kulturoj, ekologia respondeco kaj atestaĵoj pri homa prahistorio. Lingvo estas esenca elemento de ĉiuj popoloj, do ĝia morto estas rimarkinda perdo. Ni ankoraŭ ne povas festi, kaj ni devas batali kontraŭ tiaj politikoj kaj protekti nian veran riĉecon.

Sidney Carlos PRAXEDES
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 01, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sidney Carlos Praxedes el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07