EseojRETRORIGARDEApologio de Vita MeaFinfine mi jam atingis la lastan (aŭ antaŭlastan) jardekon de mia ne aparte renoma ekzisto en ĉi tiu plej bona el ĉiuj eblaj mondoj. Mi animas min per la certiĝo, ke naŭdekjaruloj ne plu estas rigardataj kiel veraj maljunuloj. Oni diras, ke en Mezepoko malmultaj viroj postvivis la aĝon de tridek aŭ kvardek jaroj (kaj la virinoj verŝajne eĉ pli mallonge). Hodiaŭ, pro la mirinda progreso de la medicina scienco, pli kaj pli da homoj (de ambaŭ seksoj) iĝas centjaruloj. Eĉ en la malgranda kampara urbo, kie mi loĝas, pluraj el niaj najbaroj jam povis festi sian centjaran datrevenon. Kompreneble, por ke tia evento estu vere festinda, la sano de la koncerna veterano aŭ veteranino devas esti relative bona. BonŝanculoDo laŭŝajne, mi ne vere estas maljunulo, kaj plie mi estas bonŝanca, ĉar mia kuracisto konfirmas, ke mia korpo estas forta kaj mia sano ne estas malbona. Tion mi ne meritas pro la fakto, ke mia amata edzino scias, ke pliaĝiĝinte mi iĝas plendema kaj disputema. Feliĉe, mi ne plu estas devigata kredi, kiel mi kredis dum mia infaneco, ke en la ĉielo estas Supera Estaĵo, kiu konstante observas min kaj min punos en la Lasta Juĝo. (Supozeble mia edzino pardonos min, ĉar laŭdire la virinoj estas laŭnature pardonemaj). Pro mea maxima culpa (mia plej granda kulpo), mi malŝparis plurajn jarojn de mia vivo kiel studento de teologio, kaj tro malfrue mi konstatis, ke tiu pseŭdoscienco estas por mi senutila kaj nekredebla. Tamen, mi tute ne volas kritiki tiujn el miaj geamikoj, kiuj estas sinceraj kredantoj. Neniu heroaĵoEn ĉi tiu etapo de mia vivo estas tempo por taksi miajn magrajn sukcesojn kaj klopodi preteratenti miajn abundajn malsukcesojn. Antaŭ longe mi decidis nek grimpi la plej altajn himalajajn montojn, nek praktiki aliajn danĝerajn sportojn. (Fakte, mi ĉiam evitis ĉiajn sportojn). Samtempe, mi iom bedaŭras, ke dum mia tuta vivo mi faris neniun heroaĵon por pravigi mian ekziston. Mi neniam havis okazon savi virinon aŭ etajn infanojn de incendio aŭ droniĝo. Aliflanke, mi ĝojas, ke mi ankaŭ ne bezonis fari militservon, kaj ke mi neniam estis devigata pafmortigi miajn proksimulojn, aŭ bruligi iliajn hejmojn, kvankam mi kaj mia familio mem spertis la detruon de nia domo dum la dua mondmilito, kio ŝajnas maljusta, sed ne tro. Mi ĝojegas, ke mia popolo ne plu havas naciajn malamikojn – nur politikajn rivalojn. SendependistoMi fervore subtenas la strebojn de etaj nacioj kaj popoloj, kiuj ambicias esti sendependaj. Samkiel ĉiuj raciaj homoj mi esperas, ke kapitalismo, maljusteco, rasismo kaj malegaleco baldaŭ malaperos, sed pro avareco kaj krueleco de tiom da egoistoj kaj narcisistoj en la mondo mi dubas, ĉu tio iam okazos. Bonaj saĝaj homoj ja ekzistas, sed estas evidente, ke iliaj konsiloj ne estas atentataj. AŭtoroKaj kio pri miaj personaj atingoj? Mi devas konfesi, ke estas malmulto en mia korbo de sukcesoj. Mi eldonis kelkajn modestajn librojn, sed preskaŭ neniu legas ilin. Pri tio mi ne plendas, ĉar dum la lastaj jaroj de miaj verketoj vendiĝis averaĝe po unu ekzemplero monate, en ses aŭ sep malsamaj landoj. Tio nek riĉigos nek famigos min, sed almenaŭ indikas, ke mia libertempaj aktivaĵoj ne estis tute sencela. Mi ne bezonis post la emeritiĝo pasigi miajn tagojn ludante golfon aŭ trinkante sennombrajn bierojn kun aliaj kadukuloj en fumplenaj tavernoj. Gaela kaj EsperantoMi apenaŭ povas kredi, ke mi kontribuis dum 40 jaroj al literaturaj revuoj en la gaela lingvo, kaj dum pli ol tridek jaroj al publikigaĵoj en Esperanto. (En iu grava nacia lingvo mi apenaŭ verkis, krom dum mallonga tempo, kiam ni loĝis en Argentino). Ke esperantisto skribas en Esperanto ne estas aparte nekutime, sed oni ofte demandis min, kial mi verkas en lingvo (la skota gaela), kiu estas parolata de ege malmultaj, kaj kial mi insiste parolas ĝin en mia familia rondo, nome kun mia edzino, niaj filoj, kaj niaj nepoj. Racia tio eble ne aspektas, ĉar la unua lingvo, kiun mi aŭdis post mia naskiĝo, estis ne la gaela sed la hispana. Sed mi kultivas tiun antikvan kaj endanĝerigitan idiomon pro la fakto, ke ĝi estis la lingvo de miaj prauloj, simplaj kamparanoj, kiuj estis forpelitaj de la tero, por ke riĉegaj aristokrataj sentaŭguloj povu profiti de la bredado de ŝafoj. Joaquín RodrigoUnu el niaj filoj estas profesia muzikisto, kiu belege ludas kaj komponas. Mi bedaŭras, ke mi ne estas simile muzike kapabla. Dum pli ol kvardek jaroj mi klopodis gitare ludi la belegan sed ege malfacilan Concierto de Aranjuez de Joaquín Rodrigo. Kompreneble mi tute fiaskis. Tio estas alia el miaj grandaj kaj abundaj malsukcesoj. Antonio MachadoPoezion mi amas, eble iom pli ol muzikon. Unu el miaj plej admirataj poetoj estas alia hispano, Antonio Machado, kiu finis sian poemon „Retrato” (Portreto) per la versoj: Kaj kiam alvenas la tago de lasta vojaĝo
Garbhan MACAOIDH
|