Moderna vivoJUROKulpis la rafanetoSonia faras kiel kutime siajn aĉetojn en Carrefour [karfúr], unu el la plej grandaj magazenoj de Belgio. Subite en la legoma parto okazas io. Sur la planko troviĝas rafaneto. Ŝi tretas sur ĝin, stumblas, falas kaj ekkrias pro doloro. Vendistoj alkuras kaj provas helpi ŝin. Vane. Ili vokas ambulancon kaj provas konsoli ŝin per la vortoj: „Ne timu. La asekuro de Carrefour ja repagos al vi ĉiujn kostojn.” En la malsanulejo oni konstatas, ke ŝia femura bicepso rompiĝis. Prognozo: kuri per lambastonoj dum pluraj semajnoj, kinezoterapio, kaj pri sia preferata sporto, teniso, ŝi devos rezigni dum longa tempo. La altiĝantajn fakturojn Sonia pagas kaj transdonas al la asekurkompanio de Carrefour. Kelkajn semajnojn poste venas letero de tiu asekurkompanio: „Bedaŭrinde ni tute ne povas repagi al vi viajn medicinajn kostojn, ĉar ĉiu estas respondeca pri sia propra sekureco kaj devas antaŭvidi obstaklojn sur la planko.” Tion Sonia ne povas akcepti, kaj ŝi petas informojn de sia propra asekuristo. Ties respondo similas al tiu de la kompanio de Carrefour, sed precizigas: „Jes, ĉiu ajn devas atenti antaŭvideblajn obstaklojn, kiel klare antaŭvidas la ‚kortuma legomrestaĵa juĝo’ (tiel!) de la 6a de marto 1981.” Iom da pliaj esploroj, i.a. ĉe profesoro Thierry Vansweevelt, de la universitato de Antverpeno, specialisto pri jura respondeco, konfirmas: „Se vi estus stumblinta sur rafaneto en la fiŝsekcio, Carrefour devus pagi ĉion, ĉar rafaneto en tiu loko ne estas ‚atendebla obstaklo’; en la legoma sekcio tamen ĝi estas.” Paŭl PEERAERTS
korespondanto de MONATO en Belgio
|