Moderna vivoKONFLIKTOSveda PEN kaj la ĉina registaroLa sveda sekcio de PEN International donas, ĉiujare ekde 1985, sian premion Tucholsky memore al la jud-germana verkisto kaj ĵurnalisto Kurt Tucholsky, kiu mortis en ekzilo en Svedio en 1935. La premio estas donata al persekutata, minacata aŭ ekzilita verkisto aŭ publicisto . En 2019 la premion oni donis al la verkisto kaj eldonisto Gui Minhai, denaske ĉina, sed nun sveda civitano. Li tamen ne povas veni por persone ricevi la premion, ĉar li estas en ĉina malliberejo ekde 2015, sen formalaj akuzo kaj juĝo. Gui MinhaiLa premiito naskiĝis la 5an de majo 1964 en Ningbo. En 1988 li venis al Svedio por studi, kaj restis tie post la murdado okazinta sur la placo Tian An Men en 1989. Li iĝis sveda civitano en 1992; doktoriĝis, edziĝis kaj ekhavis filinon – Angela Gui – en 1994. Kiam la politika situacio en Ĉinio iom trankviliĝis, li translokiĝis al Honkongo. Tie li fondis la eldonejon Causeway Bay Books. Pluraj el la libroj eldonitaj de ĝi estas malpermesataj en la ĉina ĉeftero. Akraj reagojOkaze de la atribuo de la premio la ĉina ambasadoro en Stokholmo, Gui Congyou – jam de du jaroj en la posteno –, reagis tre akre. Li postulis, ke la sveda PEN nuligu la decidon, sed la institucio rifuzis. En la retejo de la ambasado, Gui Minhai estas nomata krimulo, mensoganto kaj disvastiganto de onidiroj. Oni skribis: „Kiuj kreis ĉi tiun farson, tiuj ne zorgas pri la volo de Gui Minhai, kaj agas proprainiciate, malice kaj arogante. Ilin certe trafos la efikoj de iliaj propraj agoj”. La sveda ministrino pri eksterlandaj aferoj, Ann Linde, pri tio komentis, ke la sveda esprimlibereco garantias al la sveda PEN la rajton libere kaj sen ekstera premo doni la premion al iu ajn, kaj ke la sveda eksterlanda ministrejo diris tion al la ĉina ambasado. Datoj en la vivo de la verkisto
Gunnar GÄLLMO
korespondanto de MONATO en Svedio
|