Moderna vivoSOCIOGastamaj, sed malĝojaj litovojLa litova registaro faris enketon por esplori, kion opinias pri litovoj eksterlandanoj kaj samlandanoj. Tiucele estis enketitaj 8000 homoj: po unu milo en Litovio kaj en ĉiu el sep aliaj landoj. La rezulto montris, ke 32 % de la enketitoj opinias litovojn gastamaj, 22 % konsideras ilin amikaj kaj sinceraj kaj 19 % laboremaj. 15 % opinias, ke litovoj estas trankvilaj kaj diskretaj, kaj 11 %, ke ili estas progresemaj kaj aktivaj. Kiel malfavorajn ecojn de litovoj 11 % de respondantoj loĝantaj eksterlande menciis malhonestecon kaj inklinon al fraŭdo, kaj 9 % de la enketitoj diris, ke litovoj estas timidaj, malĝojaj kaj ne-ridemaj kaj ke ili ne havas memfidon. Krome, ke litovoj estas pasivaj kaj konformismaj. Aliaj (8 % de la enketitoj) konsideras litovojn netolereblaj kaj malĝentilaj. Litovoj opiniasEl la litovaj respondantoj 67 % diris, ke litovoj estas laboremaj; 31 % konsideras samlandanojn gastamaj, 29 % kreemaj, 24 % trankvilaj kaj diskretaj kaj 19 % entreprenemaj. El la malbonaj kvalitoj de samlandanoj respondintoj menciis koleron kaj ĵaluzon (67 %), malĝojon (51 %), malkonfidon al si mem kaj timidecon (26 %), pasivecon (25 %) kaj nedecidemon (23 %). Tri kvaronoj de la litovoj fieras pri sia ŝtataneco kaj konsentas, ke ilia lando multe progresis post la sendependiĝo en 1990. 51 % opinias, ke dum la lastaj kvin jaroj la vivo en Litovio pliboniĝis, sed ne tiel bone kiel en la najbaraj Latvio, Estonio kaj Pollando. 35 % de la respondintoj indikis, el la plej gravaj aspektoj de la vivo, vivkvaliton kaj 33 % materian riĉecon. La plej favoran opinion litovoj esprimis rilate al sporto, kulturo kaj scienco, kaj la plej malfavoran rilate internan politikon, ekonomion kaj socian protektadon. Eksterlandanoj esprimis sin94 % de la enketitaj eksterlandanoj scias almenaŭ la nomon de tiu ĉi balta ŝtato, sed pli ol tion nur 28 %. Duono de la respondintoj scias ankaŭ, kiu estas la ĉefurbo de Litovio. La plej bonaj konantoj de Litovio estas poloj, sed pri tiu ĉi balta lando la francoj scias tre malmulte. La plej avantaĝa flanko de Litovio por eksterlandanoj estas turismo, loĝantoj kaj kultura heredaĵo. La plej favoraj evidentiĝas poloj, kiuj laŭdas la interesajn arkitekturajn monumentojn de la lando kaj la belan naturon kaj konfesas, ke ili volonte ĉi tien vojaĝus. Favoran sintenon al multaj flankoj de Litovio esprimis ankaŭ germanoj. Tamen en Francio kaj Britio oni plej malmulte scias pri Litovio kaj litovoj. Malgrandan emocian favoron Litovio ĝuas ankaŭ en Israelo. Svedio kaj NorvegioEn Svedio kaj Norvegio la imago pri Litovio ne estas bona. Norvegoj malfavore konsideras la respekton de civitanoj kaj homaj rajtoj, kaj ne taksas Litovion bona loko por labori aŭ investi. Svedoj rangigas Litovion malpli alte ol alilandanoj pri preskaŭ ĉiuj aspektoj. La iniciatintoj de la enketado diris, ke tian opinion probable kaŭzas la troa kvanto da malfavoraj informoj legeblaj en la sveda amaskomunikilaro aŭ la tre granda fiero pri la skandinava kulturo. LAST
korespondanto de MONATO en Litovio
|