Al la versio por poŝtelefonoj Inter dubo kaj kredo, ago!
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

KLIMATO

Inter dubo kaj kredo, ago!

Petite resumi unufraze sian doktrinon, Karl Marx laŭdire respondis: „Pri ĉio oni devas dubi!” Jen tute laŭdinda principo, sen kiu scienco ne estus scienco. Pri tio ĝuste argumentas Ward Kusters en sia leginda artikolo Klimat-skeptikulo en la decembra numero de MONATO (p. 17-19). Tamen mi ne povas konsenti kun liaj konkludoj.

Li prezentas, kaj trafe kritikas, kelkajn argumentojn, per kiuj, vulgare, oni pretendas pruvi la hipotezon pri antropogena, t.e. homkaŭzata, tutplaneda varmiĝo, nome ke la nunajn klimatajn ŝanĝojn kaŭzas ĉefe la diversaj forcejaj gasoj eligataj per homa aktivado dum la lastaj 150 jaroj. La aŭtoro ankaŭ prave substrekas la grandan malsimplecon de la scienco pri klimato.

Tamen la plej trafan argumenton, kiu miapercepte konvinkis la sciencistojn de la UN-a IPCC (Interregistara Grupo pri Klimatŝanĝiĝo) pri la ĝusteco de la hipotezo pri homkaŭzita varmiĝo, s-ro Kusters ne mencias. Mi koncize prezentu tiun argumenton, laŭ mi konvinkan. Mi aŭdis antaŭ kelkaj jaroj sufiĉe detalan prelegon pri tiu temo, fare de inĝeniero specialiĝinta pri klimato, kies nomon mi bedaŭrinde forgesis, mem IPCC-ano, kaj profesoro ĉe la Multteknika Altlernejo (École polytechnique) en Montrealo (Kanado).

1. Eblas, per diversaj geologiaj datumoj, proksimume taksi la averaĝan mondan temperaturon (AMT) de pasintaj jarcentoj kaj jarmiloj.

2. Oni konas ankaŭ multajn tute naturajn kaŭzojn, influantajn la mondan temperaturon: inter ili la ŝanĝetoj, kiuj dum jarmiloj okazas en la ĉirkaŭsuna orbito de la tero, la ŝanĝetoj de la angulo de la tera akso rilate tiun orbiton, la albedo de la diversaj partoj de la tera surfaco, la kvanto da forcejaj gasoj en la atmosfero ktp.

3. Oni konstruis komputilajn modelojn, kiuj kalkulas, baze de tiuj variabloj, hipotezan AMT-on. Kompreneble tiuj modeloj tre kompleksas, kaj mi ne dubas, ke ili malgraŭe tro simplas multrilate, ne sufiĉe precizas, malkompletas, kaj ke ili estas daŭre tre diskutataj inter priklimataj fakuloj. Malgraŭ tiuj malfacilaĵoj, oni evoluigis tiujn modelojn tiagrade, ke la temperaturoj kalkulataj per ili, por ĉiu pasinta epoko, rimarkinde (kvankam neniam perfekte) kongruas kun la temperaturoj deduktitaj de geologiaj datumoj por la koncernaj epokoj, inkluzive la multajn pasintajn gravajn ŝanĝojn en la AMT. Kaj tio validas por milionoj da jaroj! Tial tiuj modeloj, bazitaj sur nuraj naturaj kaŭzoj, malgraŭ sendube multaj malperfektaĵoj, ŝajnas relative fidindaj.

4. Sed kion montras tiuj modeloj, kiam oni aplikas ilin al la lastaj jarcentoj? Ili montras ja iom kreskantan AMT-on el naturaj kaŭzoj. Ne dubindas, ke ĉi-lastaj eksplikas parton de la nun observata varmiĝo. Sed la kurbo de la observata AMT dum la samaj jarcentoj, ekde la komenco de la industria epoko, komence malrapide, sed poste pli rapide, supreniras super tiun de la AMT el naturaj kaŭzoj! Malfacilas eviti la konkludon, ke la ĉefa kaŭzo de la nun observata varmiĝo devas esti la homa aktivado.

Multajn informojn pri tutmonda varmiĝo kaj rezultoj publikigitaj de IPCC oni trovos ĉe climate.nasa.gov/causes/. Sed konsultu ankaŭ la multajn publikaĵojn de IPCC mem ĉe www.ipcc.ch. Atentu, ke multegaj fakuloj kunlaboris en la redaktado de la IPCC-raportoj, kaj multe pli en la esploroj, sur kiuj baziĝas tiuj raportoj. Por fidinde pruvi, ke iliaj konkludoj malvalidas, necesus longa kunlabora penado de multegaj sciencistoj diversfakaj.

S-ro Kusters, post sia kritika, sed malkompleta ekzameno de la klimatscienco mem, prave substrekas, ke, se la registaroj forte agos por redukti la tuthomarajn forcejgasajn eligaĵojn, certe multaj homoj ege riĉiĝos per tio. Gravaj ekonomiaj interesoj ja puŝas en tiu direkto. Sed ankaŭ multaj homoj ege riĉiĝos, se la registaroj male nenion faros! Gravaj ekonomiaj interesoj puŝas samtempe en la mala direkto! La argumento pri ekonomiaj interesoj neŭtraligas sin mem.

Fine, restas la principo pri singardemo: se ekstreme grava, baldaŭa, kvankam ne tute certa, danĝero minacas min, mi preferas, pro nura kaj tute racia singardemo, agi tuj, kvazaŭ la danĝero estus tute certa. Pri la klimato, bedaŭrinde, mankas tempo por ĝisfunde ĉion esplori, por iom post iom alveni al tute firma, detala, klara scienco pri ĝi. Urĝas agi nun, ne post jarcento!

Francisko LORRAIN
licenciulo pri matematiko kaj fiziko (Universitato de Montrealo), doktoro pri matematika sociologio (Universitato Harvard)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 02, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Francisko Lorrain el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.