PolitikoUSONOĈu prezidento Trump estos eksigita?Dum kelkaj monatoj okazadis kunsidoj de du komitatoj de la Ĉambro de Reprezentantoj, unu el la du ĉambroj de la usona Kongreso (parlamento), por iniciati la konstitucian proceduron (angle: impeachment) por eksigi prezidenton Donald Trump el lia posteno. La eventuala krimo de la prezidento estas jena: Per prokrasto de promesita financa helpo al Ukrainio en la milita konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, prezidento Trump supozeble volis igi la prezidenton de Ukrainio, Volodimir Zelenskij, anonci la komencon de krimenketado pri korupto, al kiu estas ligita Hunter Biden, filo de Joe Biden [ĝo bajden], antaŭa vicprezidento kaj unu el la ĉefaj aspirantoj por iĝi kandidato de Demokrata Partio en la venontaj prezidentaj elektoj1. Dum Joe Biden estis usona vicprezidento, Hunter Biden iĝis altranga dungito de la ukraina firmao Burisma Holdings. Li ricevis grandegan salajron, kvankam li havis nenian sperton pri la koncernaj industrio kaj regiono. Tio neeviteble pensigas pri tio, ke la sola kialo por dungi lin estis vicprezidenteco de lia patro. Tial Trump opinias, ke Hunter Biden (kaj probable ankaŭ lia patro) agadis korupte. Dufaza procezoLa opinioj de la publiko pri tiu afero ĝis nun dependas pli de la politika vidpunkto de homoj ol de la rivelitaj faktoj. Tamen tiuj opinioj iom ŝanĝiĝas tien kaj reen surbaze de novaj eltrovoj en la procezo, kiu okazas en du fazoj: (1) Komitatoj de la Ĉambro de Reprezentantoj intervjuis plurajn atestantojn pri la enhavo kaj cirkonstancoj de la koncerna telefona konversacio inter Trump kaj Zelenskij kaj pri la vojaĝoj de Rudy Giuliani [Ĝuliani] al Ukrainio. Giuliani estas eksurbestro de Nov-Jorko, sperta advokato, kaj ofta neoficiala kunlaboranto de Trump. Post tio, la tuta ĉambro voĉdonos por decidi, ĉu formale akuzi prezidenton Trump pri krima misuzo de la povo de sia posteno por propraj celoj. La voĉdonado verŝajne okazos en la komenco de 2020. Pro tio, ke solida plimulto en la Ĉambro de Reprezentantoj estas demokratoj2, estas atendeble, ke la plimulto voĉdonos por tiu akuzo. (2) Tia rezulto devigus la duan Ĉambron de la Kongreso, nome la Senaton, starigi formalan proceson por decidi, ĉu forigi Trump de la prezidenteco. Oni eventuale denove prezentos atestantojn, diskutos ĉu la eventualaj atestoj estas kredindaj, kaj se jes, ĉu la krimo estas sufiĉe grava, por forigi la prezidenton el la posteno. Finfine, ankaŭ la senatanoj voĉdonos. Se malpli ol du trionoj de la senatanoj voĉdonos por forigi Trump, li restos en sia posteno. Nuntempe estas konjekteble, ke ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj demokratoj kaj la du formale sendependaj membroj de la Senato voĉdonos por forigi lin, sed tio estus nur 47 el la 100 senatanoj. Necesus, ke ankaŭ almenaŭ 20 el la respublikanaj reprezentantoj subtenu forigon. Tion oni konsideras tre neverŝajna pro la ĝenerala populareco de Trump en la ŝtatoj kun respublikanaj senatanoj. Preskaŭ ĉiuj el ili iam volos esti reelektitaj de la popolo de sia ŝtato kaj por tio kredeble bezonos la subtenon de Trump3. Politika taktikoLa reprezentantoj sciis tiujn regulojn jam antaŭ la procezo. Restas la demando, kial la demokratoj starigis tian longdaŭran procezon, kvankam ĝia sukceso estas tiom neverŝajna. La respondo baziĝas sur la fakto, ke en novembro 2020 okazos prezidentaj elektoj. La informoj kaj diskutoj dum la procezo povos eventuale influi la opinion de la usonaj voĉdonontoj. La espero de la kontraŭuloj de Trump estas, ke tiamaniere influitaj voĉdonantoj montros alian opinion ol la Senato. El tio povus rezulti prezidentiĝo de unu el la rivaloj de Trump el la demokrata partio. Ĝis aŭgusto 2020 neniu scias, kiu el la demokrataj kandidatoj estos la oficiala kandidato de la partio. Dan MAXWELL
korespondanto de MONATO en Usono
1. Kaj do ebla rivalo de Trump, kandidato de Respublikana Partio por reelekto - red.2. T.e. membroj de Demokrata Partio - red.3. Kaj, pli grave, la subtenon de la koncerna elektantaro, inter kiuj signifa parto opinias la priskribitan pretekston por eksigi la prezidenton frivola - red.Intertempe, la 18an de decembro 2019, post kiam tiu ĉi teksto estis jam finredaktita, la voĉdonado en la malsupra ĉambro de la usona parlamento efektive okazis, kaj ĝia plimulto (nur, sed ne ĉiuj, demokratoj) voĉdonis por du „artikoloj” de akuzo, ambaŭ tiom elastaj, ke (laŭ fakuloj) ili estas aplikeblaj al senescepte ĉiuj prezidentoj ekde almenaŭ la komenco de la 20a jarcento. Tio esence lasas neniun ŝancon, ke la senato decidos eksprezidentigi la prezidenton. Tamen okazis io tute neatendita: la artikoloj de akuzo ĝis nun (post tri semajnoj) ne estis senditaj al la senato, kiel preskribas la konstitucio, kaj do la situacio iĝis eksterkonstitucia. Ne estas eĉ klare, ĉu la akuza fazo jam finiĝis aŭ ne. El la ĝisnunaj eksplikoj de la prezidantino de la malsupra ĉambro pri tia ĉi surpriza konduto ne estas klare, ĉu temas pri taktika prokrasto aŭ pri ekstravaganca ruzaĵo por relative kviete ĉesigi la provon pri eksprezidentigo sen riveli, ke ĝi fiaskis. (red.)
|