|
Medio
BELGIO
Fosilio de la Tago
Okaze de la pintokonferenco pri la klimato en Madrido en decembro, la tutmonda reto
de neregistaraj organizaĵoj „Reto por Klimata Agado” (angle:
Climate Action Network) donis al Belgio la ne vere laŭdan premion „Fosilio de la Tago”. Tiu ĉi premio estis unuafoje atribuita dum la klimata pintokonferenco en Bonno en
1999. Ekde tiam dum ĉiu tia pintokonferenco oni ĉiutage „honorigas” tri landojn, kiuj elstaras pro malbona media agado.
Maltrafas preskaŭ ĉiujn celojn
Belgio ricevis la malfavoran premion, ĉar ĝi malsukcesas en preskaŭ ĉiuj celoj. La
ĵurio aparte menciis aron da kialoj:
- Unu ministro pri medio publike deklaris, ke la sola celo de arbo estas esti hakita.
- Tiu sama ministro deklaris, ke la junuloj, kiuj protestas favore al la klimato,
estas nuraj konspirantoj.
- Belgio ne havas priklimatan leĝon.
- Belgio sendis kvar ministrojn al la pintokonferenco pri la klimato en Madrido en
du diversaj aviadiloj por tie rifuzi subskribi la interkonsentojn.
- Belgio estas unu el la ŝtatoj kun plej alta ellasado de karbondioksido.
- Belgio rifuzis aliĝi al la grupo de eŭropaj ŝtatoj, kiuj volas aktive kontraŭbatali
la klimatan damaĝon.
Belgio jam antaŭe en 2015 „gajnis” la premion „Fosilio de la Tago”.
Paŭl PEERAERTS
korespondanto de MONATO en Belgio
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 02, p. 21.
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07
|
|