EseojLITERATUROAmkronikojNe facilas pripensi la morton. Tial, kiam oni helpas al ni tion fari, ni devas danki. Mi dankas nun al tri homoj: Atul Gawande, Fabienne Berthelot kaj István Ertl. La unua estas kuracisto, kiu verkis Being mortal (Esti mortema) en 2014. Mi legis ĝin en 2018 en la portugala, aĉetitan en Lisbono dum printempa vojaĝo prepare al la tiujara Nitobe-simpozio. Mi imagis, ke okazas tie publika debato pri eŭtanazio aŭ io simila, ĉar en pluraj librovendejoj abundis tiatemaj verkoj. Inter ili, ĝuste Ser Mortal kaptis mian atenton. Ankoraŭ hodiaŭ mi ne certas, ĉu mi elektis ĝin pro ties argumento (t.e. kiel plej bone alfronti maljuniĝon, gravan malsanon kaj alproksimiĝon de la morto) aŭ nur ĉar mi volis praktiki mian ĉiam-rudimentan portugalan lingvon. Verŝajne ambaŭ aferoj gravis. Iel ajn, de tiam mi ofte donacis kaj rekomendis ĝin. Kaj plurfoje mi aŭdis „jes, vi faris” post kiam mi demandis al amiko: „ĉu mi jam parolis al vi pri eksterordinara libro pri la lasta vivperiodo?” La dua estis psikologino, kiu publikigis „Kancerkroniko” en 2013 en Beletra Almanako. Mi ne memoras, kiam mi legis ĝin, eble iom antaŭ ŝia forpaso en januaro 2018. Temas pri ĵurnalo de pacientino, kiu suferas mamkanceron. Jen ekzerco de sincero, intimo kaj meditado pri la propraj sentoj, pri la malsano, pri la verŝajna morto. Mi memoras postlegadan penson: „nur por tion legi valorus lerni la zamenhofan lingvon.” Ankaŭ tiun ĉi mi rekomendis, kvankam malsame ol Being Mortal ĝi (ankoraŭ?) ne tradukiĝis en multajn lingvojn. Krome, ŝajnas al mi pli facile paroli pri eksteruloj – Gawande pritraktas la aferojn de sia patro kaj de pluraj el siaj pacientoj, kiujn kompreneble mi tute ne konas – ol pri la sentoj kaj pripensoj de homo, kiun mi konis. La tria estas tradukisto, kiu aperigis „Vi(d)vokroniko” en 2019, ankaŭ en Beletra Almanako. Mi legis ĝin antaŭ ĝia publikigo, ĉar la aŭtoro bonvolis ĝin sendi al mi. Mi konfesas, ke aldona kialo de mia ŝato de la teksto de Fabienne kuŝis en tio, ke mi ne vere sciis, kion atendi de ĝi. Kontraŭe, mi multon atendis de tiu de István – konata aŭtoro, kiu jam elstare kaj altkvalite verkis –, kvankam mi restis iom skeptika. Miaopinie malfacilis proponi ion je la sama nivelo kiel tiu de Fabienne. Tamen, jen denove sincero, intimo kaj meditado pri la propraj sentoj, pri la foresto, pri ebla nova amo. Tuj mi komprenis, kiom ligatas ambaŭ tekstoj, malgraŭ tio, ke István asertas, ke tio okazis senkonscie. Mi jam rekomendis ĝin tri fojojn, dufoje al homoj, al kiuj mi jam parolis pri la verkoj de Gawande kaj Fabienne. La trian rekomendon mi faris, kiam mi enmiksiĝis seninvite en fejsbukan konversacion de hispana esperantisto, kiu interalie provis konvinki amikon sian pri la ekzisto de esperanta kulturo. Tiu ĉi teksto celas kvaran rekomendon, pli publikan, de tiuj du tekstoj kronikaj, sed ankaŭ eseaj, poeziemaj, preskaŭ spiritaj, kiuj plej sencas kiam pensataj kune. Ja veras, ke ili priparolas malsanon kaj doloron, morton kaj foreston, sed ial mi perceptis ankaŭ amon, ĉefe kaj daŭre. Amo inter si, al siaj infanoj, al la komunaj travivaĵoj, sed ankaŭ al la vivo, al la literaturo, eĉ al Esperanto. Iam ni ĉiuj renkontos similajn spertojn kiel tiuj de la aŭtoroj dankataj. Ni, esperantistoj, aparte bonŝancas, ĉar (multaj el) ni kapablas ĝui ĉiujn tri. Kaj jes, mi konscie mencias ĝuon inter aliaj sentoj, kiujn oni ja rajtas agnoski, ankaŭ en tiaj malfeliĉaj momentoj nepre alvenontaj. Ni klopodu esti pretaj. La teksto de István Ertl aperis ankaŭ kiel 30-minuta monologo, en Esperanto kaj en la angla.Xavi ALCALDE
|