HistorioBIOGRAFIOAstronomio, pacismo kaj inismoInter la plej esplorindaj esperantistoj elstaras la pacismaj inistoj. Temas pri virinoj aktivaj en la pacisma movado, kiuj substrekas inisman perspektivon. Tio estas, siajn proprajn pledojn, bezonojn kaj proponojn. Kiel Sylvie Flammarion (1836-1919). Sylvie Pétiau-Hugo naskiĝis en burĝa familio de arkitektoj, profesoroj, skulptistoj, militistoj. La poeto Victor Hugo estis parenco de ŝia patrino. Kiam Camille Flammarion (1842-1925) – tiam helpanto en la astronomia Observatorio de Parizo – ekkonis ŝin, li tuj enamiĝis al ŝi, kvankam Sylvie estis iom pli aĝa kaj edziniĝinta al maljuna astronomo Mathieu. Fine ŝi iĝis lia plej intima kunlaborantino. Kun ŝia helpo, Camille fariĝis tutmonde konata verkisto, aparte ŝatata en spiritismaj rondoj. Liaj verkoj kiel La pluralité des mondes habités (La plureco de la loĝataj mondoj – 1862) estis tiel popularaj kiel tiuj de Jules Verne. Kaj ili famigis ankaŭ la eldoniston, Ernest Flammarion, fraton de Camille kaj fondinton de la eldonejo Flammarion. Balona edziĝvojaĝoEn 1874, post la morto de sia unua edzo, Sylvie decidis oficialigi siajn rilatojn kun Camille. Aventurema kaj sentima, por tiu plej speciala tago ŝi petis ion unikan, mirindan kaj poezian: la unuan geedziĝvojaĝon per balono en la tuta historio! Jen eksterordinara 13-hora travivaĵo, porĉiame memorinda, sed ankaŭ riska. Ili alfrontis ŝtormojn kaj vidis de proksime la furiozon de la maro. Laŭ Sylvie, la plej terura afero estis silento. Foje malfacilis eĉ spiri. Tamen, ŝi ĉiam kontentis kaj apogis Camille-n. La paro kunhavis grandan pasion pri astronomio. Post tiu unua, ambaŭ faris plurajn esplorvojaĝojn per balono. En 1887 Camille fondis Astronomian Societon de Francio. Foje sub la plumnomo Sylvio Hugo, ŝi kontribuis al pluraj revuoj, interalie L'Astronomie (ankaŭ fondita de Camille) kaj Annales politiques et littéraires (Politikaj kaj literaturaj analoj). Influi la spiritonŜi estis elkora pacisto, ĉar multaj el ŝiaj familianoj estis vunditaj en militoj. Eble pro tio Sylvie kutimis ĉeesti prelegojn de Frédéric Passy, la gajnonto de la unua Nobel-premio pri paco. En 1899 ŝi kunfondis Asocion de Paco kaj Malarmado fare de Virinoj (Association de la paix et le désarmement par les femmes), kune kun Caroline Guebhard (plumnome Séverine). Poste Sylvie fariĝis ĝia prezidantino. Ili opiniis, ke por atingi pacon necesas unue influi la spiriton de virinoj, ĉar estas ili, kiuj edukas infanojn. Malsame al aliaj pacismaj asocioj, tiuj inistoj inkluzivis socialajn temojn inter siaj prioritatoj. Ili favoris plibonigon de la publika sano, forigon de prostituado, malaperigon de abortigo kaj forigon de internaciaj militoj. Ili kondamnis vetarmadon kaj instigis al gelaboristoj batali por redukto de milita elspezado. Filioj de tiu organizaĵo formiĝis i.a. en Germanio, Aŭstrio, Rusio, Belgio, Portugalio, Hispanio kaj Usono. En 1905 Sylvie fondis kaj ekdirektoris internacian gazeton La Paix par les Femmes (Paco fare de virinoj). Koncerne sian rilaton kun la zamenhofa lingvo, Sylvie estis ano de la Internacia Societo Esperantista por la Paco, gvidata de Gaston Moch. Ankaŭ Camille plurfoje esprimis sin favore al paco kaj pri la neceso de internacia helplingvo. Kratero kaj asteroidoEn 1914 ekis la granda milito, kaj la astronomia Observatorio Juvisy, kiun fondis Sylvie, estis okupita de la armeo. Jen malfacila periodo por pacemuloj. Sylvie mortis en 1919 pro la hispana gripo. Hodiaŭ ekzistas asteroido, kiu nomiĝas laŭ ŝi, kaj luna kratero, kiu nomiĝas laŭ Camille. Kuriozaĵo: ambaŭ sciencistoj estas entombigitaj en la parko de la Observatorio Juvisy, kune kun la dua edzino de Camille, Gabrielle Renaudot, laŭ kiu nomiĝas kaj meteorita kratero en Marso kaj asteroido. Estas agnoskite, ke sen la subteno de Sylvie, la profesia kariero de Camille Flammarion neniam estus atinginta tiom da sukceso. Fakte oni diras, ke malantaŭ ĉiu granda viro estas granda virino. Ĉu imageblas pli taŭga ekzemplo? Xavi ALCALDE
|