Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Provo detrui la mitojn

Ekzistas kelkaj neklarigeblaj faktoj en Esperantujo. Unu el ili estas la ekzisto en franca vilaĝo Courgenard kun nur ĉirkaŭ 500 loĝantoj kaj en Esperantujo (kiu, malgraŭ ĉiuj maloptimismaj kalkuloj, estas iom pli vasta ol tiu vilaĝo) de klerulo tre klera, kiu laŭ ĉi tiu verko kaj aliaj verkoj liaj trankvile moviĝas inter kelkaj modernaj lingvoj kaj la antikvaj greka kaj hebrea. Tion faras ankaŭ aliaj, sed li ne havas problemojn transskribi ankaŭ la aramean kaj diskuti pri la signifo de antikvaj egiptaj vortoj kaj citi precize laŭ ĝia alfabeto la etiopan nomon Makeda de tiu reĝino de Saba aŭ Ŝeba, kiu vizitis Salomonon. Sed la ekzisto de Cherpillod ne estas mito, ĝi estas realo. Same realaj estas multaj informoj en ĉi tiu libro, kiu ne limiĝas je mitoj kaj mitologioj, sed donas informojn pri religioj kaj ilia ekesto, kiuj estas historiaj faktoj, ekzemple, mazdaismo.

Justa puno

Mi reliefigas tion nur por diri, ke en ĉi tiu libro la leganto trovas amason da informoj ankaŭ pri religioj malmulte konataj en Okcidento. Ekzemple, ĉu vi volas scii, kiam ekestis la hinda religio ĝainismo kaj kion tiu nomo signifas? Aĉetu ĉi tiun libron. Por doni al vi ideon pri la varia sed abunda enhavo de la libro, mi citas nur unu hazardan paĝon, la paĝon 104. Ĝi komenciĝas per la fino de la artikolo pri la reviviĝo de Jesuo, rekta mito laŭ Cherpillod kaj laŭ mi, kaj daŭrigas la traktadon per reviviĝo de la mortintoj, kiu okazos en la tago de la lasta juĝo, kiam ĉiuj uzintoj de neologismoj aŭ novaj radikoj en Esperanto ricevus la justan punon, se ankaŭ ĉi tiu lasta juĝo ne estus mito. Poste Rig-Vedo, hind-religia himnaro, eble la unua verko en hind-eŭropa lingvo, riŝio, kantisto aŭtoro de tiuj himnoj, Romeo kaj Julieta, verŝajne, reale ekzistintaj homoj laŭ Cherpillod, sed tre verŝajne, inventaĵoj de italaj literaturistoj, kiuj laŭgrade transformiĝis al Romeo kaj Julieta en anglaj tradukoj de tiuj italaj verkoj, Romolo, la fondinto de Romo, mamnutrita de lupino, Ronda Tablo (kavaliroj de la), la konata rakonto pri la reĝo Arturo, Roŝ-Haŝano, juda nova jaro, rozario, kristanaj preĝ-globetoj, Rubeno kaj Ruta, judaj rolantoj en la Biblio.

Hazarde en ĉi tiu paĝo ne estas multaj grekaj mitoj, sed mi povas certigi vin, ke la aliaj paĝoj plenas je Apolonoj kaj Atridoj kaj je la amaventuroj de Zeŭso, kiu mem troviĝas inter Zerubabelo, princo de Jehuda, kaj Ziusudro, la lasta antaŭdiluva reĝo de Sumero.

Vera pasio

Dum la legado min trafis du faktoj. Unue, la biblio-kono de Cherpillod estas grandega. Eble li lernis ĝin parkere en la hebrea kaj daŭre citas al mi nekonatajn nomojn de bibliaj malpli gravaj rolantoj, ekzemple, Ĥagajo, la deka el la dek du malgrandaj profetoj. Due, lia vera pasio dum la verkado de ĉi tiu libro estis lia provo detrui la mitojn de nia eŭropa kristana kaj aparte katolika religio. Li, evidente, estas franca ateisto, ĉirkaŭata de francaj katolikoj, sed estas por mi neeble ne konsenti kun li. Mi mem eĉ miras, ke dum jarcentoj niaj prapatroj povis kredi je la fabeloj pri virgulina nasko, renaskiĝo tri tagojn post la morto ktp. Kaj ni ne forgesu, ke multaj ankoraŭ kredas tion ankaŭ en riĉaj landoj kiel Usono, kie miksiĝas komputiloj kaj plej kompleta laŭlitera kredo je la Biblio. Se mi havus senfinan monon, mi disvastigus ĉi tiun libron kaj la librojn de Voltaire al la tuta mondo.

Intertempe, mi komencas pensi, ke, eble, André Cherpillod mem estas mito. Eble, en la realo temas pri 40 francaj kleruloj, unu por ĉiu fako, Biblio, hebrea lingvo, aramea lingvo, greka kulturo, teologio, ktp., kiuj decidis verki kune sub la kaŝnomo Cherpillod, kaj kredigis, ke li estas franca esperantisto, kiu loĝas en tre malgranda vilaĝo kaj mem eldonas siajn verkojn. Kiu ankoraŭ povas kredi je tiaj mitoj?

Renato CORSETTI
André Cherpillod: Vortaro de la mitoj kaj mitologioj. Eld. La Blanchetière, Courgenard, 2019. 126 paĝoj, bindita.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 05, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renato Corsetti el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07