MedioUNUIĜINTAJ NACIOJGento honoritaKe en Belgio ne ĉio rilate la klimatoŝanĝiĝon estas malfavora (vidu la artikolon aliloke en tiu ĉi rubriko) pruvas la jeno: en septembro 2019 Unuiĝintaj Nacioj (UN) decidis atribui al la belga urbo Gento la prestiĝan Premion pri Tutmonda Klimat-Agado. Dum COP25, la pintokonferenco de UN pri la klimato en Madrido, tiu premio estis solene transdonita. Gento estas la unua belga urbo, kiu ricevas tiun internacian distingon. Per la Premio pri Tutmonda Klimat-Agado UN deziras, laŭ sia gazetara komuniko, „helpi prilumi kelkajn el la plej praktikaj ekzemploj de tio, kion homoj ĉie en la
mondo faras por kontraŭbatali la klimatŝanĝiĝon”. Sian decidon UN subtenas per la jenaj faktoj:
KarbondioksidoPri la unua decido UN plu komentas: „En nuraj du jaroj la programo Gent en Garde redistribuis mil tunojn da ‚troaj’ manĝaĵoj al helpobezonaj urbanoj. Farante tion, la urbo ne nur helpis la malriĉulojn, sed laŭtakse krome reduktis la ellason de karbondioksido je 2540 tunoj.” Pri la dua kialo, kiun kompreneble forte subtenas Mieke Loncke, prezidanto de la organizaĵo Eva, ŝi aldonas: „Se ĉiu persono en Gento dum unu tago de la semajno ne manĝas viandon aŭ fiŝaĵon, la produktado de karbondioksido malpliiĝas same forte kiel se veturus 20 000 aŭtoj malpli”. Kiam en 2009 Gento oficiale deklaris unu tagon de la semajno vegetara tago, tio estis monda novaĵo. Intertempe tamen jam pluraj urboj sekvis tiun iniciaton, urboj samlandaj (Bruselo, Haselto, Meĥleno), sed ankaŭ alilandaj (Kaburbo, Los-Anĝeleso kaj Rio-de-Ĵanejro). Paŭl PEERAERTS
korespondanto de MONATO en Belgio
|