HistorioBIOGRAFIOAktivulo por la rajtoj de afrik-usonanojAntaŭ Malcolm X kaj Martin Luther King la movado por civilaj rajtoj en Usono jam havis inspirajn gvidantojn, kiel William Pickens (1881-1954). Jen la historio de la unua nigra usona esperantisto. ŜuldojSesa el dek gefratoj, li estis filo de liberigitaj sklavoj kaj nepo de afrikanino, kiu travivis kvardek jarojn dorsrompita pro la batoj de sia mastro. Lia infanaĝo pasis en plantejoj, kie libero estis nur ŝajna. Kiel ĉiuj aliaj, li laboris por repagi ŝuldojn laŭ kontraktoj subskribitaj de familianoj analfabetaj. Preskaŭ dek-unu-jara, li ekiris regule lernejen. Li legis ĉie, surstrate, hejme, laborloke. Baldaŭ li premiiĝis kiel elstara lernanto. Liaj samlernejanoj mokis lin, sed tio stimulis lin pliboniĝi. Tiutempe li ŝatis anekdoton pri Erasmo kaj Thomas More, en kiu ili komunikiĝas latine, la tiama universala lingvo, notis li membiografie. Kvazaŭ kurioza besto, li impresis ĵurnalistojn, montrante ke nigrulo kapablas havi elstarajn sciojn. StipendioEn Universitato Talladega li deklamis Ciceronon kaj Vergilion, kaj surprizis tiujn, kiuj pensis, ke la nigrula menso estas malmatematika. Li gajnis beletrajn premiojn, kaj konatiĝis kun D-ro Booker T. Washington, ĉefa figuro de la movado por civilaj rajtoj. En Universitato Yale estis nur 15 afrikdevenaj studentoj el 3000. Tie li ĉiam atingis tiel altan nivelon, ke li gajnis stipendion. Kaj tie li venkis en grava oratora konkurso. Pro tio li ricevis centojn da gratulaj leteroj, inkluzive de la eksa prezidanto Cleveland kaj de la fratino de prezidento Roosevelt. En 1904 li estis diplomita pri klasikaj lingvoj, kun honoroj en ĉiuj fakoj, kaj aniĝis al la honorsocieto Phi Beta Kappa. EsperantoReveninte al Talladega kiel profesoro, Pickens edziĝis, kaj la feliĉa paro naskis filojn. En 1906 kaptis lian atenton libro pri la zamenhofa lingvo kaj li entuziasmiĝis. Ricevinte Esperanto-librojn pere de Review of Reviews, li skribis leterojn al plurlandaj esperantistoj kaj verkis pasian artikolon en The Voice of The Negro (La Voĉo de Nigruloj). Tie li defendis la facilecon de la lingvo kaj ĝian potencialon por universala paco. Samjare li ricevis diplomon ĉe Brita Esperanto-Asocio, kio denove montris, ke nigrulo kapablas ĉion fari. Li ankaŭ publikigis komentitan tradukon de La Vojo. AktivuloAnstataŭ ĝui trankvilan karieron – li jam magistriĝis kaj doktoriĝis, kaj povintus resti senprobleme kiel universitata profesoro – li decidis fariĝi aktivulo, verŝajne influate de la ras-konfliktoj okazintaj inter 1919 kaj 1921. Li iĝis unu el la plej popularaj nigraj oratoroj en la tuta lando. Interese, en siaj prelegoj li inkludigis la temon de virinaj rajtoj. Dum pluraj jardekoj li gvidis sekcion en National Association for the Advancement of Coloured People (Nacia Asocio por la Antaŭenigo de Kolorhaŭtuloj). Poste li laboris por la usona registaro, konvinkante homojn, ke ili investu en registarajn obligaciojn por kovri la kostojn de la unua mondmilito. El la perspektivo de Wilson 1, hejmlanda demokratio postulis internacian demokration. Plurfoje li vojaĝis eŭropen, kie la ras-problemoj ne tiel akris kiel lialande. En Rusio li miris, ke kamparanoj kaj proletoj decidas sian destinon, eĉ se ili ne scias kien. Anekdote: dum persona renkontiĝo kun Trockij, li foriris abrupte por rigardi la filmon Kirasŝipo Potjomkin. En Barcelono li konatiĝis kun multaj samnacianoj, viroj kaj virinoj, nigruloj kaj blankuloj, kiuj batalis por libero. Laŭ Pickens same faris la etiopoj, la eŭskoj de Gerniko kaj la nigruloj de Misisipo. Poste, dum la periodo de makartiismo, FBI serĉis rilatojn liajn kun komunismo, kiujn li ĉiam neis. Li tamen fiere agnoskis sian agadon por pli justa mondo. Kun granda memfido William Pickens sukcesis superi sennombrajn barilojn kaj inspiri milionojn da samnacianoj, kaj ne nur ilin. Laŭ lia praktika universalismo la batalo por libero estas ĉie la sama batalo. Ĉu lerninda leciono por ni ĉiuj? 1. Woodrow Wilson (1856-1924) estis la dudek-oka usona prezidanto, fama pro siaj 14 punktoj proponitaj en januaro 1918. Interalie ili sugestis redifinon de koloniisma politiko (favore al la koloniitaj popoloj), rekonon al rajto de aŭtonoma disvolvigo por la popoloj de Aŭstrio-Hungario kaj de la Otomana Imperio, kaj kreon de Ligo de Nacioj. En 1919 li ricevis la Nobel-premion pri paco.Xavi ALCALDE
|