MONATO
Serĉi en MONATO

Medio

REAGO

La amikoj pravas, ne la klimat-skeptikulo

En la decembra numero (p. 17-19) la „klimat-skeptikulo” Ward Kusters (WK) konfrontas la nuntempan klimatovarmiĝon kun eventoj en la geologia pasinteco. Tiam la klimato ofte ŝanĝiĝis dramece, parte dum milionoj da jaroj pro kontinentŝoviĝoj kaj konsekvencaj ŝanĝiĝoj de marfluegoj, pro tutkontinenta vulkanismo influanta la atmosferon, parte dum nur kelkaj jaroj pro falo de meteoro kaj la sekvaj mondvastaj brulegoj poluantaj la atmosferon.

La glaciepokoj de la pasinta miliono da jaroj estis stimulataj de la malrapida perioda reorientiĝo de la terakso (Milanković-cikloj). WK proponas, ke ni ne bezonas novan kaŭzon por la varmiĝo de la lastaj jardekoj. Ŝajne ni ne rimarkis tiajn geologiajn eventojn en la lastaj jardekoj.

Ĉu faktoj aŭ nur kredo?

Laŭ WK liaj amikoj ofte kontraŭdiras al li. Sed en la teksto li ripete parolas pri „nekredo” aŭ „dubo”. Ĉiu estas libera, kredi faktojn aŭ ne. Tamen ekzameneblaj faktoj estas sur malsama nivelo ol nura kredo.

Tersurfaca temperaturo

Se ne estus klimatefikaj gasoj en la atmosfero, la tersupraĵo havus -18 oC (gradojn celsiajn). Tiu nombro rezultas el la ekvilibro inter la alradiado de la suno kaj la temperaturdependa infraruĝa elradiado de la tero. Tio estas simpla kalkulo, se oni uzas la radiadoleĝon de Planck, la precize mezuratan sunan alradiadon (1367 W/m2) kaj la reflektipovon („blankecon”) de la tero, mezuratan de satelitoj. Sed se klimataj gasoj sorbas kelkajn ondolongojn, tiuj povas esti elradiataj nur de altaj tavoloj de la troposfero. Tiuj tavoloj estas malvarmaj kaj tial povas radii nur malforte. Por tamen atingi la radiadan ekvilibron, la tersurfaco devas altigi sian temperaturon por radii pli. Uzante la precize konatajn spektrojn de la klimatogasoj kaj iliajn nunajn koncentritecojn, oni kalkulas mezuman tersurfacan temperaturon de +15 oC. Tiu valoro kongruas kun la mezurata. Tia kalkulo de la forceja efiko estas ankoraŭ simpla, kvankam komputilo estas bezonata.

Radiada pelforto

Por eviti ripeton de tiaj kalkuloj ĉe malgrandaj ŝanĝiĝoj de klimatogasenhavoj, klimatologoj proponis por ĉiuj gasoj simplajn proksimumajn funkciojn, dependantajn de la koncentritecoj. Ili nomiĝas radiada pelforto (vidu Vikipedion sub „radiative forcing” aŭ „Strahlungsantrieb”). Ili rezultas el la spektroj kaj la altecodependo de la troposfera temperaturo, ambaŭ bone konataj. Por CO2 kun la nuna koncentriteco kompare kun la antaŭindustria oni ricevas 2,04 W/m2, kvazaŭ la sunradiado estus kreskinta je tiu valoro. Por la aliaj gasoj – metano (CH4), nitrogenoksidoj (precipe N2O), fluoro-kloro-hidrokarbonoj, ozono (en la troposfero) kaj aliaj – la valoroj povas simple esti adiciataj. Akvovaporo (gasforma H2O, ne nuboj) estas la plej efika klimatogaso. Ĝia koncentriteco (vaporpremo) ne estas libera variablo, sed dependas nur de la temperaturo (per simpla funkcio, do ne – laŭ WK – sizifa tasko). Tial ĝi bezonas iom alian traktadon. Ĝi agas kiel plifortigilo de la aliaj gasoj. Do dum WK opinias, ke la aliaj gasoj kaj akvovaporo estas malfacilaĵo, simpla sumo ne devus prezenti malfacilecon. Kiel li povas pensi, ke klimatologoj forgesis ilin?

Terblankeco

Tiuj kalkuloj, ĉiuj koncernantaj la ekvilibron, povas esti plifajnigataj, konsiderante ankaŭ la influon de nuboj kaj de aliiĝo de la terblankeco, la lokan variadon de temperaturoj kaj aliaj. La klimatologoj volas kalkuli ankaŭ la tempan evoluon; ekzemple ĉe aera varmiĝo, glacio degelas nur kun prokrastiĝo. Tio postulas multe pli grandan penon kaj eĉ bezonas superkomputilojn. Eble multaj homoj sentas, ke tiaj ampleksaj kalkuladoj estas netravideblaj kaj pro tio dubas. Feliĉe por nia diskuto ni ne bezonas tiajn detalojn. Ni povas limigi nin al ekvilibroj.

WK citas iun profesoron Berkhout (ĉu la spertulo pri akustiko kaj sismiko, kiu ankaŭ laboris por terolea industrio?). Laŭ li kelkaj (kie legeblaj?) priklimataj publikigaĵoj diras, ke nur 1 % de la klimatovarmiĝo aŭ de la pliiĝo de CO2 devenas de homa agado. Sed bilanco de la bruligado de fosiliaj materialoj ekzistas. Ĝi kongruas kun la mezurata kreskado de la CO2-koncentriteco, se oni konsideras, ke nur duono de la eligata CO2 estas rapide ligata en plantoj kaj oceanoj. La origino de la plimultiĝo de CO2 estas indikata ankaŭ per la proporcioj de la izotopoj 13C kaj 12C: Tiu proporcio estas iom pli malgranda en fosiliaj brulaĵoj. Fakte ĝi malkreskas en la atmosfero kongrue kun la pliiĝo de CO2.

La aliaj klimatogasoj praktike ne ĉeestis antaŭ la industria tempo: Ne ekzistas natura fonto de kloro-fluoro-hidrokarbonoj (ankoraŭ ne malaperintaj gasoj el malnovaj malvarmigmaŝinoj, kiel fridujoj kaj klimatiziloj); N2O venas de ne-zorgema sterkado kaj sekvanta mikrobaj aktivaĵoj; CH4 originas de agrikulturo, de karbominejoj kaj de likoj ĉe gasminado, ankaŭ de putrado de organikaj materialoj ekzemple en marĉoj. Ĉe estonta varmiĝo (espereble ne jam ekde 2 oC) grandaj kvantoj estos eligataj de degelantaj tundroj. Tiam la varmiĝo plirapidiĝos dramece kaj neinversigeble.

Kalkuloj kaj fizikaj leĝoj

La priklimataj antaŭdiroj ne dependas de iuj korelacioj, sed baziĝas sur kalkuloj kaj fizikaj leĝoj. Tamen por kontrolo kaj plifajnigo oni ekzamenas la kalkulojn precipe per komparo de pasintaj temperaturoj kaj atmosferaj niveloj de CO2, deriveblaj ekzemple de glaciaj borkernoj. Estis kontentige, ke jam en la 1980aj jaroj oni povis reprodukti pli kaj pli bone ĉiujn detalojn de la temperaturhistorio de la lastaj 100 000 jaroj (intertempe ĝis 800 000 kaj – malpli precize – ĝis multaj milionoj da jaroj; vidu en Interreto sub paleoklimatologio). La antaŭdiro ĉ. 1985 estis, ke daŭros ĉ. 20 jarojn, ĝis konstatebla varmiĝo elmergiĝos el la kutima temperaturfluktuado de jaro al jaro (vidu ekzemple mian artikolon en MONATO 1988/03, p. 19).

Temperaturoj

Tamen multaj homoj volis prefere atendi, ĝis la varmiĝo estos mezurebla. Tial Michael Mann kaj kunlaborantoj publikigis jam en 1999 studon de la temperaturhistorio de la lastaj du jarmiloj. En ĝi ili konstatis unuan indikon de mezurebla nuntempa varmiĝo, kvankam kun limigita statistika signifo. WK montras tiun „hokebastonan” kurbon, sed ĝi estas multege tro glatigita sen indiko de la mezuritaj fluktuadoj. Multe kritikata estis la limigita certeco. (Ankaŭ Mann substrekis ĝin, do ne „skandalo”.) Ankoraŭ nun dubantoj – ankaŭ WK – ripetas tiun malnoviĝintan kritikon, kvankam la konkludon de Mann konfirmis multaj aliaj studoj tuj post 1999 kaj speciale en la lastaj jaroj kun bona statistika signifo, kiel antaŭdirite. La bildo montras pli freŝdatan temperaturkurbon (1850-2016), kie la nuna varmiĝo estas evidenta.

La temperaturdevioj (mondvastaj mezumoj), mezuritaj de diversaj institutoj, depende de la kalendara jaro. Fonto: MOS.

Tiu kurbo montras mezuritan temperaturaltiĝon de 0,9-1 oC en 2015, en bona akordo kun la 0,8 oC antaŭdiritaj laŭ WK. WK asertas mezuritajn 0,2 oC. Verŝajne tiu valoro estis eltirita de unuopa jaro sub la glatigita kurbo. Laŭ WK estis ankaŭ antaŭdiro, ke la varmiĝo en la nuna jarcento ne superos 0,5 oC. Evidente la politikistoj en la decembra klimatokonferenco en Madrido ne sciis pri tio.

WK asertas ankaŭ, ke la klimato-manifestantoj de la lastaj monatoj ne scias, kion fari. La iniciatinto Greta Thunberg diras „De pli ol 30 jaroj, la sciencaj faktoj estas kristale klaraj” (MONATO 2019/12, p. 15) kaj ke ni ne perdu plian tempon, vidante ke nia CO2-buĝeto elĉerpiĝos post nur 9 jaroj. Ili ankaŭ simple postulas, ke oni aŭskultu la sciencistojn, kiuj ne nur antaŭdiras, sed ankaŭ proponas rimedojn.

Organizitaj neistoj

Scienco ofte evoluas helpe de duboj. Sed tio funkcias nur, se dubantoj aŭ skeptikuloj malfermiĝas al argumentoj. Kontraste, neantoj vidas nur siajn starpunktojn, kaj ofte supozas pli bone scii. Precipe en Usono estas kelkaj riĉaj privataj fondaĵoj (Heartland Institute, CO2 Coalition, CFACT kaj aliaj), kiuj propagandas neadon de la homkaŭzata klimatovarmiĝo. Ili estas financataj de multmiliarduloj kiel la fratoj Koch aŭ la familio Mercer kaj de interesata industrio. Tiu industrio malakceptas ŝtatan reguligon per klimatoprotektaj leĝoj.

La organizitaj neistoj unue kontestis la atendatan varmiĝon, poste neis, ke ĝi estas homkaŭzata, kaj ĉiuokaze ke ĝi havos rimarkeblajn konsekvencojn. Ili dissemas falsajn informojn (varmiĝo je nur 0,2 oC), inventas malkonsentojn inter klimatologoj kaj ke tiuj ne laboras zorgeme („climategate” citita de WK) aŭ ripetas delonge refutitajn argumentojn. La propagandistoj estas ne klimatologoj, ofte ne sciencistoj, kaj multaj estas advokatoj aŭ politikistoj. En Usono ili havis kaj havas grandan influon precipe al la Respublikana Partio kaj ties registaroj (Reagan, Bush, Trump) kaj al la dekstrismaj komunikiloj. Ili konfuzas multajn laikojn en la publiko. En Eŭropo ilia influo estas ankoraŭ malpli granda, sed kreskanta.

Por ke oni ne konfuziĝu, mi ripetas, ke la nuntempa forceja efiko ne estas kompleksa afero. Se ni preterlasas detalojn, precipe la rapidecon de la evoluo, ĝi baziĝas sur konataj fizikaj leĝoj, simpla matematiko kaj bone sciataj donitaĵoj. Se ne estus klimataj gasoj en la atmosfero, la tersupraĵo havus mezume -18 oC. Se oni aldonas 300 miliononojn (ppm) da CO2, ĝi varmiĝas al +14 oC, al la mezuma temperaturo, kiun ni havis antaŭ kelkaj jardekoj. La kalkuladoj estas ankoraŭ ne-kompleksaj kaj uzas nur establitajn donitaĵojn. Kial ne akcepti, ke plua aldonado de CO2 ekzemple ĝis 400 miliononoj (kaj de pliaj klimatogasoj) altigas la temperaturon pli, kiel matematike atendate? Kaj kial anstataŭigi laŭkvante konfirmitan kaŭzon de la varmiĝo per iu ne konata alia efiko?

Werner FUß
fiziko-kemiisto, Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 02, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Werner Fuß el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-06

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.