LeterojKontraŭ plurlingva nomaroLeginte la tre favoran recenzon de Petro Desmet' pri Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo (MONATO, 2019/10, p. 24), mi rapidis havigi ĝin al mi kaj eĉ mendis pliajn ekzemplerojn por donaci. Sed kia seniluziiĝo, kiam mi rigardis tiun kompilaĵon per propraj okuloj! En sia recenzo Petro prave laŭdis la grandan laboron faritan kaj la amason da detalaj informoj troveblaj en la Plurlingva nomaro. Sed li ne sufiĉe pripensis la kernan koncepton de tiu laboro, nome la kreadon de „esperantaj sciencaj nomoj” per laŭeble strikta transskribado de la latinecaj sciencaj nomoj universale uzataj de botanikistoj. Estas unuavide bona celo, havi sistemigitan nomenklaturon de plantoj por faka uzo, sed la sistemo, kiun ellaboris Rondo de Esperantistaj Flaŭristoj (REF), montriĝas esti apenaŭ uzebla en praktiko, ĉar la „esperantaj sciencaj nomoj” kreitaj laŭ tiu sistemo fojfoje groteske kolizias kun la ordinara lingvo. Ekzemple, rozo estu science nomata „roso”. En kia reala situacio eblas vere uzi tian terminon sen krei konfuzon? Kritikindas ankaŭ diversaj aliaj aspektoj de la kreitaj nomoj (ekzemple nekohera traktado de alilingvaj propraj nomoj aperantaj en la latinecaj botanikaj nomoj), sed plej gravas konstati, ke la tuto ŝajnas esti bazita sur misaj premisoj. Tion montras la oftaj notoj pri diversaj proponitaj formoj, kie enradikiĝinta (eĉ fundamenta) vorto estas nur unu „propono” inter aliaj. Ne povas esti celo de bona terminologia laboro krei pliajn barojn inter la faka kaj la ĉiutaga lingvaĵoj. Konklude, tiu kompilaĵo povas esti interesa kiel kunmeto de amaso da plantnomoj en diversaj (sed bedaŭrinde ne tre multaj) lingvoj, sed ĝia valoro rilate al esperantaj plantnomoj estas minimuma. Ĝi restu forgesota piednoto en la historio de esperanta terminologio. Brian MOON
Luksemburgo
|