LeterojKlimat-skeptikulo (3)Se juĝi laŭ liaj komentoj pri la problemo de nia klimato, Nikolao Gudskov (MONATO 2020/02, p. 4) vivas en alia mondo ol mi, en mondo kie ne validas la bone konataj leĝoj de fiziko kaj de kaŭzo kaj efiko, kie eblas senlime ĵetadi kion ajn en la atmosferon sen timi la konsekvencojn. Se troveblas „plus-komplekso” – oni nomu ĝin prefere orgojlo – en la konduto de la homaro, ĝi montriĝas ne ĉe tiuj, kiuj scias, ke la uzado de fosiliaj brulaĵoj ŝanĝas la konsiston de la atmosfero kaj do la klimaton, sed ĉe tiuj, kiuj neadas la sciencan realon kaj imagas, ke eblas senpune daŭrigi la eligadon de CO 2. Plie, certe ofte okazas „strebo fare de potenculoj fortiri la atenton de la amasoj da realaj solvendaj kaj solveblaj problemoj”, sed estas absurde imagi, ke la nuna klimatkrizo fortiras atenton de pli gravaj problemoj. Male, kiel montras la malsukceso de la lastatempa klimatkonferenco en Madrido, la nunaj potenculoj de nia mondo provas per ĉiuj rimedoj fortiri atenton de la kreskanta minaco al la klimato aŭ almenaŭ minimumigi la minacon. Laste kaj plej grave, min plej ŝokas la aserto, ke „infanoj” estas abomeninde envolvataj „en la amasan histerion”. Unue, adoleskantoj kiel Greta Thunberg jam ne estas infanoj, kaj estas terura plenkreskula arogantaĵo supozi, ke 17-jaruloj ne kapablas memstare pensi kaj kritiki. Estas aparte absurde aserti, ke junuloj „komprenas la sciencajn aspektojn de la afero laŭdifine eĉ malpli bone ol plenkreskuloj” – ĉar evidentas, ke multaj plenkreskuloj havas apenaŭ minimuman komprenon pri la klimatproblemo. Kaj oni memoru, ke en diversaj landoj estas pli-malpli proverba vero, ke „el la buŝo de beboj kaj suĉinfanoj” povas veni sagacaj vortoj. Brian MOON
Luksemburgo
|