PolitikoNORD-IRLANDOLa nord-irlanda asembleo finfine rekunvenosLa 10an de januaro 2020 oni anoncis la decidon rekunvenigi – post trijara paŭzo – la asembleon (parlamenton) en Belfasto, Nord-Irlando. Dum tiu longa tempo, la teritorio restis tute sen loka politika voĉo aŭ propra administrado: ĝin regis la brita registaro en Londono. La amaskomunikiloj en Britio (precipe BBC, la oficiala brita informejo), en Nord-Irlando kaj en Irlanda Respubliko raportis, ke – ĉar neniu leĝo rilata al Nord-Irlando povis esti diskutata aŭ aprobita – la socialaj, klerigaj, infrastrukturaj kaj sanprotektaj servoj stagnis, kaj la loĝantaro suferis pro mankoj kaj prokrastoj, malgraŭ la klopodoj de la lokaj konsilantaroj kaj instancoj por daŭrigi la servojn surloke kaj per limigitaj rimedoj. Strebo al lingva egalecoEn MONATO (2017/10, p. 8) mi raportis pri la kaŭzoj de la disputo, kiu estis la origino de la longa parlamenta paŭzo. Temis pri la rifuzo de Demokrata Uniista Partio (DUP), kiu tiutempe havis plimulton en la nord-irlanda asembleo kaj kiu estas ideologie porbrita kaj ĉefe protestanta 1, subteni oficialigon de la irlanda [t.e. irland-gaela - red.] lingvo. Kvankam hodiaŭ la plej uzata lingvo en la tuta insulo estas la angla, la irland(gael)a estas laŭkonstitucie la oficiala lingvo de Irlanda Respubliko. En Britio, la du ĉefaj keltaj idiomoj, nome la kimra kaj la skot-gaela, estas oficiale agnoskitaj en, respektive, Kimrio kaj Skotlando, dum la irland-gaela 2 estas permesata en la britaj amaskomunikiloj – la situacio en Nord-Irlando estas do malsama ol en Irlanda Respubliko. La nova decidoLaŭ la nova propono, kiun akceptis kaj DUP, kaj la respublikana partio Sinn Féin [ŝin fejn], la irlanda lingvo estos oficiale agnoskita en Nord-Irlando. Tamen la porbritaj uniistoj, inkluzive posteulojn de sud-skotoj, kiuj ekloĝis en Nord-Irlando en la 17a jarcento, insistis, ke ankaŭ la ulster-skota idiomo (loka dialekto de la malalteja skota, idiomo de la originaj skotaj enmigrintoj) estu oficiale agnoskita. Ankaŭ tio iĝis parto de la interkonsento. Oni protektu minoritatajn lingvojn!La restarigon de la asembleo kaj la decidon oficialigi la du „indiĝenajn” lingvojn, aldone al la angla, sendube bonvenigos ne nur la nord-irlandanoj, sed ankaŭ ĉiuj, kiuj deziras, ke oni protektu la minoritatajn kaj endanĝerigitajn lingvojn de la mondo. 1. La plej grandaj religiaj grupoj en Nord-Irlando estas la katolikoj kaj la protestantoj (t.e. adeptoj de kristana protestantismo) - red.2. Ĝis la 17a jarcento esence la saman lingvon, konatan kiel gaelan, oni parolis en Irlando kaj en pliparto de Skotlando (precipe en nord-okcidenta Skotlando). Tamen, intertempe la lingvaj varioj diverĝis, kaj nun oni konsideras la irland-gaelan kaj la skot-gaelan apartaj (kvankam tre similaj) idiomoj.Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando
|