MuzikoMulttalenta MilhomemLa albumo Kien vi iros? komenciĝas per samnoma kanto, kiu konsistas el solida rokmuziko, kiu pensigas nin pri la bando BaRok-Projekto, de kiu Milhomem estas kunfondinto kaj gitaristo. La muzikpeco havas allogajn melodion kaj ritmon kun bela kantado. La postaj pecoj estas ĉiuj instrumentaj ĝis la lasta, Hejmo, kies teksto estas de Marjorie Boulton. Inter tiuj du kantoj ni vojaĝas tien kaj reen de Suda Ameriko (6 el la 13 pecoj) al ĉiuj aliaj partoj de la mondo, krom Oceanio. Geografia rondvojaĝoMi ne tute bone komprenis la aranĝon de la albumo, ĉar la multe pli tradiciaj kaj puraj muzikpecoj, la tiel nomata „monda muziko” el, ekzemple, Barato, Ĉinio kaj Afriko, troviĝas dise inter la plejparte rokaj sud-amerikaj, ĉefe brazilaj kantoj. Estus miaopinie pli logike fari unusolan geografian rondvojaĝon tra la mondo pere de la muziko, kvankam tiuokaze la sud-amerikaj povus pli bone konsistigi apartan rokmuzikan diskon. Diverseco de muzikilojLa retpaĝo de Vinilkosmo pri la albumo listigas ĉiujn instrumentojn, kiujn Rafael Milhomem ludas. Mi citas: klasikan akustikan gitaron, elektran gitaron, basgitaron, dek-kordan brazilan gitaron, kavakinjon, sijotankon (indianan fluton), sirinkson (pajnfluton), kalimbon, berimbaon, panderon, kaŝakon (asalaton), Rozini-an tanaĵuron (brazilan frapinstrumenton), atabakon kaj ĉajĉojn (chajchas – braceleton el hufoj de ljamo). Krome aŭdeblas ankoraŭ aliaj muzikiloj, inter kiuj santuro, tombako kaj drumo, ludataj de diversaj gastmuzikistoj. Tiu ĉi diverseco de muzikiloj reale ebligas al ni enmense vojaĝi tra la mondo, aŭskultante la albumon. Aĉeteblas ankaŭ aliaj diskoj kun kvazaŭ-monda muziko, faritaj per sintezilo aŭ alia elektronika rimedo, sed la pecoj en tiu ĉi albumo impresas vere aŭtentaj, ĝuste pro la uzataj instrumentoj. Granda laŭdo do al la multtalenta Milhomem. Aldone al la instrumentoj, en iuj muzikpecoj aŭdeblas birdoj (Al Andes), en alia (Al Afriko) ankaŭ elefanto, dum Al Persujo komenciĝas per la sono de vento. Tio estis modo en iu muzikperiodo, ekzemple en la okdekaj jaroj; poste oni ĉesis fari tion. En si mem la muziko jam estas sufiĉe konvinka, kaj eble al iuj tio ne tre plaĉos, sed mi volonte pardonas la muzikiston, ĉar la „natursonoj” ne vere superregas, kaj al aliaj tio plifortigos ankoraŭ la trempiĝon en la aliaj kulturoj. La muzikaĵoj ĝenerale estas preskaŭ ĉiuj sufiĉe diversaj kaj kaptaj, fojfoje viglaj kun agrabla variado de ritmo kaj melodio. La tradiciaj instrumentoj en pluraj pecoj kvazaŭ kantas historion, kies enhavon la aŭskultanto povos mem imagi, jen popoldanco, jen kverelo inter geamantoj aŭ rivaloj. Se pro iu kialo vi ne povas vojaĝi, simple aŭskultu la diskon, fermu la okulojn kaj vojaĝu je la ritmo kaj melodio de la kantoj ĝis la lasta, Hejmo, kiu denove nin trempas en rapida pezmetala muziko, kiu redonas la etoson de la katastrofa bombo. Denove – iom strange – granda diferenco kun la pli tradicia „monda muziko”, sed estu tiel. Lode VANDE VELDE
Rafael Milhomem: Kien vi iros?. Eld. Vinilkosmo, Donneville, 2020. 13 titoloj. Elŝutebla de https://www.vinilkosmo-mp3.com/en/lyric-songs-choirs/rafael-milhomem/
|