MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Spirita vivo

KRISTANISMO

Papo Francisko vizitis Japanion

De la 23a ĝis la 26a de novembro 2019 papo Francisko vizitis Japanion. La vizito estis por li la unua, kaj 38 jarojn post la vizito de papo Johano Paŭlo la 2a. Por katolika mondo kun 1300 milionoj da kredantoj, tiu vizito al Japanio, kiu havas nur 440 000 katolikojn (0,3 % de la popolo) ŝajnas unuavide tre malgranda kaj sensignifa epizodo. Sed la vojaĝo estis por papo Francisko persone, kaj ankaŭ por la mondo, signifoplena. Unue, ĉar Japanio estas la lando, kie la juna jezuito Jorge Mario Bergoglio esperis labori kiel misiisto, kvankam lia espero ne plenumiĝis pro sanproblemo. Due, ĉar la papo, fervora kritikanto de nukleaj armiloj, intencis sendi el Hiroŝimo kaj Nagasako avertan mesaĝon al la tuta mondo pri la minaco de tiaj armiloj.

Papo Francisko vizitis tri urbojn, Nagasakon, Hiroŝimon kaj Tokion, kaj ĉie li celebris mesojn kaj renkontis diversajn homojn, kuraĝigis kaj konsolis viktimojn kaj suferantojn de atombomboj kaj naturkatastrofoj. Sed verŝajne por la papo la vizito al Nagasako estis speciala: Nagasako estas la loko, kie unu el la fondintoj de la Societo de Jesuo, Francisko Xavier, predikadis unuafoje en Japanio en 1549, kaj gajnis multajn kredantojn. Sed poste la japanaj regantoj malpermesis kristanismon kaj en 1597 krucumis 26 homojn en Nagasako. La papo ankaŭ vizitis kaj honoris la monumenton je tiuj martiroj.

Romo de Japanio

En Nagasako la papon akceptis la tiea ĉefepiskopo, Takami Micuaki, kiu estas unu el la posteuloj de t.n. kaŝitaj kristanoj, kiuj kaŝe tenis sian kredon dum 250 jaroj de severa persekutado kontraŭ kristanismo ĝis ĉirkaŭ 1870. Krome, la patrino de Takami estis atombombita, kiam ŝi estis graveda je li.

Pro tiaj historiaj kialoj la gubernio Nagasako havas nun plej multajn katolikojn, kaj oni nomas Nagasakon la „Romo de Japanio”. Tial estis tre nature aŭ nepre por papo Francisko viziti la urbon. Tamen, oni scias alian gravan lastatempan eventon, kiu ligis papon Francisko, pacifistojn kaj Nagasakon.

Knabo ĉe kremaciejo

Jarfine de 2017 la papo distribuis kartojn kun foto de „knabo ĉe kremaciejo” kun la mesaĝo „Kion milito alportas?”. La foto estis farita en Nagasako de Joseph Roger O'Donnell, usona militfotisto, post la katastrofa detruo pro atombombo en 1945. La foto de knabo kun sia frato surdorse, atendanta sian vicon por kremacii lin, profunde impresis la papon; sekve li aranĝis distribuon de la fotokarto por montri la mizeron de milito. Jam longe post la aperigo de tiu foto, multaj homoj, inkluzive de O'Donnell, klopodis identigi la knabon, sed vane.

Ĉi-foje la papo preĝis por la viktimoj de la atombombo en la parko ĉe la eksplodocentro en Nagasako, kie oni starigis panelon kun foto de la knabo. Tie la papo renkontis la filon de O'Donnell kaj laŭdis la laboron de lia patro.

En Tokio la papo prezidis meson en Tokyo Dome, granda sporta areno, kie partoprenis 50 000 homoj. Multaj el ili estis alilandanoj, ĉefe vjetnamoj, filipinanoj kaj brazilanoj, kiuj laboras aŭ studas tie. Verdire alilandaj katolikoj estas pli multaj ol la japanaj. Oni supozas, ke jam troviĝas ĉirkaŭ 520 000 alilandaj katolikoj, kiuj superas la 440 000 japanajn. Tiuj alilandanoj, vivantaj en tute alia kaj malfacila vivmedio, trovas konsolon en vizitado al kristanaj preĝejoj.

Libera je minaco

Ankaŭ en Tokio, same kiel en Nagasako kaj Hiroŝimo, la papo ripete kaj ripete lanĉis alvokon, ke kaj uzado kaj posedado de nukleaj armiloj estas malmoralaj. Estas sciate, ke Vatikano subskribis kaj ratifis la konvencion pri malpermeso de nukleaj armiloj jam frue en septembro 2017. Dume Japanio, milite alianca kun Usono, kontraŭis la konvencion, kvankam la ĉefministro Abe Ŝinzo pretendas, ke Japanio, kiel la unusola viktimlando de atombomboj, klopodas krei mondon liberan je la minaco de nuklea milito.

En la lasta itinero en Tokio la papo vizitis Universitaton Sofia, kiun establis la Societo de Jesuo, kaj predikis al la studentoj. Fine li parolis pri sia impreso pri Japanio, ke en tiu lando ekzistas efika kaj laŭorda socio, sed plie la popolo forte sopiras socion pli humanan kaj kompateman.

tiis
Isikawa TAKASI
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 03, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07