LeterojKlimat-skeptikulo (5)La respondo de Brian Moon (MONATO 2020/02, p. 4) estas iomete deklaro ad hominem1. Nun mi sentas min eĉ pli kiel herezulo kaj Brian Moon kiel vera kredanto kaj inkviziciisto! Sed nun substance: Mi tute ne havas dubojn pri la fiziko de CO2, sed mi estas skeptika kaj mem ne kredas, ke homoj kaŭzas la nunan klimatan ŝanĝiĝon. Ankaŭ sinjoro Moon produktas proksimume 1 kg da CO2 ĉiutage, pli se li sportas. Se oni diras, ke sinjoro Moon estas kulpa, mi volas defendi lin. Kompare kun la entuta kvanto da CO2 la parto estas malgranda, eĉ se ĝi koncernas 8 miliardojn da homoj. Ne ekzistas pruvo, ke estas korelacio inter la koncentriĝo de CO2 kaj la temperaturo. Koncerne Climategate, sinjoro Moon ne estas bone informita. La skandalo temis pri tio, ke la varmiĝo en la malfrua mezepoko estis ignorita en la publikaĵoj de Michael Mann por akiri pli belan hokeo-bastonon. La retpiratoj malkovris kaj publikigis la kaŝitajn korespondaĵojn. Ward KUSTERS
Belgio
1. Ad hominem, latinaĵo: kontraŭ persono. Per tiuj ĉi kontribuoj la rubriko Leteroj fermas la diskuton. Sed kompreneble restas la rubriko Medio por (aliaj) fundaj analizoj de la klimata problemo. (red.)
|