LeterojPapera versioKun granda intereso mi legis la enkondukon de la honora ĉefredaktoro Stefan Maul (MONATO 2020/01, p. 5) pri la 40-jara historio de la magazino. Mi tute komprenas, ke en hodiaŭaj tempoj multaj ĵurnaloj kaj magazinoj transiras de papera al cifereca formo. Ĉi tiu formo ĉefe helpas protekti la vivmedion, ne produktas paperan forĵetaĵon, la magazinoj ne okupas spacon sur la breto, vide handikapita leganto povas pligrandigi tekston kaj bildojn, serĉi artikolojn per ŝlosilvortoj ktp. Malgraŭ tio, mi persone preferas la paperan version de la magazino. Kial? Mi povas fizike ĝin kapti kaj foliumi, legi ĝin ekzemple en lito, trafikilo aŭ dum libertempo sur sabla plaĝo, kiam ajn pruntedoni ĝin al miaj amikoj, mi ne estas dependa de Interreto kaj komputilo. Mi rimarkigu ankaŭ, ke ĉiun paperan ekzempleron de la magazino post tralego mi donacas al la Slovaka Nacia Biblioteko (www.snk.sk) en la urbo Martin, kiu havas tiamaniere ĉiujn ekzemplerojn de ĉi tiu magazino ekde 2012 en sia studejo por la publiko. Laŭ mia opinio nur tempo diros, ĉu pludaŭros la intereso de legantoj por papera versio de la magazino. Mi tamen profunde aprezas la klopodojn de la redaktantoj, por ke ĉiu leganto povu havi tian version de la magazino (en papera versio kaj ciferece), kiu estas la pli proksima al li. Julius HAUSER
Slovakio
|