PolitikoSVISLANDOToleremo gajnasMalgraŭ la percepto, ke ĝi estas „la lando de etaj paŝoj”, kie klopodegoj transformi la socion trafas muron da rezisto, Svislando havas grandan toleremon: „Kiam io rekte ne koncernas min, mi tute indiferentas”. En la privata sfero regas individua diskretemo. PopoliniciatoTamen, kiam temas pri oficialaj, grandskalaj ŝanĝoj, la loĝantaro pesas: „Ĉu tio min trafos aŭ ne?” kaj „Kiel tio efikos?”. Popoliniciato donas la rajton al ĉiu civitan-grupo postuli balotadon pri ĉiu ajn afero, kaj la priaj diskutoj ofte flamas. Leĝo pri diskriminacio jam ekzistasEkde 1995 la svislanda kriminala kodekso enhavas leĝon kontraŭ diskriminacio – tamen nur rasa kaj seksa: aliaj specoj tiutempe ne eniris la popolan spiriton. Por egalecoEn februaro la svisoj finfine voĉdonis pri diskriminacio pli vasta – notinde, pri diskriminacio rilata al seksinklino. Gravas indiki, ke temas pri voĉdonado por egaleco, por fermi eventualajn eskapilojn en la nuna leĝaro, por defendi la koncernatojn, sed ne por doni pliajn rajtojn aŭ privilegiojn al kelkaj popoleroj. Maltoleruloj malvenkisEntute 63,1 % de la voĉdonintoj subtenis la popoliniciaton, precipe en urboj kaj en tiel nomataj „latinidaj” (itala kaj franca) regionoj. Rezistis, antaŭvideble, la kamparaj komunumoj. La novaĵiloj priskribis tion kiel „malfeliĉan tagon por maltoleruloj”. Nun, eĉ se perleĝe oni ne ŝanĝos pensmanierojn, almenaŭ miloj da diskriminaciatoj povos sin defendi. Restas kelkaj paŝetojTio nun malfermas la vojon – kiel jam okazis aliloke en Eŭropo – al samseksa geedziĝo kaj, post kelkaj etaj paŝoj, al la rajto pri artefarita fekundigo kaj adopto. Marteno ECOTT
korespondanto de MONATO en Svislando
|