Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

EKOLOGIA POLITIKO

Kie restas la verduloj?

Kun granda intereso mi legis la artikolon de Edward Kusters en la decembra numero (p. 17-19 (2019/012543.php)), kvankam mi ne ĉion bone komprenis (sed ankaŭ la reagan artikolon de Werner Fuß en la februara numero (p.18-20 (2020/012600.php)) mi ne tute komprenis). Mi ja sentas la saman frustriĝon pro la troa atento pri la klimatŝanĝiĝo, kiu nuntempe ŝajnas esti la kaŭzo de preskaŭ ĉiuj problemoj de nia planedo. Ĉe mi tio estas, ĉar, rilate al klimato kaj naturmedio, mi trovas nur informojn nekompletajn kaj kontraŭdirajn.

Kiel oni mezuras?

Oni nun ĝenerale asertas, ke por mezlongaj vojaĝoj (1000 ĝis 2000 km) fervojo estas preferinda al aviadilo aŭ privata aŭtomobilo, sed kie estas detalaj kaj aktualaj kalkuloj pri tio? Por la du lastaj mi mem kapablas proksimume kalkuli la bezonatan kvanton da brulaĵoj por iu vojaĝo kaj sekve la konsumon je pasaĝer-kilometro. Pri CO 2, polvo kaj aliaj poluaĵoj mi ne povas juĝi. Por fervojo la energifonto plejofte estas elektro. Kiom da elektro konsumas la kutimaj kaj la rapidegaj trajnoj? Kia estas la rilato inter konsumo kaj rapideco? Kiel la elektro estas produktita? Kiu transportilo estas preferinda, se oni pesas ĉiujn faktorojn: konsumon de nerenovigeblaj resursoj, poluon, sekurecon, tempouzon kaj aliajn? Certe multloke sciencistoj jam faris tiajn kalkulojn, kun variaj rezultoj, sed mi ne sukcesas trovi ilin.

Kie estas la verduloj?

Estus logike serĉi fidindajn informojn ĉe la verdulaj politikaj partioj, sed ankaŭ tie mi ne sukcesas. Mi ja konas la verdulan partion de mia regiono ekde la komenco, kiam ĝi vere havis (malgrandan, sed fidelan) sekvantaron. Bedaŭrinde la tiamaj gvidantoj ofte ne sciis kiel kunlabori kun la ruzaj kolegoj de la aliaj partioj, kaj se verdulo akiris registaran funkcion, li ofte malsukcesis. Nun la verduloj „profesiiĝis” kaj apenaŭ diferencas de la tradiciaj partioj. La fidela bazo grandparte perdiĝis kaj depende de la hazardo post balotado fojfoje estas bona, fojfoje malbona rezulto.

Iam elektra energio estis abomenata de la verduloj (pro la nur tridekprocenta rendimento ĉe produktado, pro la nuklea origino ...). Ironie, elektro nun iĝas la bazo de nia energisistemo, kaj pro la origino (fotovoltaiko, ventoturbinoj ...), kaj pro la aplikoj (elektraj veturiloj, varmopumpiloj ...). Sekve de tio urĝas konstrui pli da produktiloj kaj restrukturi kaj plifortigi la distriburetojn.

Kio okazas, se estas bezono konstrui pliajn ventoturbinojn aŭ novan alt-tensian reton? Eĉ se estas zorge elektita loko, kiu alportas laŭeble malmultan aldonan ĝenon, ekzemple en kamparo rande de granda aŭtovojo, tuj venas protestoj el ĉiuj flankoj: de la loĝantoj, de la birdoprotektantoj, de la ŝatantoj de la bela kamparo ... Kion faras la verduloj? Se ili ne kunprotestas, ili silentas. Laŭ mi, serioza politikisto intervenu kaj klopodu konvinki la koncernatojn, ke la propono estas la plej taŭga. Kio finfine okazas? Oni konstruas turbinojn je multe pli alta kosto for sur la maro, kie ili ne videblas. La konstruadon de la alt-tensia lineo oni poreterne prokrastas kaj tiel malebligas racian distribuon de energio, aŭ oni kaŝas ĝin subtere, denove je multe pli granda kosto, ne nur de mono, sed ankaŭ de resursoj.

Ĉu mi kredu la gazetaron?

Kutime en la semajnfina eldono de niaj gazetoj aperas „testo” de iu nova tipo de aŭto. Kiam mi estis juna, antaŭ duona jarcento, estis vere detalaj testoj, unu- aŭ eĉ du-paĝaj. Nun restas nur duona kolumno kun informoj, kiuj por mi tute ne utilas: ke la aŭto atingas rapidecon de 100 km/h en dek sekundoj kaj ke la maksimuma rapideco estas 180 km/h. Pli interesas min la informoj pri poluo kaj konsumo de brulaĵo (laŭ la nova WLTP-normo 1). La CO 2-ciferon mi devas simple akcepti. Pri konsumo mi mem havas iom da sperto, kaj la menciitaj ciferoj ŝajnas al mi same malfidindaj (tro optimismaj) kiel antaŭe. Estus interese koni la konsumon kiun la testanto konstatis dum la testo, sed tion mi neniam povas legi. (Verŝajne neniam okazas iu testo, ĉar la gazeto simple kopias tekston senditan de la aŭtofabriko.)

Nu, finfine ne vere gravas. Multe pli ol klimatŝanĝiĝon mi timas fatalan kolapson de la monda financa sistemo kaj trian mondmiliton.

roro
Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio
1. WLTP-normo, mallongigo de la angla Worldwide Harmonised Light Vehicle Test Procedure, norma proceduro por testi la poluadon de aŭtoj.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 05, p. 21.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07