Moderna vivoDATREVENOMajstro de realisma rakontadoEn tiu ĉi jaro Slovakio memorigas la 160an datrevenon de la naskiĝo de Martin Kukučín [kukuĉin], konata en la slovaka literaturo kiel elstara prozverkisto, dramisto, publicisto kaj klasikulo de la rakontado, kaj kiel unu el la fondintoj de la moderna slovaka prozo. La literaturhistoriistoj konsideras lin tradiciisma laŭ lia klopodo pri harmonio, kaj progresemulo pro la enkonduko de nova heroo en la slovakan prozon, nome la simpla vilaĝa homo. LernadoMartin Kukučín (propranome Matej Bencúr [bencur]) naskiĝis la 17an de majo 1860 en la pitoreska montara vilaĝeto Jasenová en nobela familio de terkulturisto, kio ebligis al li tre bone koni la simplan sed malfacilan ĉiutagan vivon de la vilaĝa popolo. Post mezlerneja lernado li estis dum mallonga tempo instruisto en sia naskiĝloko. Poste li studis en la medicina fakultato en Prago, kie li havis la eblon konatiĝi ankaŭ kun la ĉefaj filozofiaj tendencoj de tiu epoko. AgadoFininte siajn studojn, li komencis labori kiel kuracisto en la vilaĝeto Selca, en la kroata insulo Brač, kie li estis ankaŭ aktiva membro de la kultura societo Hrvatski Sastanak (Kroata kunveno). En 1904 li fariĝis unu el ĝiaj direktoroj. En 1908 li translokiĝis al la ĉilia urbeto Punta Arenas, kie vivis granda komunumo de kroataj enmigrintoj. Post la unua mondmilito li revenis en la tiaman Jugoslavion. La finon de sia krea vivo li pasigis en la kroatia banurbeto Lipik. VerkadoLa arta talento de Kukučín realiĝis brile en la realisma rakontado, en kiu li efike pentras humurajn situaciojn kaj moralajn problemojn de la vilaĝo, amajn kapricojn kaj tragediojn. Li traktas ankaŭ sociajn problemojn kaj personajn psikologiajn konfliktojn. Estas ne-mirinde do, ke liaj verkoj, kiel Rysavá jalovica (La rufa junbovino), Neprebudený (La nevekiĝinto) kaj aliaj, apartenas al la klasikaj verkoj de la slovaka literaturo. El sia restado en la kroatia insulo Brač Kukučín prenis la ĉefan motivon por sia kulmina kaj elstara artverko, la romano Dom v stráni (Domo sur la montdeklivo), en kiu li majstre bildigas la grandajn sociajn kaj homajn konfliktojn kaj la koliziojn de la malnova kaj nova konceptadoj pri la mondo kaj la vivo. Kvankam la agado koncernas la kroatan kamparon, per la pritraktita socia problemaro la romano bildigas ankaŭ la tiaman realecon en la slovakaj vilaĝoj. El la vivo inter kroatoj elmigrintaj al Sud-Ameriko ekestis lia ampleksa, kvinvoluma romano Mať volá (La patrino vokas), kie li provas esprimi la filozofion de la epoko, tio estas, la rolon de mono en la socio, la problemojn de libereco, moralo kaj laboro. En la postmilitaj jaroj li verkis historiajn romanojn kaj novelojn kun naciaj motivoj el la epoko de renaskiĝo. En siaj vojaĝpriskriboj Kukučín montriĝis ankaŭ akrevida observanto – ekzemple Črty z ciest (Skizoj el vojaĝoj), Prechádzky po Patagónii (Promenoj tra Patagonio) – kaj li elprovis sian talenton ankaŭ en la kampo de dramo. La finoLa 21an de majo 1928 li mortis en la aĝo de 68 jaroj, en Lipik. Li estis portempe entombigita en la urbo Zagrebo, sed poste liaj restaĵoj estis transportitaj en la nacian tombejon de la historia slovaka urbo Martin, kie ripozas multaj eminentuloj de la slovaka kultura kaj politika vivo. Honora lokoKukučín havas honoran lokon en la historio de la origina slovaka literaturo. Pro siaj eminenta arta majstreco kaj grandaj humanismaj ideoj Kukučín estas unu el la plej grandaj slovakaj prozverkistoj, kiuj kontribuis al la evoluo de realisma rakontado. Pri liaj agadoj memorigas en Slovakio multaj lokaj monumentoj, migrantaj ekspozicioj, stratnomoj kaj diversaj publicaĵoj. En lia naskiĝvilaĝeto Jasenová estas kreita memorĉambro pri liaj vivo kaj verkaro. Malgranda asteroido – troviĝanta en la ĉefa asteroida zono kaj malkovrita de la slovaka astronomo Milan Antal la 5an de oktobro 1986 – havas la nomon 23444 Kukučín. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
|