Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

FILOZOFIO

Pri la universo, dio kaj religioj

Lastatempe oni ofte aŭdas pri religioj kaj ilia rolo en la socio. Oni aŭdas, kiajn terurajn krimojn homoj kapablas fari je la nomo de religio, kiel aŭtoritataj ŝtatestroj funkciigas ŝtatojn laŭ religiaj principoj aŭ kiel eĉ en demokratiaj ŝtatoj religiaj premgrupoj igas, ke ŝtata leĝaro kongruu kun religia doktrino. Tio instigis min skribi ĉi tiun eseon.

Observado kaj perceptado

Tuj kiam homoj akiris la kapablon de racia pensado, ili rigardis la naturon kaj penis ekspliki siajn observojn. Malantaŭ naturaj fenomenoj, kiel vetero, tertremo, malsano aŭ morto, ili vidis agadon de dio(j). Tiel estiĝis la unuaj religioj, kiuj dum jarmiloj plu evoluadis, kaj ĉiu homa kulturo evoluigis sian propran religion.

Sed antaŭ relative mallonga tempo radikale ŝanĝiĝis la percepto de nia mondo. Ekde Koperniko (1473-1543) oni scias, ke la tero ne estas la centro de la universo kaj nur dum la lastaj jardekoj astronomiaj scienco kaj tekniko sufiĉe progresis por povi scii, ke nia planedo okupas tute sensignifan pozicion en neimageble granda universo.

La universo

Mi certas, ke apenaŭ iu povas ĝuste imagi la grandecon de la universo. (Fakte mi mem estis tre surprizita leginte pri tio en astronomia publikaĵo). Imagu, ke oni malgrandigus la universon je la grandeco de nia teroglobo. Kiom granda estus tiam la suno? La suno posedus grandecon de iom granda mikrobo, kaj la tero tiun de viruso. Per aliaj vortoj, ili ne estus perokule videblaj.

Alia interesa fakto estas la neimagebla nombro da steloj. Nur en nia galaksio estas 300 miliardoj da steloj. En la universo troviĝas miliardoj da galaksioj (kiom, tion la scienco ankoraŭ ne kapablas kalkuli). Tio signifas, ke ekzistas miliardoj da miliardoj da steloj. Eĉ se vivo (kaj precipe inteligenta vivo) estas tre rara fenomeno, ĉar nur tre malmultaj steloj havas taŭgan vivdaŭron por ebligi sur siaj planedoj ĝian estiĝon, ni tamen, konsiderante la preskaŭ senliman nombron da steloj, povas esti certaj, ke ekzistas vivo (kaj certe ankaŭ inteligenta vivo) sur multegaj planedoj.

Kion faras dio?

Estiĝas la demando, kia estas la rolo de dio en la universo. Eĉ se multaj homoj probable kredas male, krei nur la homojn ne povis esti dia intenco. Se dio ekzistas, ĝi kreis (kaj ankoraŭ kreos) multegajn alispecajn inteligentajn estaĵojn. Pli precize: ĝi programis ilian (hazardan) estiĝon, ĉar kiel ni intertempe scias, viva materio evoluas el neviva dum ege longa procezo sur (hazarde) taŭgaj planedoj.

Alia demando estas, ĉu dio iel influas la vivon sur nia planedo aŭ evoluon en la universo entute. Laŭ mia opinio certe ne, ĉar mi ne povas pensi pri unu sola fenomeno, kiun oni ne povus nature kaj racie klarigi. La rolo de dio do limiĝas al la kreo de la universo kaj (laŭ la kredo de religiuloj) al la prizorgo de ni post nia morto.

Ĉu religioj enhavas dian volon?

Ekzistas multaj religioj kaj homoj kredas, ke ĝuste ilia estas la vera. Sed kial? Aŭ ĉu ĉiuj religioj enhavas dian volon nur en diversaj aspektoj? Por respondi tiujn demandojn ni rigardu la aferon el la vidpunkto de dio mem. Dio, kiu kreis la ege kompleksan kaj neimageble grandan kaj preskaŭ nekompreneblan universon, devas esti estaĵo ege supera, inteligenta kaj kapabla. Ĉu povas esti, ke tia dio ne kapablis revelacii al homoj alimaniere ol nur komuniki sian volon pere de kelkaj homaj profetoj, kiuj siatempe povis komuniki la mesaĝon (kial diversan?) nur al tre limigita aro da homoj kaj kiu ofte nur per perforto povis disvastiĝi?

Pensu nur pri la kristanigo de Ameriko, pri la disvastiĝo de islamo aŭ pri fruaj kristanoj, kiuj laŭ esploroj de sendependaj historiistoj ne multe diferencis de la nunaj fanatikuloj de la t.n. Islama Ŝtato (oni sciu nur, ke la eklezio poste multajn juste ekzekutitajn perfortulojn deklaris martiroj kaj sanktigis ilin). Ĉu povas esti, ke dio volis aŭ toleris tion? Kompreneble ne, kaj la sola ĝusta konkludo povas esti nur, ke dio neniel revelaciis sian ekziston kaj volon, kaj religioj estas homa elpensaĵo.

Ĉu dio ekzistas?

Se estas tiel, ke la rolo de dio en la universo limiĝas nur al ĝia kreo, tiam estiĝas la demando, ĉu oni entute bezonas dion por ekspliki la universon. La universo estiĝis antaŭ 14 miliardoj da jaroj el stato, kiun astrofizikistoj nomas „singulareco”. Kial ĝi estiĝis, aŭ kio estigis ĝin, la scienco ankoraŭ ne kapablas kontentige ekspliki. Sed ĉu estas saĝe kaj logike supozi, ke tio estis ago de dio? Se tiel estus, tiam dio devus esti eĉ multe pli kompleksa kaj nekomprenebla ol la ekzistantaj materio kaj energio. Kaj tia dio ne bezonas esti kreita? Kial do la universo? Tio miaopinie malhavas logikon. Pri la estiĝo de la universo astrofizikistoj havas diversajn teoriojn, sed teorio pri inteligenta dio ne estas inter ili.

Kial homoj kredas?

Komparante diversajn landojn, kiel ekzemple Ganaon kun Svedio aŭ Ĉeĥion kun Pollando, ni konstatas okulfrapajn diferencojn en la religieco de homoj. Evidente ekonomia evoluo aŭ/kaj tradicioj ludas gravajn rolojn. Sed en ĉiu socio ni trovas homojn profunde religiajn kaj aliajn malpli tiajn, same kiel ni trovas konservativajn homojn kaj liberalajn. Sociologoj eksplikas tion per diversa homa emocieco. Homoj, kiuj havas timojn, estas ofte tre religiaj (kaj konservativaj). Observi religiajn doktrinojn estas por ili tre grave, ĉar ili kredas, ke tio estas la volo de dio. Aliflanke homoj liberalaj uzas religion ĉefe por pravigi sian etikon, kaj el la religia doktrinaro ili elpikas nur „frandaĵojn”.

Miaopinie homaj timoj respondecas pri la nuntempa kresko de religia fundamentismo. Ni vivas en mondo ekonomie, socie kaj kulture rapide ŝanĝiĝanta. Multaj ne kapablas kunpaŝi kaj serĉas konsolon en religioj. Se religio restas paca afero, estas akcepteble, ke homoj tion faru. Bedaŭrinde multaj religiuloj kaj religiaj organizaĵoj, kiuj en demokratiaj ŝtatoj ĝuas plenan liberecon por praktiki religion, misuzas sian influon por ŝanĝi la leĝojn laŭ sia senco kaj devigas tiel ankaŭ nereligiulojn vivi laŭ religiaj doktrinoj. Tio estas tre malhonesta, neniel pravigebla kaj nepre kondamnenda konduto.

jipr
Jiří PROŠKOVEC
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 06, p. 25.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jiří Proškovec el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07