Moderna vivoTRAFIKORektaj trajnoj inter Vieno kaj BruseloSen ŝanĝi trajnon oni povas nun dumnokte veturi de Vieno al Bruselo (ĉ. 1100 km) kaj de Verono al Lübeck (ĉ. 1250 km). De la viena ĉefstacidomo oni ekveturas dimanĉe aŭ merkrede je 20:38, kaj alvenas en Bruselo suda stacidomo je 10:55. La reveturo eblas lunde kaj ĵaŭde. Ekveturo: 18:04; alveno en Vieno: marde respektive vendrede je 08:27. La prezo por unu sidloko estas 29,90 eŭroj, tien aŭ reen. Ankaŭ la tirola ĉefurbo Innsbruck estas nun rekte ligita al Bruselo. Parlamentanoj testisParlamentanoj de Eŭropa Unio veturis per la unua trajno la 19an de januaro de Vieno al Bruselo. Okaze de la veturo al la unua kunsido de la Eŭropa Parlamento en la jaro 2020, ili estis konvinkitaj de la medikonvena kaj komforta vojaĝo dum la nokto. Iom pli longe daŭras la veturo de Verono en norda Italio tra Aŭstrio kaj Germanio ĝis Lübeck. Pliaj informoj troveblas ĉe www.oebb.at.Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno
|