MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

JAPANIO

Longvivado, ĉu beno aŭ sufero?

Qin Shihuangdi [ĉjin ŝihŭandi] – kiu iĝis la unua imperiestro de unuigita Ĉinio en 221 a.K. kaj sopiris al senmorta vivo – sendis la klerulon Xu Fu kaj tri mil geknabojn serĉi eliksiron por senfina vivo en la Orienta Maro. Sed la ĉiopova imperiestro mortis 50-jaraĝa.

En la nuna Japanio troviĝas ĉ. 71 000 homoj pli aĝaj ol 100 jarojn. Mia 106-jara patrino Tae estas unu el ili. Ĉu ili ĝuas la trezoron, kiun la antikva ĉina imperiestro ne povis akiri? Tae nun loĝas en maljunulejo en la gubernio Iwate – nord-orienta parto de la ĉefa insulo. Ŝi pasigas la tutan tagon en la lito, farante nenion. Ĝis sia 102a vivojaro ŝi legis ĵurnalojn kaj librojn, sed jam ŝi ne povas. Kiam mi vizitas ŝin, ŝi rekonas min kaj diras: „Mi tro longe vivas. Jam sufiĉas. Mi volas iri al la alia mondo. Transloku min en iun hospitalon, kie oni faros al mi eŭtanazion”.

En Japanio, eŭtanazio ne estas permesata, kaj se mi estus en ŝia situacio, mi elektus ĉesi manĝi kaj baldaŭ mi mortus trankvile kaj sendolore. Tamen, mia patrino erare sed firme kredas, ke se ŝi mortus pro manĝorifuzo, la registaro poste monpunus ŝian postlasitan familion per tri milionoj da enoj.

En dezerta kamparo

Ĉirkaŭ 30 km for de la loĝloko de mia patrino estas la urbo Toono, konata pro valoraj kaj interesaj folkloraj rakontoj kaj moroj. Ĝis antaŭ ĉ. 200 jaroj la lokaj vilaĝanoj devis transloki siajn gepatrojn – pli ol 60-jarajn – al dezerta kampo nomata dendera-no. Tie, la maljunuloj starigis kabanojn el herbaĵoj kaj mem kulturis kaj rikoltis sian nutraĵon. Tiaj folkloroj kaj moroj de „maljunulforlasado” troviĝas multloke en la tuta lando, ĉar en malmodernaj vilaĝoj oni ne povis teni kaj nutri maljunulojn, kiuj jam ne povis labori. Hodiaŭ, pro la progreso de la medicino kaj la vivkondiĉoj, multaj homoj vivas pli longe kompare kun tiuj de la malmodernaj epokoj. Longvivado, tamen, ne ĉiam kunportas benon kaj feliĉon.

Statistiko

Laŭ la ministrejo pri sano, laboro kaj bonfarto, la averaĝa vivdaŭro de japanaj virinoj en 2018 estis 87,32 jaroj (la due plej longa en la mondo, post Honkongo kun 87,56) kaj viroj 81,25 (trie, post Honkongo kun 82,17 kaj Svislando kun 81,4). Sed ankaŭ laŭ la ministrejo pri sano la sana vivdaŭro por japanaj virinoj estas 74,21, kaj por viroj 71,19. Sana vivdaŭro estas daŭro, dum kiu oni povas sane vivi sendepende de daŭra medicina aŭ varta helpo. Tio signifas, ke averaĝe vivantaj virinoj devas vivi dum ĉ. 13 jaroj dependante de ia helpo publika aŭ privata, medicina aŭ vivtena – kiel aĉetado, lavado ktp.

Pro la rapida maljuniĝo de la socio, multiĝas la ŝtata ŝarĝo de socia asekuro, kiel elspezo por medicino kaj prizorgado de maljunuloj. Oni scias ankaŭ, ke redukto de la pensioj estas neevitebla. En junio 2019 la vicministrejo pri financo preparis komisionan raporton, laŭ kiu fakuloj antaŭvidis, ke paro de 65-jara edzo kaj 60-jara edzino ĉiumonate bezonos – se ili vivas ĝis ĉ. 90 jaroj – krom pensio de 210 000 enoj (1739 eŭroj) 50 000 enojn (414 eŭroj). Do, entute mankos por ili 20 milionoj da enoj (165 692 eŭroj), kio necesigos kroman enspezon per laboro aŭ investado.

Tiu novaĵo pri manko de 20 milionoj elvokis grandan disputon kaj koleron, ĉar antaŭe la registaro asertis, ke la pensia sistemo estos stabila kaj sufiĉa dum la venontaj 100 jaroj. Alfrontante tian amasan koleron, Aso Taro – ministro pri financo – rifuzis akcepti tiun raporton, por eviti daŭran kritikan diskutadon en la elektado de senatanoj, unu monaton poste. Kvankam la ministro malakceptis la raporton, jam la konkludo estis sciata, kaj multaj homoj vole-nevole agnoskis la pravecon de la raporto.

Senkompatemo

Antaŭvidante tiujn malfacilaĵojn pri fizikaj problemoj, malsanoj, soleco, timo pri demenco kaj eventuala financa problemo, multaj homoj havas maltrankvilon kaj timon pri sia longvivado. Precipe inter mezaĝaj virinoj multaj pensas, ke longvivado estas risko aŭ sufero. Ekzemple 57 % de la virinoj 50-jaraj ne volas vivi longe, kaj 38 % de la viroj en la sama generacio tiel pensas. Fojfoje aŭdiĝas „infero de longvivado” en iliaj konversacioj. Ili bone scias, ke ilin atendas senkompata socio, kiu postulas memrespondecon kaj memhelpon.

tiis
ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 05, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07