TurismoSLOVAKIOVizitinda kuraclokoMalgranda Slovakio, kun areo de nur 49 035 km 2, havas pli ol 1600 registritajn mineralajn varmajn fontojn. Kelkaj el ili troviĝas en la kuracakva urbeto Turčianske Teplice [turĉianske teplice], 210 km norde de la slovaka ĉefurbo Bratislavo. La urbeto situas je alteco de 518 m super la marnivelo en la pitoreska ĉirkaŭaĵo de la malgranda kaj granda Fatra-montaroj. Ĝi estas ideala elirpunkto por ekkoni la naturbelaĵojn de la regiono Martin, nomata „la ĝardeneto de Turiec” (pro la rivereto Turiec, kiu trafluas la distrikton Martin). La unua skriba mencio pri la varmaj fontoj devenas de la jaro 1281. La kuracakvoj havas sanigan efikon. Ili estas uzataj ĉe malsanoj de la muskolo-skeleta sistemo, kaj ankaŭ ĉe malsanoj de koksaj kaj genuaj artikoj, ĉe ginekologiaj, urinologiaj kaj neŭrologiaj malsanoj. La alta enhavo de kalcio, magnezio kaj fluoro en la akvoj kunhelpas por prevento de osteoporozo, renaj litiazoj, galaj kaj intestaj perturboj. La temperaturo de la akvoj estas inter 38 kaj 47 celsiaj gradoj. Ekde 1993 oni tie kuracas ankaŭ infanojn. VidindaĵojTurčianske Teplice havas la plej vastan kuracakvan parkon en Slovakio, en kiu troviĝas multaj raraj arboj. En ĝi oni konstruis benketojn de „danko kaj gloro”. Videblas ekzemple benketoj folklora, gaja, malgaja, kaj ankaŭ benketo por la plej alta homo en la mondo (vd. en MONATO 2013/11, p. 13 (2013/011126.php)). Kuracgastoj kaj turistoj povas viziti ankaŭ la muzeon de la eminenta slovaka pentristo, grafikisto kaj ilustristo Mikuláš [mikulaŝ] Galanda (1895-1938). En 1978 liajn postmortajn restaĵojn oni transportis en la nacian tombejon en la urbo Martin, kie estas enterigitaj multaj eminentuloj de la slovaka politika, arta kaj kultura vivo. La banurbeto proponas al la vizitantoj ankaŭ belan naturon virgan kun ebloj por somera kaj vintra turismo, biciklado, montbiciklado kaj skiado. Turčianske Teplice havas fruktodonan kunlaboron kun la ĝemelurboj Arandjelovac (Serbio), Holešov, Haviřov (Ĉeĥio), Skawina kaj Wisła (Pollando). Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
|