HistorioBIOGRAFIOAkcidenta morto de esperantistoTio okazis la 15an de decembro antaŭ 50 jaroj. „Falinte” el fenestro de la kvara etaĝo de policejo mortis Giuseppe (Pino) Pinelli (1928-1969), false akuzita pri terorisma atenco. Li estis liberecana fervojisto, kaj pluraj trajtoj de lia personeco memorigas nin pri niaj plej idealismaj samideanoj. Anarkiismo kaj solidarecoLi naskiĝis en laborista familio loĝanta en milana popola kvartalo. Baldaŭ li forlasis la lernejon kaj eklaboris por helpi subteni la familion, sed daŭre meminstruis sin. Ankoraŭ adoleskanto, Pino partoprenis la partizanan lukton kontraŭ faŝismo, kaj tiam fariĝis anarkiisto. Tiun engaĝiĝon li tenos dum sia tuta vivo. Li fondis rondojn, kunlaboris kun revuoj, respondecis pri biblioteko, subtenis sindikatajn iniciatojn kaj ankaŭ naturismumis en liberecana tendumado. En 1968 li ĉeestis internacian anarkiistan kongreson en la itala urbo Kararo, kiu celis kunligi la malnovajn aktivulojn de la dudekaj kaj tridekaj jaroj kun tiuj junuloj, kiuj tiam formis novajn kulturajn kaj sociajn movadojn kaj sopiris al alternativa kaj pli libera socio. Je la fino de la sesdekaj jaroj la malvarma milito malfaciligis la politikan agadon de la itala maldekstrularo. En tiu kadro la klasbatalo montriĝis krude. Kutimis strikoj, okupadoj de fabrikoj, atencoj de la Ruĝaj Brigadoj ... dum novfaŝistoj eksplodigis bombojn, pro kiuj ne malofte arestiĝis tamen anarkiistoj. Tiel kreiĝis artefarita malordo por pravigi subpremajn paŝojn de registaraj instancoj. Dume, Pino Pinelli nelacigeble aktivis en la solidareca reto kun subpremataj kaj malliberigitaj kamaradoj, ankaŭ en aliaj landoj – ĉefe en Hispanio – koncerne iliajn jurajn procedurojn. Li sendadis al ili leterojn kaj librojn, kaj prizorgis alternativan informadon cele al la evito de aliaj similaj okazoj. Esperanto kaj pacismoGaja kaj bonkora, iom naiva kaj sinofera entuziasmulo: tiel memoras lin la edzino Licia. Ili interkonatiĝis dudek-kvar-jaruloj en vespera kurso de Esperanto, kaj tuj konstatis komunan aspiron al la samaj idealoj: homfrateco, neperforta revolucio, mondcivitaneco. Pri la internacia lingvo li esprimis sin aparte klare, profunde, konkrete, sed ankaŭ utopie. Kaj tio enamigis ŝin. Li feliĉis, kiam liaj internaciaj esperantaj korespondantoj vizitis Milanon. Li akompanis ilin dum vizitoj al la urbaj vidindaĵoj kaj li pasie klarigis al ili ĉion pri ilia historio ktp. Kvazaŭzamenhofe Licia kaj Pino kredis je universala frateco; tio estas, se ĉiuj parolus la saman lingvon, ne plu estus militoj ... Tiu pacisma sinteno estis esenca trajto de lia pensmaniero. En sia lasta letero al prizonulo Pino montris nerezigneblan subtenon al neperforto. „Anarkio ne estas perforto” li skribis. „Ni rifuzas uzi perforton, sed ankaŭ ne volas suferi ĝin.” Kvankam ateisto, kun katolikaj militrifuzantoj li facile amikiĝis, ĉar ili kunhavis similajn celojn kaj metodojn de socia agado kaj similan kontraŭon de la individuismo de submetitaj konsciencoj. Morto pro politikaj kialojSubite, la 12an de decembro de 1969, 17 homoj mortis kaj 88 vundiĝis pro bomba atenco en Placo Fontano de Milano. Tiu evento estis turnopunkto en la politika historio de la lando. Nuntempe oni scias, ke tiun masakron kaŭzis ekstremdekstruloj kunlabore kun la italaj kaj usonaj sekretaj servoj. Tamen, oni akuzis Giuseppe Pinelli kiel respondeculon, ĉar li ŝajne enŝoviĝis en la oficiala rakonto pri anarkiisma perforto. Laŭ la tiama urba policestro la malriĉa fervojisto sinmortigis en policejo pro sia kulposento. Iom da tempo poste 757 intelektuloj – interalie Tullio de Mauro kaj Umberto Eco – subskribis apertan leteron kontraŭ tiu oficiala versio. Senmortigita en popola kulturoLa forpason de Pino Pinelli senmortigis alia subskribinto, la Nobel-premiito Dario Fo, per la teatraĵo Morte accidentale di un anarchico (Akcidenta morto de anarkiisto), kaj tiu epizodo troveblas hodiaŭ en amaso da kantoj, filmoj, beletraĵoj kaj aliaj popolaj kulturaĵoj, ankaŭ en Esperanto (ekz. de Gianfranco Molle). Ĉu memoros ankaŭ ni, ke temis pri (mal)akcidenta morto de esperantisto, kiu kohere vivis kaj por pli justa mondo pace batalis? Xavi ALCALDE
|