MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Historio

ANTAŬ 40 JAROJ

Dek monatojn aĝa bebo gajnis juran batalon

Ke infanoj de needziniĝintaj patrinoj en Belgio nun havas la samajn rajtojn kiel tiuj en „normala” familio, tion ili ŝuldas ĉefe al Paula Marckx [marks] el Berchem, antaŭurbo de Antverpeno. En 1979 la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj en Strasburgo konsentis kun ŝi en kverelo kun la belga ŝtato. Aŭ pli ĝuste, ne kun ŝi, sed kun ŝia dek monatojn aĝa filino.

En Belgio kaj en multaj aliaj landoj infanoj naskitaj de needziniĝintaj patrinoj havis malmultajn rajtojn. Ili ekzemple ne povis heredi de siaj gepatroj. Frazo el la belga leĝo iĝis fama, ne nur inter studentoj pri juro: Bâtard ne succède point, „Bastardo nenion heredas”. La sola eblo por la patrinoj estis adopti sian infanon. Tion eksciis en 1973 la juna Paula Marckx, kiam ŝi donis la vivon al sia filino Alexandra. Jure ŝi ne havis patrinan rilaton kun sia filino, kaj kiam ŝi forpasos, la filino heredos nenion. Tion Paula opiniis tre maljusta, kaj ŝi sendis leteron al la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj en Strasburgo. La Kortumo sufiĉe rapide reagis, sed flegme diris: „Nur persono, al kiu estas kaŭzita maljusto, rajtas apelacii.”

Paula tamen per tiu respondo ne sentis sin venkita, kaj ŝi skribis novan leteron, nome de sia filino. La letero komenciĝis jene: „Mi estas Alexandra Marckx. Mi estas dek monatojn aĝa bebo kaj mi faras plendon kontraŭ Belgio”, kaj ĝi finiĝis per „Mi esperas, ke bebo kiel mi sen rajtoj povas kalkuli je homoj kun sperto kiel vi.” Kvin jarojn poste, la 13an de junio 1979, la Eŭropa Kortumo konsentis kaj la belga ŝtato devis fini la diskriminacion kontraŭ fraŭlaj patrinoj kaj iliaj infanoj.

Mejloŝtono

Laŭ la antverpena profesoro pri familia juro Frederik Swennen la „juĝo Marckx” estas vera mejloŝtono. „Ĝi kaŭzis senprecedencan revolucion en la familia juro”, li diras. „Pro la juĝo la belga ŝtato devis fini la diskriminacion inter ‚laŭleĝaj’ kaj ‚eksterleĝaj’ infanoj. De tiam ekstergeedzecaj infanoj ricevis plenan statuson kaj egalajn heredajn rajtojn.”

Laŭ Swennen la juĝo kaŭzis ankaŭ, ke la registaro prenis novan sintenon en familiaj aferoj. La juĝo Marckx diras, ke la „rajto je respekto al la privata kaj familia vivo” (artikolo 8 de la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj) implicas favoran devon, ne nur rajton, kio signifas, ke la ŝtato devas aktive protekti tiun rajton. Antaŭ la juĝo la artikolo estis komprenata tiel, kvazaŭ la registaro ne enmiksiĝu en la privatan kaj familian vivon.

Marckx kontraŭ Belgio

40 jarojn poste la „juĝo Marckx”, ankaŭ nomata „juĝo Marckx kontraŭ Belgio”, havis alian neatenditan sekvon. Delphine Boël, brusela artistino, estas ekstergeedzeca filino de la (emerita) reĝo Alberto la 2a. Alberto tion ĉiam neis, ĝis juĝisto opiniis, ke ekzistas sufiĉe da suspektoj, kaj ke la reĝo devas disponigi sian DNA al la kortumo. Tio pruvis, ke efektive Delphine Boël estas ekstergeedzeca filino de reĝo Alberto kaj ke validas ankaŭ por ŝi la „juĝo Marckx”, kaj ke ŝi do estos unu el la heredantoj, kiam la reĝo mortos. Do ne nur Marckx „kontraŭ Belgio”, sed eĉ kontraŭ ĝia reĝo.

pape
Paŭl PEERAERTS
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 05, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07