Moderna vivoINTERVJUOMuziko helpas mondvojaĝiLa mondvojaĝanto kaj pacambasadoro José Eladio Santacara [ĥosé eladjo santakara] jam 17 jarojn vojaĝas tra la mondo per sia kamioneto, kiun li karese nomas „movebla hejmo”. José mem faras ĉion, eĉ riparon de sia veturilo, kiu same spertas problemojn dum tiom longaj kaj malfacilaj vojaĝoj, pene irante tra montaj areoj, dezertoj, stepoj, marĉoj ... En tio ĉi helpas lia sperto kiel teknologia instruisto – jam emerita – kaj inĝeniero. Li jam vizitis pli ol 150 landojn en ĉiuj kontinentoj: „Mi ne kalkulas la kvanton da vizititaj lokoj, ĉar mi ne strebas rompi ajnajn rekordojn”. Dum jaroj da vojaĝoj, li sukcesis kolekti ampleksegan muzikan kaj fotografian arkivon. En 2018 la vojaĝanto publikigis libron pri siaj vagadoj, kun la titolo Efectivamente, la tierra es redonda (Efektive, la tero estas ronda), en kiu li memorigas ankaŭ sian viziton al Uzbekio. José estas pasia muzikŝatanto. Li havas hejme ses muzikinstrumentojn: pianon, trombonon, akordionon, gitaron, eŭskan fluton kaj buŝharmonikon, kiujn li sporade ludas. En tiu ĉi vojaĝo, José kunportas la akordionon kaj de tempo al tempo improvizas etajn koncertojn de eŭskaj kaj hispanaj folkloraj melodioj kaj kanzonoj. Li kunportas ankaŭ faldeblan biciklon por mallongaj veturoj en la survoje vizitataj urboj kaj vilaĝoj. Ni petis s-ron Santacara respondi al demandoj pri la projekto. MONATO: La granda kaj memstara peraŭta mondvojaĝo estas ne nur ĝojo sed ankaŭ serioza elprovo. Kio inspiris vin ekiri tiom nefacilan itineron? SANTACARA: Kompreneble, tio ĉi estas ne nur ĝojo, kvankam estas homoj, kiuj ne pensas tiel. Dumvojaĝe ĉiam abundas diversaj aferoj kaj danĝeraj situacioj, kiujn oni devas iel regi. Mi ĉiam ĝuis renkontojn kun malsamaj kulturoj, lingvoj kaj vivmanieroj, tial iun tagon mi decidis ekkoni kaj sperti ĉion ĉi mem. Mi sciis, ke tio estos malfacila, sed la rekompenco, kiun finfine oni povas akiri, valoras la penadon. MONATO: Kion vi konsideras la ĉefa misio de via vojaĝo? Ĉu vi atingis tion, kion vi atendis? SANTACARA: La ĉefa misio estas provi kompreni la homaron tra diversaj kulturaj praktikoj, vidpunktoj kaj scioj pri si mem kaj pri aliaj. La mondo estas plurflanka kaj la vivmanieroj de la homoj multege varias depende de la historiaj tradicioj kaj pejzaĝoj, dezertoj, stepoj, tropikaj regionoj, montoj, arbaroj kaj valoj, malvarmaj kaj varmaj regionoj, apudmaraj areoj ... Ĉio influas la vivon de la socio kaj formas unikajn kondiĉojn por kultura kreado kaj determinas la interrilatojn, sentojn kaj strebojn de la homoj. Ĉiu kulturo estas forte ligita al la lokoj, kie homoj vivas kaj kreas. Kaj la ĉefa afero estas alproksimiĝi al tiuj ĉi kulturdiferencoj kun la plej granda respekto, ĉar ĉiuj homoj estas reprezentantoj de unu homa raso, de unu granda surtera familio, kaj sekve ili havas egalajn rajtojn por konservi sian unikan kulturan mondon. Tiurilate mi ne ŝatas „eŭropcentrismon”. Almenaŭ post tiuj ĉi vojaĝoj, mia respekto al la diversaj kulturoj pliboniĝis kaj plifortiĝis. Kaj mi pensas, ke tio estas bona sperto por la interkompreniĝo de kulturoj kaj popoloj. MONATO: Via irado ĉirkaŭ la mondo okazas sub la slogano „Kvin kontinentoj kun muziko”. Kiujn novajn flankojn kaj eblojn de la muzika kulturo vi malkovris por vi mem dum tiu ĉi vojaĝo? SANTACARA: Nu, muziko estas unu el la plej buntaj esprimoj de kulturo, tre sentiga kaj reeĥa arta praktiko. Mi tre ŝatas muzikon, kvankam mi ne estas profesiulo, sed mi ofte diras, ke dum tiuj ĉi vojaĝoj muziko funkcias por mi kiel iaspeca „brulaĵo” por mia animo kaj helpas min superi malfacilaĵojn kaj ĝui la senhaltan movadon kaj transirojn de unu al alia kultura kaj geografia pejzaĝo. Antaŭ ĉio, mi provas serĉi kaj trovi etnan muzikon, kiun mi povas aŭdi dum koncertoj, edziĝfestoj, funebraj ceremonioj (precipe en Afriko), festivaloj ... Do mi ĉiam strebas plenplene „senti” la muzikon, voĉojn, instrumentojn ... Estas ja tre interese ekvidi kaj aŭskulti diversajn manierojn de kantado, kiam nova muzikinstrumento estas inkludata en la ludon, dum alia en unu momento restas flanke, ĝis ambaŭ unuiĝas en la nova harmonio de mirindaj sonoj kaj melodioj. Tiumaniere formiĝas diversaj muzikaj stiloj en la kulturo. Nun mi estas en Uzbekio, tre fascina loko, fama pro sia historia heredaĵo, kie, kiel en fanda kaldrono, la origina tjurka muziko kombiniĝas kaj miksiĝas kun la belaj muzikaj tradicioj de la persa, barata kaj eĉ ĉina kulturoj. MONATO: Kiujn detalojn vi povas doni pri via nuna granda eŭrazia vojaĝo? SANTACARA: Tiu ĉi longa eŭrazia itinero, kiun mi nomis „La Vojaĝo al la koro de Azio”, komenciĝis en majo 2019 kaj finiĝos ĉi-jare. Kiel ĉiam, mi ekiris de mia naskiĝvilaĝo Carcastillo, en la historia eŭska regiono. De tie mia vojo trairis Francion, Germanion, Pollandon, Kaliningradon, Litovion, Latvion, denove Rusion, poste la tutan Siberion kaj poste Mongolion. Sekvis Kazaĥio, Kirgizio kaj Uzbekio. Poste mi iros tra Turkmenio, Irano, Azerbajĝano, Kartvelio, Turkio, Grekio, Italio, Francio, kaj fine, hejmen. La tuta longo de la itinero estas ĉirkaŭ 50 000 km. MONATO: Kiaj estas viaj impresoj pri la vizito al la ĝemelaj urboj Samarkando kaj Samaro? SANTACARA: Komence, la urbo Samaro ne estis sur mia vojmapo, sed kiam danke al vi mi eksciis, ke ĝi estas la urbo de viaj amikoj kaj partneroj, kaj ankaŭ la ĝemelurbo de Samarkando, mi faris grandan ĉirkaŭveturon, ĉirkaŭ 400 km, por nepre viziti tiun ĉi urbon, la ĉefurbon de meza Volgio. Samaro situas ĉe la pordego de Uralo kaj Siberio, kaj mi ĝojas, ke ĝuste tie mi partoprenis la unuan muzikan koncerton kun mirinda rusa muziko, en la Samara Ŝtata Kultur-Instituto. Mi gastis tri tagojn en la rusa domo, kaj unuafoje survoje mi okazigis etan koncerton. En Samaro mi multe interrilatiĝis kun ŝatantoj de popola muziko, dividis miajn impresojn pri la fascina beleco de volgiaj popolkantoj, kaj danke al miaj novaj samaraj amikoj mi konatiĝis kun la kuirtradicioj de tiu ĉi regiono. Do, ĝi estis vere tre utila kaj agrabla sperto por mi. Koncerne Samarkandon, mi estas ĉi tie jam la duan fojon. Dum mia unua vojaĝo ĉirkaŭ la mondo, mi vizitis ĝin jam en 2003. Kaj tio estis mirinda! Mi diru, ke la plezuro de tiu vojaĝo ankoraŭ daŭras. Krom denove renkonti miajn amikojn kaj pasigi tempon kun ili, mi plonĝis en la fabelan Samarkandon, la perlon de Oriento, la urbon de legendoj. Ĝi vere estas la eterna urbo de la Granda Silka Vojo, de la imperio de Timuro kaj Timuridoj kun mondfamaj monumentoj kaj kulturaj tradicioj. Tiu ĉi daŭre vigla komerca urbo vivas ne nur en la pasinteco, sed ankaŭ sukcese konstruas planojn por la estonteco. En Eŭropo, la nomo de Samarkando estas perceptata kiel io speciala, mita, kiu kuraĝigas homojn al revado. MONATO: Vi opinias, ke la plej signifaj monumentoj estas la homoj. Kial? SANTACARA: Ĉiujn belegajn monumentojn kreis homoj. Tiuj ĉi monumentoj transdonas al ni iujn specialajn sentojn, sed per si mem, sen la homoj, kiuj ilin kreis, ili estas sensentaj. Tio estas la prerogativo de homo, kaj sekve ĝuste la homo estas la ĉefa kaj la plej grava valoro de kulturo, ties vera vivodona monumento. Danke al la homo, la objektoj de kultura heredaĵo kapablas movi niajn sentojn, kortuŝi, inspiri kaj kuraĝigi nin al nova kreado kun senco, kun taŭga aranĝo ... Tiumaniere kreiĝas ĉiuj artaĵoj, dancoj, muziko, skulptaĵoj, pentraĵoj, kaj estiĝas estetikaj spertoj en nia animo, naskiĝas bonaj pensoj kaj realiĝas noblaj voloj. Jen pro kio la plej grava afero, laŭ mi, estas la homo. Ĝuste la homoj estas la veraj kulturaj monumentoj, kiujn mi renkontas survoje, kaj kun kiuj mi ĉiam strebas interkonatiĝi. MONATO: Ĉu vi intencas verki libron pri via transkontinenta vojaĝo? SANTACARA: Pasintjare mi publikigis libron en la hispana lingvo, pri mia unua vojaĝo ĉirkaŭ la mondo, kun la titolo Efektive, la tero estas ronda. Nun mi finverkas la libron pri mia vojaĝo al Afriko. Poste mi ŝatus verki libron pri mia dua vojaĝo tra la mondo, kiu inkluzivis Ĉinion, kie mi vagadis 11 monatojn kun dorsosako. Mi volas verki libron ankaŭ pri mia nuna vojaĝo. Mi klopodos trovi tempon por tion fari. Kronologio de vojaĝoj de José Santacara
José Eladio Santacara naskiĝis en 1948 en Carcastillo, provinco de Navaro, en la nordo de Hispanio. Li laboris kiel inĝeniero pri telekomunikado kaj instruisto pri teknologio. Dum siaj vojaĝoj li kolektas muzikajn tradiciojn de popoloj el diversaj landoj kaj kontinentoj kaj antaŭenigas la programon de la Monda Jardeko de UN por Alproksimiĝo de Kulturoj (2013-2022). Li kredas, ke la kultur-estetika sperto kaj naciaj valoroj devas servi al la tuta homaro, kaj ke movado kaj dialogo estas la plej bonaj manieroj ekposedi ilin. Dum siaj vojaĝoj José Santacara donas al homoj el diversaj landoj instruajn lecionojn pri naciaj kulturoj. Ĉiufoje, per siaj individuaj vojaĝoj li pruvas, ke la tero de scioj estas ronda, kaj ke ni ĉiuj – la infanoj de la tero – devas transdoni unu al la alia la plej bonan, kio fortigas niajn vivojn kaj proksimigas popolojn.Anatolij IONESOV
korespondanto de MONATO en Samarkando, Uzbekio
|