PolitikoSLOVAKIONeantaŭvidebla sed poreŭropa ĉefministroLa 29an de februaro 2020 en Slovakio okazis tutlandaj parlamentaj elektoj. Ĉirkaŭ 25 politikaj partioj esperis akiri favoron de la publiko. Surbaze de la voĉoj eniris la novan slovakan parlamenton ses politikaj partioj. Kvinono de la parlamentanoj estas virinoj. En la elektoj partoprenis 65,8 % de la voĉdonrajtantoj; en la antaŭaj elektoj, en 2016, la partopreno estis 59,8 %. SurprizoEn la elektoj neatendite venkis kun granda avantaĝo la politika partio Simplaj Homoj kaj Sendependaj Personoj (Obyčajní ľudia a nezávislé osobností, OĽANO) estrata de Igor Matovič [mátoviĉ]. Lin favoris tiuj, kiuj ne kredis la promesojn de la nuntempaj registaraj politikaj partioj. La partio rikoltis 25,02 % kaj akiris en la 150-membra parlamento 53 mandatojn. Post publikiĝo de la elektaj rezultoj Matovič energie rifuzis krei novan koalician registaron kun la ĝis nun reganta maldekstra politika partio Direkto – socialdemokratio (Smer – sociálna demokracia). Ĉi tiu politika partio okupis la duan lokon kun 18,29 % de la voĉoj kaj 38 mandatoj. La trian lokon okupis la politika partio Ni estas Familio (Sme rodina), kiu akiris 8,24 % kaj 17 mandatojn. Fine superis la sojlon de la slovaka parlamento ankaŭ la ekstrema Popola Partio Nia Slovakio (Ľudová strana Naše Slovensko), kiu akiris 7,97 % de la voĉoj (17 mandatoj), kaj la liberala partio Libereco kaj Solidareco (Sloboda a solidarita, SAS) kun 6,22 % de la voĉoj (13 mandatoj). La plej malgranda partio en la parlamento nun estas la nova politika partio de la iama prezidento Andrej Kiska Por Homoj (Za – ľudí), kun 5,77 % kaj 12 mandatoj. Malnovaj vizaĝojLaŭ politikaj analizistoj, la falon de la reganta politika partio Direkto – socialdemokratio, fondita en 1999, kaŭzis ĉefe korupteco de ĝiaj partiaj elitoj, „klientismo”, diversaj politikaj kialoj kaj ankaŭ parta konsento kun ekstremismaj opinioj. Krom tio, la partio proponis al la balotantoj nur malnovajn partiajn vizaĝojn kaj malnovajn elektajn sloganojn. La malvenko de la reganta partio havas amaretan guston precipe por ĝia prezidanto kaj eksĉefministro Robert Fico. Historia malsukcesoLa kvinelcentan minimumon por eniri la parlamenton ne atingis du regantaj partioj. Slovaka Nacia Partio (Slovenská národná strana, SNS) rikoltis nur 3,16 % de la voĉoj. La politika partio Ponto (Most-Híd), kiu defendas precipe la interesojn de la hungara minoritato en Slovakio, akiris nur 2,05 %. Do, la hungara kaj aliaj minoritatoj en Slovakio ne havos rektan reprezentiĝon en la parlamento, la unuan fojon ekde 1990. La malsukceso en la elektoj igis plurajn prezidantojn de politikaj partioj rezigni siajn oficojn. NeantaŭvideblaIgor Matovič estas 46-jarulo. Li studis en la fakultato pri administrado de la universitato Comenius en Bratislavo. Ekde 1997 Matovič laboris kiel memstara komercisto kaj en 2002 fondis la eldonejon regionPRESS, kiu eldonas 36 regionajn semajnajn gazetojn tra la tuta Slovakio. Ekde 2010 li estas membro de la slovaka parlamento. En 2012 li fondis la politikan partion Ordinaraj Homoj kaj Sendependaj Personoj. Liaj grandaj avantaĝoj estas bonegaj scioj pri enlanda politiko, polurita retoriko kaj preteco reagi en ĉiuj diskutoj. Inter liaj malavantaĝoj nomeblas sensperteco pri eksterlanda politiko kaj okaza nekonvena kaj nekonforma konduto. La novan registaron de Slovakio, kiun gvidos Igor Matovič, atendas multe da laboro: interalie, ordigo de la publikaj financoj, plibonigo de la infrastrukturo (precipe aŭtoŝoseoj), batalado kontraŭ koruptado ktp. La unua eksterlanda vizito de Matovič estos al Ĉeĥio. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
|