EseojPANDEMIOKronvirusa distopioImagu, ke la kronvirusa malsano COVID-19 daŭre disvastiĝos en Eŭropo senbride, dum sur la afrika kontinento, pro la klimataj kondiĉoj, ĝi havos neniun efikon. Teruritaj, eŭropaj familioj fuĝus histerie de la malsano survoje al Afriko. Ili klopodus transiri la maron de la hispana marbordo aŭ enirus amase en malfortikajn ŝipetojn el la grekaj insuloj kaj la turka marbordo. Persekutataj de nova mortiga plago, ili provus atingi sekurecon, urĝate de nekonata vivbezono. Tamen, atinginte la afrikan marbordon, ili renkontus la samajn barilojn, la samajn perfortajn kontrolojn kaj nesturmeblajn landlimojn, kiujn la eŭropanoj starigis, kaj renversiĝus ilia haltiga potenco. Aldone, la nord-afrikaj polic- kaj milit-fortoj ordonus pafi la okcidentanojn senkompate. Ili krius al ili: iru hejmen, lasu nin solaj, ni ne volas vian malsanon, vian mizeron, viajn bezonojn. Gvidate de prirabismaj mafioj, iuj eŭropanoj fine sukcesus atingi afrikajn cellokojn. Nun ja estos iom da empatio kaj solidareco, ili pensas. Kontraŭe, kun ekstrema krueleco, oni enŝlosus ilin en negastamaj kvarantenoj, kie ili estus senigitaj de siaj havaĵoj, siaj sentoj, sia digno. MaljustecoTiun rakonteton verkis la hispana filmreĝisoro David Trueba en la gazeto El País la pasintan 10an de marto 2020. Li celis konsciigi pri la avara kaj sensenca eŭropa politiko rilate al rifuĝintoj. La teksto disvastiĝis kiel viruso per sociaj retejoj, kaj oni republikigis ĝin multloke. Temas pri distopio 1, kiu kompreneble ne okazos. Fakte plej verŝajne estos la plej malriĉaj kaj vundeblaj landoj, kiuj plej suferos en la nuna krizo. Kiel kutime. Kiel ĉiam. Ĉar ne eblas, ke iam aperos plago, kiu efikas nur al riĉaj landoj, ĉu ne? Aŭ ĉu eble jes? Tiu distopia rakonto havas, miaopinie, grandan elvokan povon. Per malmultaj vortoj ĝi montras la maljustecon de la situacio, kiun miloj da homoj alfrontas simple pro tio, ke ili naskiĝis en aparta lando. Eble pro tio ĝi fariĝis tiom sukcesa. Aliflanke, pro la necerteco pri la evoluo de la pandemio, niaj socioj jam panikas. Verdire, neniu scias, kio okazos estontece. Iam (espereble baldaŭ) troviĝos vakcino, kaj tiam oni reprenos pli-malpli normalan vivon. Sed pli longatempe neniu scias, kiel tiu ĉi viruso ŝanĝos la mondon. Eblas, ke la registaroj de ĉiuj landoj fine komprenos, ke ni ĉiuj estas tiom interkonektitaj, ke ni ne plu povas ignori la problemojn okazantajn en aliaj landoj, ĉu epidemion, klimatŝanĝiĝon, militon aŭ ion ajn alian. Temas pri internaciaj aferoj, kiuj nepre bezonos internaciajn kundecidojn. Sed ankaŭ eblas, ke homoj kaj registaroj fariĝos eĉ pli obsedataj pri la danĝeroj, kiujn iliaopinie alilandanoj kunportas. Sekve, oni pensos ĉiam pli naciskale kaj fermos ĉiam pli la naciajn landlimojn, kvazaŭ tio estus ia mirakla solvo por ĉiu ajn minaco. Junecaj pensojStudentino mia argumentis lastatempe, ke tiu ĉi pandemio povus esti ŝanco por ĉion rekomenci: fizike, medie, ekonomie. Kiel ekzemplon, ŝi menciis la fakton, ke delfenoj aperis denove en la veneciaj kanaloj. Ne hazarde temas pri juna homo, ĉar ankaŭ pri tiu ĉi temo la generacia divido influas nian pensmanieron. Indas do, ke ni revenu al la idealismaj pensoj de nia juneco – ni daŭre bezonas ilin. Dependas de ni mem, ĉu tiu ĉi krizo utilos al la povuloj por apliki la ŝok-doktrinon de Naomi Klein (tio estas, ili profitos de la tutmonda paniko por efektivigi pliajn novliberalismajn soci-ekonomiajn reformojn, kiuj plie limigos niajn liberojn kaj interhelpajn komunumojn), aŭ ĉu ni sukcesos ekkrei pli solidarajn kaj kunlaboremajn rilatojn inter la homoj kaj inter la landoj. En tiu dua okazo, se temas pri solidareco kaj kunlaboremo, eble nia kara lingvo kaj ties valoroj ankoraŭ havas ion por diri. Xavi ALCALDE
korespondanto de MONATO en Barcelono
1. Distopio: malbona, malfeliĉa utopio.
|