SciencoSANOLimigi infektadon per renovigeblaj energifontojMichael Barnard, direktoro de TFIE (konsulta firmao pri teknikaj kaj merkataj strategioj), komparis la riskojn de virusa disvastiĝo pro la uzo de „fosilia” energio kun tiuj pro la uzo de „renovigebla” energio. Homaj interagojProdukti benzinon el kruda petrolo necesigas multe pli da homaj interagoj ol la provizado de elektro pere de ventoparkoj aŭ sunpaneloj. Por ĉerpi petrolon el petrolputo, multaj homoj bezonas manipuli malsamajn ekipaĵojn, tiel multobligante la perilojn de kontaĝo. La provizoĉeno implicas la uzadon de kamionoj, duktoj kaj petrolrezervejoj, ŝipoj, havenoj, konektaj infrastrukturoj, rafinejoj, stokado, transporto ktp. Nur ĉe la fino benzino alvenas al la benzinujoj de aŭtoj. Mallonge, ĉerpi petrolon por produkti energion kuntrenas plurajn ŝancojn (kaj riskojn) pri disvastiĝo de infektaj malsanoj. Negranda dungitaroLa situacio estas tre malsama rilate al ventaj kaj sunaj parkoj, kiuj ne bezonas grandan dungitaron, sed nur ĉiujaran bontenadon kaj, laŭnecese, eksterordinaran prizorgadon. La monitorado okazas ĉi-okaze malproksime, kaj la riskoj pri infektado estas treege limigitaj. Krome, elektro generata el renovigeblaj fontoj estas translokata tra la retoj, kaj neniu homa mano povas tuŝi ĝin. Elektraj veturiloj ankaŭ estas provizitaj per konektilo, kiu ebligas ŝargi la maŝinon sekure kaj facile. Drasta redukto de riskojSume, renovigeblaj energioj kaj ĝenerale novecaj formoj de elektrigado ŝajne povas draste redukti, laŭ Barnard, la riskojn pri disvastigo de infektaj malsanoj. Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio
|