SciencoAKTUALEBlua energio ĉiam pli ekspluateblasInertial Sea Wave Energy Converter (ISWEC - Inercia Konvertilo de Maronda Energio) estas la nomo de sistemo disvolvita de la itala petrolkompanio ENI kune kun Wave for Energy (Ondo por Energio), entrepreno de la Politekniko de Torino, en Italio). Tiu ĉi sistemo konsistas el hermetike fermita flosanta ŝelo, kiu enhavas paron da giroskopaj aparatoj konektitaj al du apartaj generatoroj. Jen kiel ĝi funkcios. La ondoj kaŭzas tangadon de la unuo, ankrita al la marbordo sed libera svinge moviĝi. La tangado estas tiel transformata al elektro. La prototipo sukcesis produkti 105 % de sia nominala potenco, egala al 50 kW, sed oni nun laboras pri industria modelo, kiu atingu 100-kilovatan pinton. Ĝia lanĉo verŝajne okazos en 2020. Renoviga energifontoĈi tia maŝino povos liveri energion al mezgrandaj instalaĵoj, kun granda paŝo antaŭen por ilia daŭripovo. Hulo, tio estas la moviĝo de maraj ondoj, estas konsiderata la plej granda neuzata renoviĝanta energifonto sur la planedo. Oni fakte kalkulis, ke, se eblus bone ekspluati tiun energion, produktiĝus 80 000 miliardoj da kWh: kvinoblo de la jara elektrobezono de la tuta mondo. Marbordaj komunumojLa tiel nomata ISWEC-sistemo transformas la energion de maraj ondoj en elektron, utiligeblan de eksterbordaj instalaĵoj aŭ por tute provizi marbordajn komunumojn. Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio
|