MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

KOVIM-19

Itala sciencisto pri la pandemio (1)

MONATO intervjuis Sergio Rosati [serĝo rozati], 59-jaraĝan profesoron en la fako pri veterinaraj sciencoj de la universitato de Torino, pri la pandemio, kiu trafis post Ĉinio ĉefe lian landon, kaŭzante la morton de multaj civitanoj.

Rosati nun disvolvas sangoteston, kiun oni konsideras tre utila por ebligi al la lando eliri iom post iom el la nuna krizo (la plej granda post la dua mondmilito) danke al la imuneco konscie aŭ senkonscie jam akirita de parto de la loĝantaro. Al la esploroj de lia teamo la nacia gazetaro freŝdate dediĉis abundajn raportojn; kaj la fakulo afable akceptis respondi kelkajn demandojn por klarigi iujn aspektojn de la pandemio al la publiko.

MONATO: Profesoro Rosati, kial oni komence tiom subtaksis en Italio la danĝerecon de la nova kronviruso? Kial oni, inkluzive kuracistojn, unue similigis ĝin al io eĉ pli milda kaj sendanĝera ol sezona gripo aŭ al malvarmumo, kvankam estis jam konate, ke ĝi apartenas al la sama familio kiel sarso?

Rosati: Nu, la komenca „subtaksa eraro” estas atribuenda ne al la aŭtoritatuloj pri sano, sed al la ĝenerala konduto de homoj koncerne la aplikon de novaj dispozicioj. Kiam oni kvarantenigis en Ĉinio urbon loĝatan de milionoj da homoj, kiel Wuhan, ni ĉiuj tuj demandis nin, kian „defion pri forto” oni sukcesus trudi en lando kun malsama pensmaniero, kiel Italio. Ni tuj poste ekkonsciis, ke, kvankam taŭgaj reguloj frue enkondukiĝis (kion ne eblas nei), la subtaksado de la danĝero ja fare de la civitanoj estis la fatala eraro. Se pri io vere kulpas la aŭtoritatuloj, temas pri ilia obseda serĉado de la unua infektito (itale paziente zero, paciento nulo), en la komenca fazo. Kiam oni serĉis tiun unuan infektiton, opiniante, ke eblus trovi kaj rekonstrui la precizan originon de tiu supozeble unuopa kontaĝo, oni ne komprenis, ke verŝajne ja okazis multoblaj samtempaj enigoj de la viruso, fare de homoj venintaj rekte de Ĉinio aŭ malrekte de Ĉinio tra aliaj eŭropaj landoj.

Italio probable estis malbonŝanca, ĉar tiuj multoblaj enigoj de la viruso okazis ĉe ni pli frue ol en aliaj landoj. Tamen mia impreso estas, ke ekzistas nur 1-2 semajnoj da malfruo alilande (Hispanio, Francio ...) kompare kun Italio. Do la subtaksado de la viruso fare de kelkaj landoj, precipe de la nord-eŭropaj, kie la viruso alvenis kaj ekinfektis iom pli malfrue, estas ankoraŭ malfacile interpretebla. Ne simplas diri hodiaŭ, ĉu Svedio estas pli aŭ malpli en danĝero ol Italio. Oni tiros konkludojn ĉe la fino.

Kompreneble, ĉi-momente, pli grandan problemon klare spertas la landoj tipe mediteraneaj, ekzemple Italio, Hispanio, Francio (mi elektas ĉi tiun sinsekvon), ĉar temas pri landoj kun pli intensa socia vivo. Mi nun parolas pli kiel „homo de la strato” ol kiel fakulo, ĉar mi esprimas simplan senton mian. Cetere mi okupas min ĉefe pri epidemiaj malsanoj de bestoj, do oni rajtus kredi, ke mi ne estas la plej taŭga persono por paroli pri homaj epidemioj, kvankam ne malofte oni invitas nin fari komparojn kaj paraleligojn kun tio, kio okazas inter la bestoj.

Tamen evidentas, ke eĉ en niaj etaj vilaĝoj, en niaj etaj urboj, kiuj multe similas la urbetojn hispanajn kaj francajn, daŭre estas ia komunumo, kiu ofte havas tre intensan socian vivon. Do la ebloj pri kontaĝo, en ĉi tiaj kuntekstoj, estas certe pli grandaj. En norda Eŭropo oni tendence estas pli individuisma, iom malpli ema renkontiĝi en sociaj grupoj, kaj tio povus iasence limigi la disvastiĝon de tiu ĉi epidemio.

Sendube tamen la tre lozaj dispozicioj, kiuj cetere tiel malfrue trudiĝis en tiuj pli nordaj landoj, mirigas iomete. Tiuj, kiuj komence ne tre zorgis pri la afero (ekzemple Britio), ja baldaŭ ŝaltis la retrorapidumon. Fakte Britio, mi kredas, iom pagos la unuafazan subtaksadon de la danĝero. Gravas kompreni, ke, ju pli frue oni adoptis regulojn por socia distancigo, des malplia estas la kontaĝo.

MONATO: Ĉu do komence ne subtaksis la danĝeron ankaŭ fakuloj?

Rosati: Ne ĉiuj kolegoj miaj subtaksis la danĝeron asertante, ke tio estas malpli danĝera ol ordinara gripo aŭ malvarmumo. En tiaj okazoj, tamen, kiam oni observas la komencon de epidemia kurbo, la reago de la diversaj virusologoj dependas de ilia persona sento. Bedaŭrinde ĉiuj epidemioj komenciĝas sammaniere kaj ne eblas antaŭvidi ilian evoluon: ja tio estas la dramo, ĉar ekzistas epidemioj, kiuj komenciĝas same kiel Kovim-19 (angle Covid-19), sed kiuj same rapide, kiel ili aperis, poste malaperas sen kaŭzi multajn viktimojn.

Mi persone elektis ne eniri en la „teatreton”, kie ĉiu havis ion por diri. Efektive tamen, dum estis multaj fakuloj, kiuj atentigis pri la pluraj signoj, ke tio povus esti viruso danĝera, iuj efektive havis sintenon pli (aŭ tro) mildan prie.

MONATO: Kio klarigas la tiel altan nombron de malsanuloj kaj mortintoj en Italio? Ĉu okazis eraroj ene de la sana sistemo?

Rosati: Rilate Italion, mi ne akuzas la lokan sansistemon. Mortas 800 personoj ĉiutage ĉi-momente, kaj spite al tio ni eĉ parte kontentas, ĉar la epidemia kurbo ŝajnas esti jam atinginta la maksimuman pinton. La nombroj povus esti ege pli altaj. Certe, antaŭ unu aŭ du monatoj ŝajnis nekoncepteble kaj absurde pensi, ke ĉiutage ni nombros tiom da mortintoj. Estas amasa ĉiutaga mortado de homoj (precipe maljunaj), se konsideri, ke pro la granda tertremo en Amatrice de 2016 ŝokis la unufoja morto de 300 homoj. La sinteno ŝanĝiĝis tamen treege ene de kelkaj semajnoj. Fakte nun 700 mortintoj tage iel ŝajnas al ni „kuraĝiga” nombro, kiu igas nin esperi. Bedaŭrinde necesis tio, por ke la homoj komprenu, ke estas pli bone resti hejme, klopodante laŭeble malpliigi kontaktojn kun aliuloj. Jen fakte la ununura vojo trairebla ĉi-momente.

MONATO: Kiu simileco estas inter la nova kronviruso kaj sarso de 2003? Kial tiam ne malsaniĝis kaj mortis tiom da homoj?

Rosati: Se ni pensas pri sarso de 2003, tiu epidemio estis limigita pli sukcese, ĉar ĝi paradokse estis pli grava infekto, pro sia pli alta mort-indico kaj pro tio, ke la infektitoj montris kaj mem konstatis preskaŭ senescepte siajn simptomojn. Tiam estis apenaŭ 7000 kontaĝoj kaj 700 mortintoj entute, en la tuta mondo, kvankam ĝia mortigeco estis 10 %.

Male, nun okazas 70-80 elcentoj de la kontaĝoj sen simptomoj aŭ kun etaj simptomoj: tio estas la granda armilo de ĉi tiu nova kronviruso. Nur tiel viruso povas disvastiĝi rapide. Se la viruso estus pli mortiga, ni kurioze sukcesus alfronti ĝin pli bone. Do la fakto mem, ke pluraj homoj asertis, ke tiu ĉi viruso estas ia banala malvarmumo, fakte devus esti alarmsonorilo. Ja tiu ŝajna mildeco igas virusojn pli insidemaj kaj danĝeraj. Virusoj ne interesiĝas pri la mortigo de sia gastiganto. Ili devas vivi kiel parazitoj. Se mortas la gastiganto, mortas ankaŭ la viruso. Do la viruso ja preferas malpliigi sian videblan danĝerecon por garantii al si pli efikan kaj amasan disvastiĝon, kompare kun virusoj ege pli agresemaj kaj tial videblaj kaj iel haltigeblaj.

MONATO: Ĉu vere la plimulto de la homoj spertas mildajn simptomojn, preskaŭ tute ne konsciante pri la malsano?

Rosati: Jes ja. Kaj tio, ke la viruso kaŭzas al 80 elcentoj de la homoj mildan infekton, fakte igas la viruson kapabla vaste disvastiĝi. Foje oni povas eĉ tute ne konscii la infekton, kiun oni spertas. Povas observiĝi kelkaj etaj simptomoj, kiujn ni nature rilatigas al aliaj sezonaj malbonfartoj, kie ofte kaŝas sin en nia organismo iom da febro kaj tuso, kiujn ni apenaŭ observas. Mi mem lastatempe sentis min iom laca, iom stranga kelkajn vesperojn. Se ne estas gravaj simptomoj, ni emas ilin pretervidi iamaniere.

Ĉi-matene aliflanke mi parolis kun flegistinoj de malsanulejo en Milano, kiuj diris al mi: „Meze de januaro, ni havis en la malsanulejo evidentan kreskon de pacientoj trafitaj de febroj kun spiraj komplikaĵoj. Ili eble infektis preskaŭ ĉiun el ni, sen ke ni tion komprenis.” Poste ekis la amasa kontaĝo (kaj konsideru, ke ili laboras en la sukurejo de tiu hospitalo, do ili estas la tiel nomata dungitaro kun pleja danĝero). Tial tiuj flegistinoj nun volas sendi al ni sian sangon, por ke ni plenumu la teston, kiun ni nun disvolvas, por esti certaj, ĉu ili estis jam infektitaj aŭ ne.

Do verŝajne kelkaj personoj, precipe laborantaj en la fako medicino, estis infektitaj de ĉi tiu viruso jam meze de januaro (do iom antaŭ la supozataj enigoj de la viruso en Italion), kaj la celo estas kompreni nun, ĉu tiuj personoj estas pro tio jam, senscie, protektataj. Nur en plej gravaj okazoj oni cetere spertas problemojn en la pulmoj kaj altan febron: ne ĉiuj postulas enhospitaliĝon, kelkaj neniom konscias pri sia malsano, mi ripetas. Estas konfirmite, ke junuloj, kaj precipe infanoj, estas malpli sentemaj al tiu ĉi viruso. Sendube, aparta sangotesto ebligonta la esploradon de specifaj antikorpoj, kiam ĝi haveblos, tion montros malambigue.

MONATO: Kio do pri la sangotesto de vi proponata, kaj pri kiu la itala gazetaro abunde raportis en marto?

Rosati: Nia testo ne tre malsamas al aliaj sangotestoj. Do temas pri nenio vere noveca. Tamen ni skribis al kelkaj hospitaloj antaŭ pli ol 1,5 monatoj, ke sango-analizo estos tre grava en iu preciza fazo de ĉi tiu epidemio. Ni petis ilian kunlaboron, unue por ekhavi la viruson (ĉar tio estas la startpunkto por pretigi diagnozan teston). Verdire tamen oni tute ignoris nin kaj nian peton. Nun male, oni komprenas, ke la homoj ja devas iam rekomenci vivi, do nepras trovi ilojn por tion ebligi. Verŝajne post kelkaj semajnoj, post Pasko, la homoj komencos protesti, ĉar oni kompreneble jam estos laca pro la longa restado hejme kaj la neagado, kio ofte kuntrenas eĉ nepagadon.

La ŝtato klopodas disponigi kelkan monon por disvolvi tian sangoteston, ĉar la homoj bezonas denove ekvivi. Tiu ĉi sperto ja markis nin profunde, kaj temas pri io, kion en nia erao ni neniam imagus travivi persone. La pligraviga cirkonstanco estas, ke ĉi-momente Kovim-19 estas vera pandemio. Nun la mondo efektive haltis. La sekvojn de tio la ekonomikistoj taksados. Mi parolas nun kiel ekstera observanto, kompreneble. Tamen klaras, ke ekestos iam la neceso reveni al normaleco.

MONATO: Ĉu tiu reveno, ja necesa iutage, espereble baldaŭ, estos tamen sekura? Ĉu troa hasto ne povus konduki al denova ondo de kontaĝo, kiu povus ĉi-foje koncerni la sudon de Italio, areojn ĝis nun netuŝitajn, kun sekvoj eĉ pli ruinigaj? Ĉu ne estus pli saĝe atendi pli longe kaj esti certaj pri la elimino de la infekto, ol devi refoje halti post kelkaj monatoj?

Rosati: La ideon, ke la infekto povas tute eliminiĝi ene de kelkaj monatoj, estas malfacile kredi. La somero certe helpos al ni, ĉar kun altaj temperaturoj la kontaĝo iom malpliiĝos. Ni atendas la someron precipe por povi sekurigi nian sanservon, kiu nun ŝajnas sperti iom post iom redukton de alvenoj al sukurejoj. Do jam estas nun iu signo pri pliboniĝo. Ni ekhavas ekzemple en Italio pli da resaniĝantoj ol da malsaniĝantoj, kaj ĉio ĉi estas esperiga. Tamen estas malverŝajne, ke la pandemio rapide malaperos. Ni devas konscii pri tio. Ĝi maltrankviligos kaj trafos nin ankoraŭ sufiĉe longe.

MONATO: Ĉu oni, se deklarota imuna laŭ via sangotesto, povas sekure eliri kaj reaktiviĝi?

Rosati: Jes, sed nepras priesplori bone la aferon, taksante ĉiun okazon aparte. Ni havas projekton kadre de nia universitato, en Torino, utilan por pliesplori detale la imunan respondon de ĉiu unuopa homo fronte al tiu ĉi infekto. Kiam ni havos donitaĵojn fidindajn por kompreni, kian gravecon doni al la esplorado pri antikorpoj, laŭeble uzante teston kvantan, por pruvi kiom da antikorpoj kontraŭ la nova kronviruso oni akiris, kaj al kiuj proteinoj de la kronviruso tiuj ĉi antikorpoj rilatas, tiam (mi ripetas: se ĉio enordos kaj nia hipotezo validos) ni rajtos pensi, ke homoj ekzemple kun oficiala atesto pri efektiva imuneco estas tiuj, kiuj ne nur ne remalsaniĝos, sed, havante imunsistemon, kiu jam superis la infekton, povos rekomenci labori sen grandaj riskoj. Tiu ĉi estas nia deziro, sed samtempe hipotezo, kiu devos nepre pruviĝi antaŭe.

Cetere tiam verŝajne ekzistos ne nur unu testo. Mi esperas, ke estos centoj da tiaj testoj por atesti kaj certigi ies imunecon. Ni volis per nia projekto simple doni al nia lando internan produkton, ĉar, samkiel ni spertas malfacilan provizadon de masketoj, estontece ni povus sperti similan malfacilon ricevi sangotestojn pri imuneco de eksterlando. Do nia alvoko estas: „Ni laboru kune, ni estu teamo, ni iĝu sendependaj de aliaj landoj, pro tio ke ni havas la energion kaj la kompetenton por tion fari”. Fakte ni kunlaboras kun instituto de la urbo Brescia (Istituto Zooprofilattico), ŝtata instituto, kiu priesploras bestajn malsanojn, por disvolvi la teston kune. Ni plenumas tiun projekton kunlabore kun la fako pri ĥemio. Ni provis krei „reton” por esti pretaj, kiam venos la tempo.

MONATO: Ĉu oni sukcesos, en lando granda kiel Italio, submeti rapide milionojn da personoj al tiu grava sangotesto?

Rosati: La esperoj tiurilate multas. Tamen, krom iu rapida testo enlande plenumata, necesos iu certigilo fare de la nacia sistemo. Estas multaj laboratorioj, kiuj povas efektivigi eĉ milojn da sangotestoj semajne. Tiuj situas en la tuta teritorio de la lando. Do la tipo de testo, kiun ni pripensas, antaŭvidas la eblan plenumon de 500, 600, eĉ 1000 testoj tage, ene de ĉiu laboratorio.

Cetere alia avantaĝo estas, ke la sangotesto ne nur havigos „foton” pri ies tiumomenta situacio. La ĉeesto de tiaj antikorpoj estas pruvo de onia akirita imuneco, kiu daŭros minimume iom da tempo. Ili estas antikorpoj tute malsamaj ol tiuj de aliaj malsanoj. Ili estas specifaj por tiu ĉi viruso.

MONATO: Ĉu en iuj areoj de la lando eblas, ke antikorpoj eĉ protektis la lokan loĝantaron kontraŭ Kovim-19? Pri tio oni multe parolis en ĉi tiuj tagoj.

Rosati: Ĉi-okaze ne eblas paroli pri antikorpoj. Verŝajne oni scivolas, ĉu genetiko povas ludi ian rolon. Nu, la pulmito nun observata estas, ni diras en la itala, immunomediata, do kaŭzata de ŝtormo da citokininoj produktataj de organismo kiel respondo al la kronviruso. La pleja damaĝo okazas ĉe kelkaj personoj ĝuste pro iu troa reago fare de ilia imunsistemo. Do la problemo aperas ne pro la viruso en si, sed pro onia reago al unu specifa citokinino (itale citochina proinfiammatoria) produktata tro abunde. Ja tio kaŭzas la pulman damaĝon.

Kiam oni parolas pri ies eventuala genetika inklino aŭ malinklino malsaniĝi, mi dubas tamen, ke temas pri tendenco tipa por aparta areo de la lando, ĉar nia etno estas jam tre miksita ĉiuloke. Pli probabla estas la ekzisto de pluraj etnoj en la tuta mondo kun pli aŭ malpli da rezistemo. Pri la vilaĝo Ferrera Erbognone en la provinco Pavia (inter la plej trafitaj), kie tamen neniu loĝanto ĝis nun malsaniĝis, la gazetaro ja multe raportis, sed temas pli verŝajne pri hazardo ol pri supozeble unikaj genetikaj trajtoj de la lokuloj.

pigr
Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” el Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 06, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07