Moderna vivoSPORTOMalbenitaj kaj prokrastitaj olimpiaj ludojLa 23an de marto la Internacia Olimpia Komitato (IOK) anoncis la prokraston – pro la pandemio kaŭzata de la kronviruso – de la someraj olimpiaj ludoj kaj paralimpiaj ludoj, kiuj komenciĝus la 24an de julio en Tokio. Unu semajnon poste IOK, la loka organiza komitato (LOK) kaj la gubernio de Tokio interkonsentis, ke la ludoj komenciĝos la 23an de julio 2021. En la 124-jara historio de la modernaj olimpiaj ludoj nuligo okazis kvin fojojn, sed oni neniam prokrastis la ludojn. Kvankam neniu scias, kiam finiĝos la pandemio kaj ne certas pri la sekvaj sociaj ĥaosoj en la mondo, almenaŭ nuntempe la nuligo estis tute neimagebla ĉe la koncernaj institucioj (IOK, LOK, japana kaj tokia registaroj), ĉar la ludoj de 2020 antaŭvideblis tre grandaj kaj plenaj de interesaĵoj. Informite pri la prokrasto, la japana vicĉefministro Aso Taro komentis, ke la malbenitaj olimpiaj ludoj okazas ĉiun 40an jaron: en 1940 la tokiaj ludoj estis nuligitaj pro la milito, kaj en 1980 multaj landoj – inkluzive de Japanio – bojkotis la moskvajn ludojn pro la sovetia invado en Afganio. Senproblema FukuŝimoFakte, en rilato kun la tokiaj olimpiaj ludoj de 2020 abundis problemoj kaj skandaloj. Jam en la komenco la kandidatiĝo kaj invito al la ludoj baziĝis sur tri mensogoj. Unue, en 2013, okaze de la invitparolado, la ĉefministro Abe Ŝinzo asertis, ke post la akcidento de la fukuŝima atomcentralo la situacio estas bone regata, kaj la diro surprizis la japanan popolon, kiu bone sciis pri la mala realo. Oni ankoraŭ scias nek kiom da fandiĝintaj brulaĵoj restas nek kian staton ili havas en la internoj de la tri rompiĝintaj reaktoroj. Cetere, ĉiun tagon Tokia Elektra Kompanio ĉerpas ĉirkaŭ 400 tunojn da radioaktiva akvo malvarmiginta la fandiĝintajn brulaĵojn. La pumpitan akvon oni purigas, forprenante preskaŭ ĉiujn radioaktivajn substancojn krom tritio, kaj ĝin konservas en cisternoj sur la tereno de la atomcentralo. Komence de aprilo estis 1,2 milionoj da tunoj da akvo konservataj en ĉirkaŭ 1000 cisternoj, kaj jam ne eblas plu multigi tiajn ujojn. Oni proponas, ke la akvo poluita per tritio estu diluita kaj forĵetita en maron aŭ aeron. (Mal)taŭga sezonoDue, LOK skribis en la dokumento prezentita al IOK, ke la proponita periodo inter la mezo de julio kaj la mezo de aŭgusto estas la plej ideala sezono havanta helan kaj varmetan veteron, por ke la atletoj ludu en la plej bonaj kondiĉoj. Tamen, ĉi tiu sezono ne estas la plej taŭga por sporti. Ĉiun jaron varmo kaj humido damaĝas multajn homojn, el kiuj mortas ne malmultaj. En aŭgusto 2019, 36 755 personoj estis ambulance portataj al malsanulejoj. La plej taŭga sezono por sportado estas aŭtuno, ĝuste kiam okazis la tokiaj olimpiaj ludoj de 1964. Sed nun oni ne povas elekti aŭtunon, ĉar usonaj kaj eŭropaj televidaj firmaoj, kiuj estas grandaj sponsoroj de la ludoj, tiam elsendas popularajn sportojn, inter ili ekzemple usona futbalo kaj basbalo en Usono, kaj piedpilkado en Eŭropo. Pro kritikoj kaj maltrankviloj pri la somera varmo, IOK decidis okazigi la maratonon en la urbo Sapporo, 800 km norde de Tokio. La decido ĉagrenis Tokion, ĉar tiu plej grava programero, kiu ornamas la finon de la olimpiaj ludoj, estis antaŭe forprenita de Sapporo, sed maleblis kontraŭstari la nunan decidon. Monŝparaj olimpiaj ludojTrie: ĉar lastatempe la olimpiaj ludoj fariĝis pli kaj pli grandiozaj kaj pompaj – kun kreskantaj elspezoj – LOK kaj Tokio proponis al IOK organizi malmultekostajn kaj simplajn ludojn per malgranda buĝeto de 700 miliardoj da enoj (ĉ. 5,9 miliardoj da eŭroj), sed nun konstateblis, ke post kalkulado la fina elspezo estus 3 duilionoj da enoj (ĉ. 25,4 miliardoj da eŭroj). La japana organiza grupo – konsistanta el Tokio, LOK, Japana Olimpia Komitato (JOK, t.e. organizaĵo de atletoj) kaj Japana Paralimpia Komitato – aparte preparis la buĝeton kaj ŝajnigis la elspezojn malgrandaj. Sekve, neniu respondecis, neniu kontrolis, nek bremsis la kreskantajn elspezojn, je kiuj ĉiuj japanoj kalkulas por la riĉa kaj malŝparema Tokio, kies loĝantaro kaj financo estas pli grandaj ol tiuj de Svedio. Krome, la ĉi-foja prokrasto certe grandigos la elspezon. Ne ĉesas la skandalojEn decembro 2018 francaj enketjuĝistoj anoncis, ke ili priesploras la tiaman prezidanton de JOK Takeda Cunekazu pro akuzo pri subaĉetoj de balotoj ĉe IOK. Lia organizaĵo pagis pli ol du milionojn da usonaj dolaroj al singapura agento, kiu – laŭ suspekto de francaj aŭtoritatoj – uzis la monon por la subaĉeto. Takeda forlasis sian postenon en junio 2019, sed insistis, ke la pago estis normala makleraĵo. Japanaj prokuroroj faris bazan enketon, sed ne akuzis lin. Eventuala evoluo de la akuzo povos pruvi, ke Japanio evidente per mensogoj kaj subaĉetoj akiris la rajton okazigi la olimpiajn kaj paralimpiajn ludojn. Spite makulojnMalgraŭ tiuj problemoj la japana popolo verŝajne entuziasme bonvenigas kaj atendas grandiozajn ludojn. Se ili bonorde okazos somere 2021, la ĉefministro Abe Ŝinzo laŭte proklamos la homaran venkon kontraŭ abomeninda viruso kaj kun admiro konfirmos la rekonstruadon post la katastrofoj kaŭzitaj de la tertremo, la cunamo kaj la akcidento de la atomcentralo. ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio
|