MedioAŬSTRIOGlaciejoj plu degelasLa glaciejoj en Aŭstrio plu retiriĝas; tion montras aktualaj esploroj de la aŭstra organizaĵo Alpenverein [alpenferájn] (Alpa Unuiĝo). Tamen estas ankaŭ radio de espero: ses el la esploritaj glaciejoj ne malkreskis en la pasinta vintra sezono, kaj unu eĉ pligrandiĝis. La donitaĵoj pri la sezono 2018/2019 sendube similas al la pasinta: la glaciejoj retiriĝis pro klimatŝanĝiĝo. Kvankam estis tre malvarmaj monatoj, altiĝis la temperaturoj tiel, ke tio kaŭzis longdaŭrajn efikojn al la glaciejoj, laŭ la observoj de Alpenverein. La longoperdo de glaciejoj averaĝe sumas 14,3 m kaj sekve estas sub la valoro de la pasinta jaro kun minus 17,2 m, kaj tre klare sub la valoro de la sezono 2016/17 kun minus 25,2 m. La sezono 2018/19 karakteriziĝas ree kiel tre malfavora kaj viciĝas en la longdaŭra periodo de tro malfavoraj kondiĉoj por la glaciejoj. Tiu evoluo estas rezulto de la reganta klimatŝanĝiĝo. Maurerkees pligrandiĝisEstas ĝojige, ke en la pasinta jaro estas kvin glaciejoj, kiuj ne ŝanĝiĝis, kaj unu glaciejo eĉ iĝis pli granda. Tamen tio entute ne estas signo de favoraj kondiĉoj. La glaciejoj kun konstantaj valoroj kuŝis plejparte sub malnova neĝo, kiu konserviĝis post la somero. La pligrandiĝinta glaciejo ne havis fakte aktivan antaŭeniĝon de glacio, sed renversiĝis de la glacirando antaŭen, rezulte de la ĝenerala tendenco de retiriĝo, kio hazarde kondukis al tiu rezulto. Indas emfazi, ke ĉiuj senŝanĝe restintaj glaciejoj troviĝas en la orienta regiono Hohe Tauern (Altaj Taŭroj). Tiu fakto estas ankaŭ signalo por tio, ke la kondiĉoj en la orienta parto de la aŭstraj Alpoj estas pli favoraj ol tiu en la okcidenta. Ankaŭ la sola pligrandiĝinta glaciejo (Maurerkees en la montogrupo Glockner) kun plilongiĝo de 2,2 m situas en Hohe Tauern. Speciale oni devas noti la retiriĝon de la plej konata glaciejo Pasterze: ĝi sumas je 60 m. Tio estas laŭ Alpenverein la trie plej granda retiriĝo ekde kiam oni komencis mezuri. Ĉe la glaciejo Dachstein oni mezuris retiriĝon de 18 m. Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio
|