SciencoMEDICINOAnksio vere malsanigasEstas ĝenerale akceptata koncepto, ke anksio, trozorgemo, streso kaj angoro malbonfaras al homa sano. Sed ĝis nun malmultaj esploroj klopodis klarigi, kio precize okazas en anksiemula korpo. En marto 2020 estis prezentita interesa studaĵo pri tio, fare de esploristoj el medicina fakultato de la usona ŝtato Ohio. La retejo medcape.com publikigis ĝin kun komentoj. La esploro inkluzivis 85 sanajn homojn, kiuj submetiĝis al kunsido por eksperimenta starigo de maltrankvila mensostato: oni petis de la partoprenantoj, ke ili elektu la aferon, kiu plej forte afliktas ilin, kaj okupiĝu pri tio dum dek minutoj. Post tiu tempo ili pasigis 10 minutojn farante malstreĉiĝan ekzercon, per profunda spirado. Dum tiu eksperimento, oni en tri malsamaj momentoj elprenis iom da sango por ekzamenoj. Tiuj montris signifoplenan pliiĝon de la kvanto de du tiel nomataj inflam-citokinoj (IL-6 kaj IFN-gama). InflamoInflamo estas meĥanismo defendanta organismon, kiam io atakas ĝin. Tiam inflamaj citokinoj aperas en onia sango por kontraŭstari la damaĝan elementon. Ekzistas diversaj tiaj defendaj substancoj en homa korpo. Tamen, kiam la inflamaj naturaj reagoj fariĝas tro intensaj aŭ tro longdaŭraj, tiu bona meĥanismo povas fariĝi malsaniga, kaj eventualaj infektaj malsanoj, ekzemple, povas fariĝi pli severaj. Sanigaj kondutojLa usonaj esploristoj rimarkis, ke daŭra trozorgemo, sendepende de patologia anksio, estas klara kaŭzo de inflama reago. Stato de deprimo mem estis pligraviga faktoro. Nuntempa medicino pli kaj pli emfazas la ligitecon inter mensostato kaj korpa sano. Kontraŭi streson, anksion, deprimon kaj trozorgemon en nia moderna vivstilo ne estas facila afero. La psikiatraj konsultejoj estas plenaj. Sed psikiatriaj kuraciloj ne solvas ĉion. Ordinaraj homoj povas klopodi alpreni kondutojn por eviti aŭ almenaŭ mildigi sian situacion. Kelkaj rimedoj estas jam sufiĉe bone pruvitaj kiel favoraj al homa psika sano: moderaj, regulaj ĉiutagaj korpekzercoj, dum 40 minutoj; profunda ritma spirado, 2-3 fojojn tage, dum 10 minutoj; prizorgado kaj kunvivado kun hejmbestoj; meditado (aŭ preĝado) dum 15-20 minutoj ĉiutage; regula aŭskultado de trankviliga muziko; agrabla socia kunestado kun familianoj kaj amikoj; diverstipa psikoterapio. Naturaj rimedojRilate al la tiel nomataj naturaj medikamentoj, havigeblaj sen kuracista preskribo, oni devas agi prudente. Fojfoje estas konsilinde antaŭpeti profesiulan helpon ĉi-rilate. Tamen, kelkaj rimedoj sendube pruvis ioman efikon: temas pri trapunkta hiperiko kaj triptofano (5-HTP) kelkfoje sukcese uzataj ankaŭ por malpeza deprimo, omego-3 (rekonata, fare interalie de la usona universitato Harvardo, kiel efika kontraŭ ciklotimio kaj dupolusa perturbo), vitamino B12, valeriano kaj pasifloro (ĉi-lasta laŭdire povus havi, sur kelkaj uloj, efikon similan al tiu de la benzodiazepino diazepamo/ Valium). Paulo Sérgio VIANA
korespondanto de MONATO en Brazilo
|