PolitikoUSONOPrezidentaj kandidatoj de usonaj partiojPor decidi, kiuj kandidatoj reprezentos politikajn partiojn en la venontaj prezidentaj elektoj, okazas internaj partiaj kampanjoj: plej notinde en la respublikana kaj en la demokrata partioj. Ekzistas ankaŭ aliaj politikaj partioj, sed nuntempe ili havas malmultan influon. Laŭ la sistemo de voĉdonado uzata en Usono, ĉiu el la 50 ŝtatoj permesas al ĉiu registrita civitano-plenkreskulo voĉdoni por unu kandidato de la propra partio 1. El la nombro de la ricevitaj voĉoj rezultas proporcia nombro de delegitoj voĉdonontaj por la kandidato en la tutlandaj kongresoj de la partioj 2. La kandidato elektita de ĉiu partio estos formale nomumita en la kongreso de tiu partio. La ĝeneralaj elektoj inter la nomumitaj partiaj kandidatoj okazos en novembro 2020. Respublikana partioKvankam la partiaj elektoj en la respublikana partio formale ankoraŭ ne finiĝis, neniu nun dubas pri tio, ke Donald Trump, la nuna prezidento, estos la kandidato de la respublikanoj. Tri aliaj personoj provis konkurenci kun Trump. Unu el la tri ricevis unu delegiton; la aliaj du ricevis neniom. Trump jam ricevis 1463 delegitojn, 57 % de la eblaj 2550. Teorie restas pluraj ŝtatoj, kiuj ĝis nun ne voĉdonis, sed praktike la delegitoj gajneblaj en ili ne estas bezonataj. Restas nur la formala validigo de tiu ĉi rezulto dum la tutlanda kongreso de la respublikana partio en aŭgusto. Demokrata partioEstis entute 24 kandidatoj. La plimulto el ili pasigis plurajn monatojn travojaĝante Usonon por prezenti sin kaj siajn opiniojn pri temoj, kiuj povas influi decidojn pri voĉdonoj. Inter du kaj dudek el ili ankaŭ partoprenis en 11 televidaj debatoj. Iom post iom la nombro de kandidatoj reduktiĝadis, kiam unu post alia ili retiriĝis pro nesufiĉa intereso ĉe la publiko kaj/aŭ manko de akumulita mono por plu subteni la kostojn de la kampanjo. Kiam en februaro komenciĝis la voĉdona fazo de la partiaj kampanjoj, restis nur ok kandidatoj. En diversaj fazoj de la kampanjo montriĝis iom da publika entuziasmo por almenaŭ ses el tiuj ok, inter kiuj estis tri senatanoj, du eksurbestroj, kaj unu antaŭa vicprezidento. Sed post la voĉdonado en la unuaj ŝtatoj, praktike restis nur du kandidatoj: antaŭa vicprezidento Joe Biden [ĝoŭ bajden] kaj Bernie [berni] Sanders, senatano de la ŝtato Vermont. Celoj de la du kandidatoj-demokratojĈiu el tiuj du reprezentas unu flankon de la divido inter la „moderaj” kandidatoj kaj la „progresemaj” kandidatoj en la demokrata partio. Biden promesas regajni la direkton komencitan dum la modera prezidenteco de Obama kaj asertas, ke li kontribuis al ties atingoj. Li precipe subtenas la sistemon de sanasekuro Obamacare iniciatitan dum la prezidenteco de Obama. Sanders, kiel reprezentanto de la progresema flanko, volas iniciati grandajn (kaj multekostegajn) programojn por solvi sociajn problemojn laŭeble rapide. Sanders, kiu nomas sin socialisto, ofte parolis pri revolucio de la socia sistemo por redukti aŭ elimini la diferencon inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Elekto-rezultoj en la demokrata partioPlej multajn delegitojn (42 el 92) en la unuaj tri ŝtatoj gajnis Bernie Sanders (Biden ricevis nur 15). Tiumomente ŝajnis, ke Sanders estos la kandidato de la demokratoj, sed tuj poste Biden komencis montri, ke la pli frua supozo, ke li estas la favorato, ankoraŭ havas meriton. Sanders poste sugestis la jenan klarigon de la subita ŝanĝo: „Ni [t.e. Sanders kaj liaj apogantoj] gajnis la batalon de ideoj sed malgajnis la debaton pri elektebleco.” Per tio li aludas pri la opinio de multaj analizantoj, ke – pro duboj aŭ eĉ timoj pri socialismo ĉe multaj usonanoj – Sanders ne povus sukcesi kontraŭ Trump en la elektoj. La finaj kandidatojSurbaze de la voĉdonado en la kvara ŝtato (Sud-Karolino) Biden pli proksimiĝis al Sanders laŭ totalo de delegitoj. Post tio li gajnis la plimulton ankaŭ en „supermardo” 3, kiam la demokratoj voĉdonis por unu triono de sia tuta delegitaro. Rezulte, la nombro de delegitoj gajnitaj de Biden superis tiun de Sanders. Post supermardo, ĉiuj kandidatoj, krom Biden kaj Sanders, retiris sin. Ĉiuj el ili, krom la alia restinta reprezentanto de la progresema flanko de la partio, anoncis sian subtenon por Biden. La posta voĉdonado en pliaj ŝtatoj kreskigis la avantaĝon de Biden, kaj la 7an de aprilo Sanders anoncis sian retiriĝon. La voĉkalkulo estis jam 1217 por Biden, 914 por Sanders, kaj la ceteraj kune 170. Same kiel ĉe la respublikanoj restas nun nur formaligo de la rezulto. Tio okazos ĉe la demokrata tutlanda kongreso en aŭgusto. Tiu rezulto alvenis ĝustatempe, ĉar ĉiuokaze pro la kronviruso ne plu eblas al iu ajn kandidato renkontiĝi kun amaso da eventualaj apogantoj. 1. Tio estas grandparte prava, sed estas trosimpligo. La reguloj varias de ŝtato al ŝtato: ekzemple, iuj partioj (notinde, la demokrata) permesas, ke en iliaj internaj elektoj partoprenu civitanoj, kiuj estas registritaj por la elektoj sen aparteno al iu ajn partio. (red.)2. Tio validas ne absolute: la efektivaj reguloj estas iom pli kompleksaj kaj varias de partio al partio. (red.)3. La fazo en usonaj prezidentaj elektoj, en kiu politikaj partioj decidas pri unuopa partia kandidato por la naciaj prezidentaj elektoj pere de formalaj elekto-proceduroj en apartaj ŝtatoj, daŭras plurajn monatojn. Ĉar la tago en jaro de prezidentaj elektoj, en kiu okazas la plej multaj ŝtataj elektoj dum la partia elekto-fazo, estas mardo, oni neformale nomas tiun tagon „supermardo”, kiu en 2020 estis la 3a de marto. (red.)Dan MAXWELL
korespondanto de MONATO en Usono
|