LingvoITALIODatrevenoj: naskiĝo kaj morto de granda itala verkistoAntaŭ precize unu jarcento naskiĝis la porinfana verkisto Gianni Rodari [ĝani rodari] (la 23an de oktobro 1920), kaj ĉi-jare, la 14an de aprilo, oni memoris ankaŭ la 40an datrevenon de lia morto (okazinta, kiam li havis 60 jarojn). Nekonformisma lingva stiloLa italo Gianni Rodari en sia vivo estis instruisto en bazlernejo, sed ankaŭ kontraŭfaŝisma sekreta aganto, juna partizano, ĵurnalisto, „malobeema” aŭtoro de libroj por infanoj, verkisto de fabeloj kaj multo pli. Per sia unika nekonformisma lingva stilo li sukcesis renovigi kaj iamaniere revigligi la tradician porinfanan literaturon, ĝis tiam bazitan en Italio dum jardekoj sur la libro Koro (itale Cuore) fare de Edmondo De Amicis kaj sur la retoriko de poetoj kiel Giosue Carducci. Premio AndersenLi estas ĝis hodiaŭ la sese plej tradukita itala aŭtoro en la mondo. Li estis ankaŭ la ununura italo, kiu ricevis, en 1970, la premion Hans Christian Andersen, kiun oni konsideras kvazaŭa Nobel-premio por infana literaturo. Lia riĉa literatura produktado inspiris interalie kinarton. Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio
|