MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

KOVIM-19

Itala sciencisto pri la pandemio (2)

MONATO intervjuis profesoron Sergio Rosati [serĝo rozati] pri la kronvirusa pandemio, kiu trafis post Ĉinio ĉefe lian landon. Rosati estas fakulo pri zoonozoj, malsanoj, kiuj pasas de bestoj al homoj. La unua parto de la intervjuo aperis en MONATO 2020/06, p. 16-19. Jen kelkaj pliaj demandoj de la redaktoro.

MONATO: Ĉu vi opinias, ke Kovim-19 havis „naturan” devenon? Lastatempe oni disvastigis raportaĵon (https://www.youtube.com/watch?v=uwyU5P5AuMk) elsenditan en 2015 de la itala ŝtata kanalo, laŭ kiu en Ĉinio oni tiam estis laboranta je tre danĝera esploro pri iu kronviruso pipistreldevena, kiu, okaze de laboratoria akcidento, povus fariĝi ega minaco por la tuta homaro. Ĉu do eblas, ke la viruso kreiĝis de sciencistoj aŭ disvastiĝis pro ilia eraro?

Rosati: Tiu ĉi viruso estas absolute kaj sendube naturdevena. Kiam virusoj estas genetike modifitaj de homo, en ilia genaro fakte ekzistas apartaj spuroj, kiujn ni kapablas rekoni tre bone. Temas pri specifa speco de interpunkcio, ni diru, kiu ne povas esti hazarda. Rilate al pipistreloj, konsideru tion, ke kadre de esploro plenumita antaŭ kelkaj jaroj oni prenis specimenojn per frotiloj el multaj pipistreloj kaj aliaj sovaĝaj bestoj en la tuta mondo: nu, kronviruso estis trovita, en 90 elcentoj de la okazoj, ĝuste ene de pipistreloj. Do la ligiteco inter kronviruso kaj pipistrelo estas io konata. Tiu raportaĵo nenion novecan aŭ nekredeblan sciigis. Fakto estas, ke ja pipistrelo, inter la tuta bestaro, estas la precipa rezervujo de beta-kronvirusoj: la samaj, kiuj ekzemple kaŭzis sarson en 2003, la mez-orientan merson alimomente, kaj ĉi tiun grandan epidemion nun.

MONATO: Kio klarigas tiun specialan ligitecon inter kronvirusoj kaj pipistreloj?

Rosati: Kronvirusoj loĝas ĉe tiu ĉi gastiganto de tre longa tempo. Pipistrelo estas interalie rezervujo ankaŭ de aliaj tre danĝeraj virusoj (rabio, ebolo ktp), kaj en Ĉinio oni kutimas manĝi tiun mamulon. La kialo? Mi pensas, ke en la kampara kaj malriĉa iama Ĉinio, oni uzis ion ajn, kion eblis trovi, kiel fonton de proteinoj.

Kiel ofte okazas, iuj nutraj kutimoj postrestas kaj ne malaperas facile inter la popolo. Fakte en Ĉinio okazis laŭgrada industriiĝo: milionoj da personoj lasis la kamparon por transloĝiĝi en industriajn urbegojn, portante kun si la proprajn nutrajn kutimojn (kun la koncernaj eraroj kaj riskoj). Tamen estas notinde, ke sarso en 2003 ne pasis rekte de pipistrelo al homo. Ĝi alvenis al homo ja pere de intera gastiganto, nome zibeto. Temas pri sovaĝa karnomanĝulo, kiun en Ĉinio oni ĉasas, kuiras kaj manĝas.

Jam du jarojn antaŭ la oficiala ekapero de sarso, inter kuirantoj kaj buĉantoj de ĉi tiuj bestoj troviĝis antikorpoj de tiu beta-kronviruso. Tia viruso poste bezonas kelktempan adaptiĝon por sukcesi „gajni” la rajton transmisiiĝi de homo al alia homo. Fojfoje tio postulas eĉ monatojn. Ni ne povas ekskludi, ke ankaŭ ĉi-foje ekzistis iu meza gastiganto, iu meza besto, kiun tamen ni ankoraŭ ne malkovris. Kiam okazos retrospektaj esploroj pri Kovim-19, miaopinie, tiu fakto klariĝos. Revene al la komenca demando, vastskalan infektadon ja helpis iuj nutraj kutimoj de ĉinoj, ligitaj ankaŭ al la ĉeesto de t.n. malsekaj bazaroj. En tiaj lokoj hejmaj kaj sovaĝaj bestoj kunestas, oni buĉas ilin sub timige malbonaj higienaj kondiĉoj, kaj oftas kontaktoj inter homoj kaj bestaj internaĵoj. Do estas klare, ke ĉi tia kunteksto ja helpas la transmision de kronvirusoj de sovaĝa besto al homo.

MONATO: Kial ŝajnas obliĝi tiaj kronvirusaj epidemioj en la lastaj jaroj? Ĉu ili ĉiam ekzistis aŭ estas efektive freŝa novaĵo? Pasintece homoj ne spertis tiom da epidemioj. Ĉu estas hazardo aŭ ni devas pretiĝi estontece al pli kaj pli da tiaj amasaj kaj mortigaj infektadoj?

Rosati: Mi kredas, ke pasintece, en kampara Ĉinio, etaj tiaj epidemioj ĉiam okazis. Tamen, kiam io tia trafas foran nekonatan vilaĝon, la epidemio komenciĝas kaj finiĝas ĝuste en la sama loko, kie ĝi unue aperis. La samon faris ebolo, en centra Afriko, kiam ĝi unue trafis nur etajn vilaĝojn. Ebolo ja fariĝis monda minaco, kiam ĝi alvenis al Lagoso, la plej granda urbo de Niĝerio, aŭ al grandaj urboj de Sieraleono, kie multaj personoj estas amasiĝintaj kaj vivas tre proksime. Ja tiamaniere virusoj disvastiĝas. Do la ĉina urbo Wuhan estis la ideala startpunkto por granda epidemio, ĉar tie loĝas 10 milionoj da personoj en proksima kontakto. La kialo de la kreskanta ofteco de tiaj infektadoj estas la industriiĝo, kiu igis homojn moviĝi de kamparoj al urbegoj. Tio certe okazis en Ĉinio.

Tamen epidemioj efektive ekas plej ofte en tiuj orientaj landoj, do nepras, ke oni ŝanĝu iomete la lokan vivmanieron. Ekzemple, malsekaj bazaroj finfine estas malpermesitaj. Ne plu eblos en Ĉinio aranĝi tiajn vendejojn, tial la nutraj kutimoj de lokuloj devos nepre aliiĝi. Tiu ĉi pandemio instruu aliflanke al ni, ke ja devas ekzisti pli efikaj „alarmosistemoj”. Mia sento estas, ke Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) ne havas sufiĉe da povo por trudi restriktajn regulojn, kion konfirmas la fakto, ke ĉiu lando plu kondutas laŭ sia volo. Ne ekzistas komuna politiko, unueca agado.

En la fako de bestaj malsanoj, kie mi aktivas kiel sciencisto, ni progresis ege pli: ni ja havas internaciajn organizaĵojn kaj internacian leĝaron, kiu estas firmega kaj perfekta. Oni malpermesas al lando, kie ekzistas iu epidemia infekto koncernanta bestojn, eksporti eksterlanden bestdevenajn produktojn, vivajn bestojn, sume ion ajn, kio povas esti fonto de kontaĝo. Tial Eŭropo ne spertas gravajn epidemiajn bestomalsanojn, kiuj tamen trafas aliajn landojn, foje ne malproksimajn de la niaj. Ĉiuj ŝtatoj respektas tiun leĝaron. Rilate al homaj malsanoj, la situacio bedaŭrinde malsamas: la tutmondiĝo baziĝas sur amasa kaj daŭra moviĝo de personoj kaj varoj. Se MOS estus tuj enkondukinta restriktajn regulojn kaj ĉiu lando estus obeinta, tiu ĉi pandemio ja ne estus okazinta.

MONATO: Iuj kulpigis, pri la vastskala infektado en Italio, eĉ la poluadon en la nordaj regionoj kaj la ĉeeston de 5G-antenoj. Oni hipotezis ankaŭ ligitecon inter la multeco de la trafitoj en la nordo kaj la multeco de personoj, kiuj en tiuj areoj ricevis antaŭ kelkaj monatoj kontraŭgripan vakcinon.

Rosati: Temas pri teorioj tute fuŝaj, ĉefe tiu pri ebla ligiteco inter vasta infektado pro la kronviruso SARS-CoV-2 kaj la antaŭa ricevo de kontraŭgripa vakcino, kiu havas nenian rilaton kun la afero. Eble iuj hospitaloj estis iasence ujoj de la viruso, kaj kelkaj kontaĝoj okazis tie pli facile ol aliloke, sed tio tute sendependas de la fakto, ke oni vizitis la hospitalojn por ricevi vakcinon. Iuj miaj konatoj perdis familianojn, ĉar ili iris pro tute alia kialo al iu hospitalo, kie ŝajne jam estis cirkulanta la kronviruso, kaj tiel malsaniĝis. Sed tio estas tute alia afero!

Koncerne poluadon, norda Italio ja estas unu el la plej poluataj areoj de Eŭropo. Ni tamen ne certas, ke poluado povas efektive pliakrigi tiun ĉi malsanon. Pli ol poluadon, mi kulpigus tiujn, kiuj permesis la internacian futbalmatĉon Atalanta-Valencia en Milano. Oni ebligis, ke dekoj da miloj da homoj eniru, meze de tia epidemio, en grandan stadionon, venante de apuda urbo kun jam multe da okazoj de Kovim-19, kiel Bergamo.

Ĝenerale mi mem ne plu serĉus kulpulon, kvazaŭ „pestodistribuanton”, ĉar, kiel dirite, ne temas pri unuopa persono, unuopa malsanulo. Certe okazis multobla paralela enigo de la viruso fare de vojaĝantoj, kio pli-malpli rimarkinde trafis ĉiujn eŭropajn landojn. Do ĉiuj ĉinoj aŭ ĉiuj fremduloj, kiuj loĝis en Ĉinio inter decembro kaj januaro, estas eblaj enigintoj de la viruso. Temas pri miloj da homoj. Dum multaj semajnoj en Italio oni mezuris la temperaturon nur de vojaĝantoj, kiuj venis rekte de Ĉinio. Tio tamen ne estas efika protekta metodo. Iu povas esti infektanta antaŭ ol montri simptomojn aŭ tute ne montrante ilin. Iu povas esti infektanta, ĉar tiu hazarde renkontis en eŭropa flughaveno malsanan ĉinon aŭ turiston, kiu vizitis Ĉinion aŭ havis kontakton kun ĉino. Do ĉiu kulpas, kaj neniu kulpas.

MONATO: Kio pri la kontraŭvakcina movado NoVax ? Ĉu tiu ĉi pandemio signifos la finon de tiu sinteno?

Rosati: Mi ne scias, ĉu la movado nun malaperos. Tamen mi sincere deziras, ke, kiam haveblos vakcino kontraŭ Kovim-19, la anoj de tiu movado estu la lastaj, kiuj ricevos la vakcinon. Tamen ni devas strebi kaj batali ankoraŭ longe kontraŭ la kronviruso, ne ĉar malfacilas krei taŭgan vakcinon (La viruso SARS-CoV-2, spite al la ŝajnoj, ne estas tiom insidema viruso, kiom HIV: ni do ne bezonas aparte longan tempon por krei efikan vakcinon). La praktika problemo, kiu devos igi nin batali ankoraŭ longe, estas, ke produkti miliardojn da vakcinodozoj povus esti ne rapide realigeble. La tutmondiĝo espereble helpos al ni. Mi mem esperas, ke en aŭtuno jam estos iu vakcino uzebla. Ni scias, ke vakcinoj ĝenerale efikas kontraŭ kronvirusoj, kaj ni certe trovos ankaŭ tiun plej bonan por preventi kovimon.

MONATO: Sen vakcino venontaŭtune aŭ venontvintre oni devos eble pretiĝi por eĉ pli grava dua ondo de kontaĝo, ĉu ne vere?

Rosati: Pli grava mi ne kredas kaj ne dirus, sed ni ja devos ekspluati la someron por reorganizi nin pli bone kaj ne lasi la viruson surprizi nin denove. Ne facilas antaŭvidi. Eble la viruso iĝos endemia, kio oftas en tiaj okazoj. Alivorte ĝi povus mildiĝi kaj evolui al ia banala viruso kaŭzanta simplan malvarmumon, nelaste ĉar ni estos atingintaj ankaŭ tiel nomatan imunecon de la loĝantaro. Kiam infekto jam trafis 60 % aŭ 70 % de la loĝantaro, la multaj resaniĝintoj kreas specon de baro. Tial la viruso pli malfacile disvastiĝos.

Tamen ne estas bona ideo infekti unue 60 milionojn da personoj (la sumon de la loĝantoj en Italio) por plirapidigi la atingon de tiu amasa imuneco. Pro la alta mortigeco de Kovim-19, ĉirkaŭ 1 % de tiuj 60 milionoj mortus. Temas pri 600 000 personoj en nia lando: tro alta kosto. Ĝuste tial oni nun klopodas igi la epidemian ondon kiel eble plej longdaŭra kaj samtempe malalta. Oni devas fakte resti sub iu limo, kiu ebligu al nia sansistemo alfronti efike la epidemion. Se la epidemio iĝus ne plu regebla, la hospitaloj spertus grandan krizon. Oni devus do komenci elekti, kiun kuraci kaj kiun ne. En Hispanio, en Madrido, oni jam tion faras. Oni tie kuracas pacientojn kun plej granda probablo resaniĝi. Ni en Italio iris tre proksimen al tio, sed nun la aferoj bonŝance pliboniĝas. Intertempe ni sukcese pliigis la ĉambrojn de intensa kuracado. La hejma restado de la plimulto ebligos al ni baldaŭ kompreni, ĉu la reguloj alprenitaj estis efikaj kaj la pinto de kontaĝoj estas jam superita. La celo de la restado hejme estas dilui, dispartigi la kontaĝon, tiel ke medicinistoj povos dediĉi sin kaj kuraci ĉiun malsanulon. Tio signifas, ke ni devos dum kelka tempo ŝanĝi nian vivstilon: afero pli facila eble en norda Eŭropo, kun pensmaniero kaj vivmaniero malsamaj ol tiuj de la italoj.

MONATO: Ĉu la mondo vere ŝanĝiĝos draste post tiu ĉi pandemio? Kio pri nova granda krizo, kiun pluraj homoj vidas ĉe la horizonto?

Rosati: Ni devos repripensi la modelon de socio, kiun ni mem elektis. Io ja ŝanĝiĝos: eble en flughavenoj fariĝos kutima afero mezuri la temperaturon de ĉiu pasaĝero, kiel en la lastaj jaroj post terorismaj atakoj ni alkutimiĝis ne vojaĝi kun likvoj. Sed estas frue por kompreni, kio vere okazos: ni ankoraŭ spertas ĉiutagan tragedion. Ne eblas pensi jam pri la estonteco.

MONATO: Kial en Italio la mortigeco de la viruso estas tiom alta kompare kun aliaj landoj?

Rosati: Nu, ni havas vivdaŭron, kiu estas, kiel konate, inter la plej altaj en la tuta mondo. Do ĝenerale pli da homoj maljunas en Italio ol alilande. La mortintoj ĉefe estis homoj kun pli ol 75-80 jaroj, kaj ofte oni memorigas tion por trankviligi la ceterajn homojn: nur maljunuloj, aŭ precipe maljunuloj, mortas pro tiu ĉi viruso. Tamen tio ja devas anksiigi nin. Ni strebis tiom por atingi tian vivnivelon, tian vivesperon, kaj estas bedaŭrinde rezigni abrupte pri ĉio ĉi, kion ni zorge kreis. Ankaŭ 75-80-jaruloj cetere estas, ĉefe nuntempe, aktivaj personoj, kiuj donas altvaloran kontribuon al la socio. Ili ne estas rubaĵoj. Krom tio, sendube la efektiva nombro de trafitoj en Italio estas ege pli alta ol laŭ la oficialaj donitaĵoj. Ĉe ni, oni elektis (aŭ povis) submeti al kronvirusa testo per vatfrotilo nur pacientojn kun plej gravaj spiraj simptomoj. Multaj aliaj spertis hejme infekton mildan aŭ sensimptoman, kiu ne estas oficiale registrita. Oni do devas dekobligi la oficialan nombron de trafitoj por havi ideon pli precizan pri la nombroj.

Mi certas, ke postaj sangotestoj, kiajn mia teamo evoluigas, montros, ke la mortigeco estis ankaŭ en Italio egala al 1-2 % de la trafitoj, samkiel en Koreio kaj aliaj landoj. Tiaj sangotestoj diros al ni multon pli ol diagnozo per frotilo. Ĉi-lasta ŝajnas pozitiva nur dum periodo limigita. La serĉado de antikorpoj per sanga testo, male, ja kalkuligos pli bone la nombron de la efektivaj trafitoj, ĉar la antikorpoj observeblas ankaŭ post ies resaniĝo. Vatfrotilo utilas por diagnozi nunan infekton, dum ne pli ol 4 semajnoj. En aliaj okazoj, dum apenaŭ 7-10 tagoj. Poste ni ne povas scii, ĉu oni jam spertis aŭ ne spertis apartan infekton: ĝi ne donas al ni tiun informon. Se oni ne estas ekzamenata en tiu preciza tempodaŭro, la ekzameno ne utilas. Per sangotesto, male, antikorpoj havigas gravan pruvon eĉ post monatoj.

MONATO: Kio pri la donado de sango? Ĉu ĝi sekuras?

Rosati: Jes ja, absolute. Mi mem donas sangon dufoje jare, kaj tio kreas al sana persono nenian problemon. Doni sangon gravas nelaste pro tio, ke laŭ ĉina promesplena esploro uzi sangan plasmon de jam-resaniĝinto povas esti efike ankaŭ por resanigi alian personon nun spertantan la malsanon.

MONATO: Multaj akuzas Eŭropon pro indiferenteco. Realisme, ĉu ĝi povus aŭ devus esti farinta ion plian por Italio?

Rosati: Kvankam mi estas civitano eŭropema, mi opinias, ke EU devas ankoraŭ kompreni, kio ĝi volas esti. Ĝi povas kaj devas fari ion plian por siaj membroj. Italio ne povas perei el ekonomia vidpunkto. Eŭropo devas helpi kaj al ni kaj al aliaj landoj, sed certe Italio pagas nun la plej gravajn sekvojn de la pandemio, ĉar ĝi estis la unua eŭropa lando vaste trafita. Danke al la sperto de Italio, aliaj landoj povis sekvi ĝian ekzemplon kaj limigi la epidemion. Sed Italio ne ricevis la helpon, kiun ĝi urĝe bezonis. Iuj civitanoj havas senton pli kaj pli kontraŭeŭropan pro tiu ŝajna neagado, kaj kelkaj eĉ petas, ke Italio tuj eliru el EU. Ni vidis, ke oni forĵetis eĉ eŭropajn flagojn. Mi tamen nek kredas nek volas, ke Italio forlasos Eŭropon. Tamen mi deziras, ke EU finfine respondecu kaj ne decidu implodi. Se ĝi ne kapablas helpi landon, kiu bezonas tujan helpon tian, en tiel drameca momento, pri kia unio ni parolas? Ni cetere estis bonŝancaj, ĉar la epidemio trafis ĉefe la plej evoluintajn regionojn de Italio, tiujn kun la plej bona sansistemo. Se la epidemio okazus same agreseme en la sudo, la tragedio estus dekobla. Kion farus Eŭropo? Bonŝance, se tiel diri, la kontaĝo ekis norde, dum multaj sudaj provincoj preskaŭ ne estas tuŝitaj, danke al tio, ke la izolado okazis en la sudo antaŭ ol la viruso vaste disvastiĝis.

MONATO: Pri kio precize vi okupas vin profesie?

Rosati: Mi estas profesoro de infektaj bestomalsanoj en la fako pri veterinaraj sciencoj de la universitato de Torino. Mia esplora areo estas la disvolvado de diagnozaj testoj rilate al infektaj bestomalsanoj, sed ankaŭ pri t.n. zoonozoj (malsanoj, kiuj pasas de bestoj al homoj).

MONATO: Koncerne bestojn, ĉu estas vere, ke Kovim-19 ne estas danĝera por ili?

Rosati: La origino de la viruso estas besta. Tamen ĝi sukcese adaptiĝis je aparta „versio”, kiu povas facile disvastiĝi inter homoj. Do hundo kaj kato, kvankam ni aŭdis pri kelkaj testoj pozitivaj en Ĉinio, ludas nenian rolon en la transmisio de la viruso de bestoj al homoj. Ili povas en kelkaj okazoj esti viktimoj: ili povas en apartaj okazoj esti trafitaj de homoj. Ĉio tamen ankoraŭ pruvendas. Kiam la virusoj ŝanĝas trafatan specion, ili bezonas kelktempan adaptiĝon. La viruso nun havas tiom da spaco, tiom da homoj por infekti: ĝi havas nenian bezonon readaptiĝi kaj aliiĝi por trafi alian specion.

MONATO: Vi parolas pri la viruso, kvazaŭ ĝi estus kreitaĵo pensanta kaj konscia pri sia konduto.

Rosati: Mi skribis kelkajn retleterojn en la lastaj monatoj al miaj studentoj: unu havis la celon klarigi la fakton, ke, por kompreni la strategiojn de virusoj, ni devas imagi ilin kiel pensantajn kaj konsciajn homojn. La virusoj ege pli ol aliaj organismoj scipovas adaptiĝi, danke (paradokse) al siaj neperfektaj enzimoj, kiuj kreas ŝanĝiĝojn, mutaciojn, kiuj poste ebligas al ili evolui.

Tiu ĉi kronviruso trovas antaŭ si 7 miliardojn da personoj, kiuj vojaĝas libere tra la tuta mondo. Ĝi ne lasos tiun ĉi „paradizon” tiom frue aŭ senkiale. Ni devas kompreni, ke ni nepre kunvivos kun la viruso ankoraŭ longe. Ni ja havos iam vakcinon: Kovim-19 verŝajne fariĝos speco de gripo, kiel aliaj, kontraŭ kiu ni devos vakcini nin. Unue oni probable submetos plej vundeblajn personojn al la vakcino, sed iom post iom ni ĉiuj ricevos ĝin, kaj la epidemio ne plu maltrankviligos nin. Se ni estos lernintaj ion el ĉio ĉi, tiam neniu espereble plu diros: „Mi ne vakcinos min, ĉar mi timas aŭtismon.”

pigr
Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” el Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 07, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07