Moderna vivoINVENTEMOEnmanigu tion al kubano!Konatino mia rakontas, ke en Hispanio najbarino diris pri paneinta elektra kuirilo: „Enmanigu tion al kubano! Li ja scios, kiel ĝin ripari!”. Nu, nek magiistoj nek ĉiosolvaj spertuloj ni estas. Kaj kompreneble neniu popolo pli inteligentas ol aliaj. Ĉie svarmas inventemo, se bezono estas. Ekzemple, dum la jaroj de la vjetnama milito, oni montris al mi bonegajn, kvazaŭ industrie fabrikitajn sandalojn faritajn el pneŭmatikoj de faligitaj usonaj aviadiloj. Sed la komento de mia konatino rememorigis al mi kelkajn ekzemplojn de inventemo de miaj samlandanoj; homoj, kiuj de jardekoj alfrontas embargon, sed scias eltiri sin el la ĉiutagaj problemoj sen perdi la rideton kaj la vivoĝuon. Tamen, ne esperu tro rapidajn solvojn. Ni kubanoj vere amas morgaŭon: preskaŭ ĉio pli bone solveblos morgaŭ; vi estas avertita. Sciu ankaŭ: ni kubanoj kutimas ridegi pri ni mem kaj pri la ĉiutagaj malfacilaĵoj; tio ŝajne estas kodita en nia DNA. Dum vizito al okulkuracisto, mi ne povis ne rideti antaŭ tri maljunuloj; du el ili, kiuj apenaŭ kapablis marŝi, akompanadis la trian, freŝe operaciitan je kataraktoj. Ili tri, kvazaŭ infanoj, ridadis pri siaj stumbloj kaj malfacila vidado ... En Kubo oni kutimas diri: cuando no hay perro se montea con gato (se ne estas hundo, oni ĉasas per kato). Mi sube listigos kelkajn ekzemplojn de tio. Sendube kelkaj el la solvoj estas konataj de la legantoj sub alia „vestaĵo”, sed mia retrorigardo rilatas al tio, kion mi vidis mialande. Mi sekvos la regulon de MONATO: nur pri mia lando mi rakontos ... Instrui kemion utilas ...Dum miaj instruistaj jaroj en Insulo de la Junularo (malgranda insulo situanta ĉe la sudo de Kubo) mi kun miaj lernantoj laboradis en la tiamaj senfinaj pampelmusaj kampoj. Post kelkaj horoj da laborado sub nia pika suno, la gorĝoj urĝe petas iom da freŝa akvo ... Mankis termosoj. Nu, dissolvado de manpleno da nitrata sterkaĵo en akvositelon ege malvarmigas akvon, do krom havi la ŝancon enmeti siajn zorge fermitajn ladbotelojn en sufiĉe malvarman akvon, miaj lernantoj bone enkapigis al si, kio estas endoterma procezo. Tagmanĝaj antenojAluminiaj pletoj, kvazaŭaj vrakoj el iu laboreja manĝoĉambro, taŭgas, alnajlite al trabo, por pretigi analogan televid-antenon; mi supozas, ke baldaŭ por cifereca televido iu geniulo inventos ion similan. Mi memoras mekaniko-instruiston, kiu manke de alumetoj – manko bedaŭrinde tre ofta ĉe ni – ŝaltis elektran akrigŝtonan radon, frotvarmigis ĝis ruĝiĝo najlon, kaj per ĝi ekbruligis sian cigaredon. Laŭ la sama pensmaniero, oni per renversita gladilo bone varmigas kafujon, ĉu ne? Same, se mankas kuirgaso, sed ne elektro, varmigi akvon por la bano – ekzemple en restadejo de rikoltistoj de sukerkano, kie kutime la vivkondiĉoj ne estas favoraj – ne estas nesolvebla problemo. Traboru per najlo mezgrandan ladskatolon, kaj en ĝin enmetu same traboritan ladskatoleton. Zorgu, ke ili estu malkunigitaj per lignopecoj. Ĉu vi jam faris tion? Nu, ligu apartan draton al ĉiu el ambaŭ ladskatoloj, mergu la tuton en akvoplenan sitelon, serĉu konektingon, kaj ek! Ah ... jes, tuŝu nenion kaj restu malproksime! Plibonigo de ĉindevena teknologioLa radoj de ĉindevenaj bicikloj, kiuj svarmis dum la malfacile traviveblaj 90aj jaroj, ne havis kusinetojn; anstataŭe ili havis rompiĝemajn ŝtalajn sferetojn. Kusinetojn oni elprenis el la plej diversaj aparatoj (amikoj de aliulaj havaĵoj eltiris ilin el la pordoj de paneintaj aŭtobusoj), adaptis ilin al la ĉindevenaj bicikloj kaj pli komforte kaj sekure biciklis. Per flugiloj de facila invento ...Dum miaj lernejaj jaroj, mi kaj amiko mia muntis radioricevilon, kies detektilon konsistigis razlamenoj Gillette kaj krajonaj grafitpecoj; la diagramo aperis en porjunula teknika revuo. Mi ne memoras, kiu tion elpensis, sed kredu aŭ ne, ĝi funkciis. Iam mi bezonis, por Esperanto-aranĝo, aŭdigi sondosieron. Ho ve, ne estis laŭtigilo ĉemane (nuntempe svarmas porteblaj laŭtigiloj, kiuj kutime disaŭdigas la plej aĉan muzikon; sed ne tiam) kaj pro manko de tempo la sondosieron mi devis haste kopii en poŝtelefonon. Estis sensence provi disaŭdigi la sonon per la poŝtelefono. Kion fari? Bonŝance mi disponis pri malnova kasedilo. La ĉionriparisto de mia laborejo, simpla meznivela teknikisto pri elektroniko, sed ja inĝeniermensa (temas pri homo jam plurfoje premiita pro sia inventemo) enmanigis al mi „elpensaĵo”-n faritan el malnova kaseda kadro; kablo kun konektilo de kapaŭskultiloj poŝtelefonaj estis lutita al la legpeco de la kasedo. Oni lanĉas la muzikprogramon de la poŝtelefono, enmetas la kasedan kadron en kasedilon, konektas poŝtelefonon al la kablo, premas la butonon „Ludi” de la kasedilo kaj ek. La sonon eligas la laŭtigiloj de la kasedilo. Tutsimple. Iama mekanikisto el mia laborejo, homo preskaŭ analfabeta, sed ankaŭ plurfoje premiita, ŝajne kapablas magie adapti pecojn el kiu ajn veturilo al niaj malnovegaj, laborejaj busoj; sendube jam en la lulilo li ludis per ŝraŭboturniloj kaj teniloj anstataŭ kaŭĉukaj ludiloj ... Torto-komputilojDum la malfacile traviveblaj – pro la disfalo de la socialisma kampo eŭropa – naŭdekaj jaroj, tiuj, kiuj bonŝancis havigi al si uzitajn komputilpecojn kaj deziris munti aparaton, ofte devis ĝin munti sur kartonan tortskatolon aŭ ŝaŭmplastan pecon, ĉar malfacile troveblis framoj. Refreŝigadon de la tuto oni certigis per ventolilo, ĉar la „kavernoj” de inventisto ofte estas kaj varmaj kaj malbone lumigataj. La rezulto kutime aspektis fuŝe kaj amatore, sed funkciis. Tiam ekzistis programarbankoj, kie oni povis libere peti surdiskigon de la bezonataj programoj. Neniu pensis pri pago. Mi memoras, ke en unu el tiuj centroj mi vidis NEC-komputilon (ne IBM-kongruan!) funkciantan sub la IBM-normo. Ne demandu min, kiamaniere tio eblis. Protektado de komputilaj programojEn tiaj tempoj mi instruis informadikon. Tiam oni uzadis 8-bitajn MS-kongruajn komputiletojn por instrui programadon al la mezlernejanoj. La klavaro komputileta sufiĉe rapide difektiĝis; jen problemo. Nu, inĝenia instruisto eltrovis manieron plilongigi ĝian „vivon” pinĉante difinitajn punktojn de la ĉefkarto komputileta per pingloj ligitaj al tre fajna drato. La ŝargadon de programoj oni faris per tiucela kasedilo. Ĉar la komputiletoj ne estis rete ligeblaj, oni bezonis po unu kasedilon por ĉiu komputileto, aŭ ĉion pretigi antaŭ la klaso. Ankaŭ tiu ĉi dilemo trovis solvon: alia lerta instruisto eltrovis manieron, per unusola kasedilo, ŝargi programon samtempe al la dek klasoĉambraj komputiletoj (per memfarita tiucela karto). La erarmesaĝoj en tiuj komputiletoj aperis surekrane en la angla, kaj la lernantoj ne ĉiam ilin komprenis. Do, mi kaj lernanto verkis maŝinkodan, „dormantan” („rezidaj” oni tiam nomis ilin) programeton por ĝia surekranigo en la hispana. Tiam programistoj senĝene interŝanĝadis inter si programojn, do mi enmanigis ĝin al kolegoj. Post kelkaj jaroj oni prezentis al mi bonegan programon por surekranigo de la erarmesaĝoj en la hispana! Jen, kopiu tuj! Vi divenis: temis pri nia kreitaĵo ... Same okazis, kiam kodon por presado de grafikaĵoj per negrafikaj presiloj, elpensitan de lerta programisto, mi adaptis kiel „rezidan”. Iom poste mi kun kolegoj verkis laŭmende MS-DOS-kongruan programon por elkalkulado de la elektra ŝarĝo en konstruaĵo, kaj deziris ĝin protekti kontraŭ pirata kopiado. Ĉar ni malhavis tiucelan protekto-sistemon, la solvo estis strukturi la tiamajn flekseblajn diskedojn per plia trako (41 anstataŭ 40), skribi tie difinitan kodon, kaj poste restrukturi la diskedon normale. Pirata kopio, sur normale strukturita diskedo, kompreneble malhavis tiun ekstran trakon. Je la lanĉo, la programo provadis trovi la kaŝitan kodon; okaze de netrovo la programo paneis. Malŝloso de poŝtelefonojĈar poŝtelefonoj estas multekostaj en Kubo, donaco de uzita (preskaŭ ĉiam nur 2G-kapabla, sed tio ne estas problemo) aparato estas ĉiam bonvena. Kutime ili estas ligitaj al difinita telefonsistemo, sed ne timu: se eblas ilin malŝlosi, iu lerta junulo en la ĉie troviĝantaj budoj kaj fenestroj (kun reklamoj kiel „Kliniko por poŝtelefonoj”, Cellutions kaj simile) de teknikistoj telefonaj scios tion fari. La enigmo de la rozkoloraj aŭtojNe estas sekreto, ke en Kubo ŝoseoj kaj avenuoj estas kvazaŭ muzeo pri malnovaj, tamen bonege flegataj kaj funkciantaj aŭtoj. Turistoj amas ilin; al la ĝuo senti brizon en la hararo (tamen por eksterlandanoj rekomendinde estas porti ĉapelon, pro la forta suno!) dum lerta stiristo-gvidisto atentigas ilin pri la vidindaĵoj de la ĉefurbo, aldoniĝas la tute nekutima sperto veturi per la „aŭto de la avo”: tiaj aŭtoj de antaŭ multe da tempo ne plu veturas sur la ŝoseoj ilialandaj: tio estas kvazaŭ vojaĝi tra la jardekoj per tempo-maŝino. Des pli se temas pri sportaj sentegmentaj aŭtoj, kiuj furoris dum la kvindekaj jaroj de la pasinta jarcento. Nuntempe svarmas en Havano sentegmentaj rozkoloraj aŭtoj; ili estas preferataj de multaj turistoj. Ĉar kelkfoje temas pri modelo, kiu tiutempe ne vendiĝis sentegmente, des malpli rozkolora (nu, kiu el niaj avoj kuraĝus aĉeti aŭton tiukoloran?) oni simple ridetas kaj deziras agrablan vojaĝon. La kliento ĉiam pravas! Nu, jen nur kelkaj ekzemploj de tio, kion mi jam diris: ĉie svarmas inventemo, se bezono estas. Ĉu vi rakontos al mi ekzemplojn vialandajn? Alberto GARCÍA FUMERO
korespondanto de MONATO en Kubo
|