Moderna vivoKATALUNIODrako alportas rakontojn al infanojArtcai [artkaj] estas simpatia drako, kiu vizitas infanojn kaj proponas rakontojn al ili. Ĝi naskiĝis en 2017 kadre de solidara projekto lanĉita de kataluna artista asocio. En la vosto de la drako estas pentrilo, ĉar ĝi estas ankaŭ artisto. De sia naskiĝo, la drako Artcai promenas tie, kie troviĝas infanoj; ĉefe en malsanulejoj. Ĝi brakumas ilin kaj proponas al ili la Rakontojn de la Drako. Tiuj verkaĵoj – foje libroj, foje videaĵoj – estas kreitaj danke al la subteno de magistratoj, societoj, institucioj kaj unuopuloj. Artcai ludas ankaŭ ŝakon. Vigligo de urbetoPasintaprile, dum la kvarantena periodo kaŭzita de la kronvirusa sankrizo, la projekto vigligis eĉ la urbeton Cervelló. Tie, 27 asocioj kaj pli ol cent urbanoj aliĝis al la projekto kunkreante rakontojn. Dum la du lastaj semajnoj de aprilo, ili kreis 18 filmetojn baze de kunverkitaj rakontoj. Interreto ebligis la kunverkadon kaj kunproduktadon de la filmoj, kun ĉiu kunlaboranto en sia hejmo. Ferriol MACIP kaj Zep ARMENTANO
korespondantoj de MONATO en Katalunio
|