EseojAKTUALEPandemio, ekonomio kaj medioLa nuna kronvirusa pandemio skuas la ĉiutagan vivon en la tuta mondo. Neniu scias, kiom vaste kaj profunde la ĥaoso kaŭzita de la pandemio damaĝos nian ekonomian sistemon, nek kiam tiu ĥaoso finiĝos. Oni timas, ke en la plej malbona okazo la pandemio rezultigos katastrofon, similan al la gripo de 1918 (la tielnomata „hispana gripo”) kaj la Granda Depresio de 1929. En januaro 2020, kiam la novaĵo el Ĉinio pri la kronvirusa malsano disvastiĝis, okazis la Monda Ekonomia Forumo en Davos, Svislando. Celante samtempan publikigon kun la Forumo, Oxfam International, neregistara organizaĵo, aperigis raporton pri la ekonomiaj diferencoj. En ĝi legeblas, ke en 2018 la sumo de la posedaĵoj de la 2100 personoj, kiuj posedas pli ol miliardon da usonaj dolaroj, superas la tuton de la posedaĵoj de 4,6 miliardoj da personoj, ĉirkaŭ 60 % de la monda loĝantaro. Ankaŭ samtempe Unuiĝintaj Nacioj anoncis, ke de 1990 ĝis 2016 en du trionoj de la landoj pligrandiĝis la diferenco pri enspezoj kaj la socia malegaleco, precipe en progresintaj landoj kiel multaj eŭropaj landoj, Usono kaj Japanio, kaj eĉ en Ĉinio, Barato kaj partoj de aliaj aziaj kaj afrikaj landoj. Tia estis la ekonomia situacio tuj antaŭ la komenco de la pandemio kaj la sekvanta ekonomia krizo. Oni avertis, ke jam la situacio estas nek tolerebla, nek povos daŭri. Nun estas certe kaj videble, ke la plej malfortaj kaj malriĉaj homoj, kiuj apartenas al la meza kaj malsupera tavoloj de la socio, estas batataj, vundataj kaj damaĝataj ĉie en la mondo. Multaj laboristoj estas aŭ estos maldungitaj kaj perdos kvalifikon de sanasekurato. Nun, alfrontante la krizon, politikistoj tutmonde anoncas elspezojn kaj subvenciojn senprecedence grandajn por helpi homojn, kiuj perdis sian enspezon pro maldungo aŭ fermo de la propra firmao. Temas pri financo, monpolitiko, senlaboreco, do pri ekonomio, sed agadas nur politikistoj, kaj ne aŭdiĝas la voĉoj de ekonomikistoj. Krizo de 2008Ĉar la pandemio venis de ekster la ekonomia sistemo, ekonomikistoj ne rekte respondecas pri ĝi. Sed ĉu ili tute ne respondecas pri la ekonomia situacio ĝis antaŭ la komenco de la pandemio kaj pri la ekonomia krizo kaj la eventualaj sekvoj? En 2008, okaze de la monda financa krizo, kaŭzita de la bankroto de Lehman Brothers, multaj demandis sin, kial neniu antaŭvidis la venon de la kreditkrizo. Al tiu demando respondis en la brita gazeto The Economist la usona ekonomikisto Robert Lucas, Nobel-premiito kaj unu el la plej influhavaj protagonistoj de la libera merkato. Li skribis, ke ekonomikistoj ne havas, nek havos ekonomiajn modelojn, kiuj antaŭvidas subitan faladon de la valoro de financaj posedaĵoj, kaj li plu pravigis la meritojn de liberaj merkatoj. En la ekonomia teorio de la novklasika aŭ libermerkatisma skolo, kiun Lucas kaj liaj kolegoj gvidas, „nepropravola senlaboreco” ne havas lokon. „Ĉia senlaboreco estas rigardata kiel rezulto de elekto – bazita sur la reala salajro – inter libertempo kaj konsumado.”1 Laŭ la teorio, laboristoj pensas, „Ĉu mi ĉesu labori kaj libertempu por serĉi pli altan salajron, aŭ daŭre laboru kaj konsumadu la nunan enspezon?” Sur la premiso, ke en ekonomia sistemo ĉiu aganto kun preciza informo pri la merkatoj racie agadas, tiuj ekonomikistoj insistas, ke ĉiu merkato de varo, kapitalo kaj laboro perfekte funkcias kaj atingas ekvilibron sen intervenado de registaro. Thatcher-ismo kaj Reagan-omikoEkde proksimume la mezo de la 1970aj jaroj ekonomikistoj kiel Milton Friedman kaj Robert Lucas havas grandan potencon kaj influon inter ekonomikistoj kaj ankaŭ pri ekonomiaj politikoj, dum la ekonomikistoj subtenantaj la teorion de J. M. Keynes, kiuj emfazas la rolon de registaroj, fariĝis minoritataj. En la 1980aj jaroj Thatcher-ismo en Britio kaj Reagan-omiko en Usono, sub la influo de tiu ekonomia teorio, celis al malgranda registaro, malreguligante kaj liberigante preskaŭ ĉiun ekonomian agadon. Ekzemple, la reĝimo de Margaret Thatcher malgrandigis la rolon de la Nacia San-Servo, kiun la ŝtato financis per imposto. Ankaŭ internaciaj organizaĵoj kiel Internacia Mona Fonduso, Monda Banko kaj Monda Organizaĵo pri Komerco estis gvidataj de libermerkatismaj ekonomikistoj. Ĉar tiuj energie propagandis liberan movadon de homoj, varoj kaj kapitaloj tra la mondo, rapide progresis la tutmondigo, en kiu libere agadis kaj profitis multaj transnaciaj firmaoj. Greta ThunbergNi jam vidis la aspekton de la mondo post ĉirkaŭ 40 jaroj de regado de libermerkata politiko kaj tutmondigo. Ni tamen denove direktu nian atenton al la davosa forumo. Steven Mnuchin, la usona ministro pri financo, demandite pri la malinvestado en la fosilibrulaĵa industrio, postulata de Greta Thunberg, sveda aktivistino pri mediprotektado, respondis, „Ĉu ŝi estas la ĉefekonomikisto? Kiu ŝi estas? Kiam ŝi estos studinta ekonomikon ĉe universitato, ŝi revenu kaj klarigu tion al ni.” Evidente, en la libermerkatisma ekonomiko ne troviĝas loko por naturmedio kaj nepropravola senlaboreco. Do, se ŝi lernus ekonomikon en Usono, ŝi ĉesus esti aktivisto. Sed se ŝi studus aliloke, ekzemple en Francio, la sekvo povus esti alia. Ni citu interesan enketon. Al la aserto, „Minimuma laŭleĝa salajro pligrandigas senlaborecon inter junaj kaj nekvalifikitaj laboristoj”, 68 % de la usonaj ekonomikistoj jese respondis, dum jesis nur 17 % de la francaj ekonomikistoj.2 Baldaŭ inter politikistoj, ekonomikistoj kaj aliaj fakuloj komenciĝos diskutado pri la analizo kaj la rekonstruo de la post-kronvirusa mondo. Tiam ni rememoru la vortojn de Alfred Marshall (1842-1924), brita ekonomikisto en Cambridge, kaj unu el la fondintoj de la moderna ekonomiko. Li volis „grandigi la nombron de fortaj homoj el Cambridge, elsendi ilin en la mondon kun malvarmaj kapoj sed varmaj koroj.” ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio
1. Bo Sandelin k.a. „La historio de ekonomika pensado” p. 110.2. Sama verko: p. 127.
|