MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Ekonomio

INTERNACIAJ FOIROJ

Viena Foiro baldaŭ centjara

Rezulte de la industriigo de Eŭropo okazis florado de la modernaj foiroj kiel grava merkatika instrumento. En Aŭstrio gravan rolon havas la Viena Foiro kun ekspozicia areo de 60 000 m2, kongresejo kun kapacito de 25 000 personoj, impona infrastrukturo kaj vigla etoso. La foiro aranĝas fakajn, landajn kaj regionajn ekspoziciojn kun speciala orientiĝo al la landoj de meza kaj orienta Eŭropo samkiel kongresojn kaj prezentojn je internacia nivelo.

La Viena Foiro fondiĝis en 1921, ĉesis pro la dua mondmilito en 1942 kaj ree ekfunkciis en 1946. Komence de la 70aj jaroj ĝi estis la plej granda foiro en la ELKA-landoj.1

Fondo

En Aŭstrio ekde la mezepoko okazis varfoiroj en diversaj formoj. Ili estas antaŭantoj de la postaj varfoiroj. La estiĝo de modernaj veturiloj (fervojo, vaporŝipoj) igis ne plu necesa la interŝanĝon de varoj en foiroj. Pro tio oni transiris al la montrado de specimenkolektoj, kaj tiel ekestis la specimenfoiroj, al kiuj rilatis la ekspozicioj de industriaj produktaĵoj en Vieno. La unua de tiu speco okazis en 1835. Ekde la dua duono de la 19a jarcento oni komencis aranĝi tutmondajn ekspoziciojn en Eŭropo, el kiuj unu okazis en 1873 en Vieno.

La Vienan Foiron oni fondis post la unua mondmilito. La 11an de septembro 1921 ĝi malfermis siajn pordojn kaj estis tre sukcesa. Lokoj de la foiro estis foira palaco en la 7a distrikto (1927-1996) kaj Rotondo (1873-1937), meze de foira areo en la parko Prater. Oni aranĝis ĉiujare printempan kaj aŭtunan foirojn. Post la incendio de Rotondo (1937) kaj aneksado de Aŭstrio fare de la Germana Regno (1938) la foiro pli kaj pli perdis gravecon kaj estis ĉesigita en 1942.

Fine de la dua mondmilito estis detruitaj 70 % de la foira tereno en la parko Prater. Tamen oni rapide forigis la militdamaĝojn. La 5an de oktobro 1946 estis inaŭgurita la unua postmilita foiro. Ekde la 80aj jaroj oni iompostiome anstataŭigis la printempajn kaj aŭtunajn foirojn per fakaj foiroj, kiuj estis malfermitaj al la publiko.

Nova starto

Fine de la 90aj jaroj oni decidis novan starton. La novan vienan foirejon oni finkonstruis dum du jaroj kaj duono. Por tiu celo la urbo Vieno investis 192 milionojn da eŭroj en konstruaĵoj kune kun infrastrukturo. En la norda 15 hektarojn ampleksanta parto de la foira areo estis konstruita foira kaj kongresa centro. Ĝi ampleksas kvar halojn kun 60 000 m 2 da ekspozicia areo, konferencejon kun kapacito de 25 000 partoprenantoj. Oni solene malfermis ĝin en 2003.

Komence de 2004 estis inaŭgurita kovrita promenejo vitra laŭlonge de la ekspoziciaj haloj. Kiel simbolon de la foiro oni konstruis turon kun alteco de 96 m. Samtempe komenciĝis planado por alligo de la foiro al la metro-linio U2, kio estis realigita en 2008. Rande de la nova foira tereno ekestis du metro-stacioj de la linio U2 (Messe Prater (foiro Prater) kaj Krieau).

Nun okazas dudeko da ekspozicioj jare en la Viena Foiro, el kiuj menciindas: Intertool (Internacia faka foiro por la industrio), Foiro pri Feriado, Viena Aŭto-Ekspozicio, Konstruado kaj Energio, Loĝado kaj Endomaj Ekipaĵoj, Modelkonstruado kaj Libroj.

La Viena Foiro estas grava stimulanto por la ekonomio de Vieno. Ĝi simbolas kune kun siaj eksterlandaj aranĝantoj kaj gastoj la gvidan pozicion de Vieno en meza kaj orienta Eŭropo. En la foiro oni starigas kontaktojn, faras negocojn kaj interŝanĝas informojn. Tio vigligas kaj favore kontribuas al la ekonomia kaj turisma evoluo de Vieno.

KOVIM-19

Pro la pandemio iuj fakaj foiroj estas prokrastitaj ĝis la aŭtuno, aliaj nuligitaj. Post sukcesa kvaranteno la situacio en Aŭstrio baldaŭ normaliĝos. Ekde la komenco de majo 2020 estis malfermitaj ĉiuj magazenoj (sub rigoraj kondiĉoj), kaj oni planas iompostioman refunkciigon de ĉiuj branĉoj de la ekonomio.

1ELKA: Eŭropa Liber-Komerca Asocio (angle: European Free Trade Association, EFTA). Fondintoj (1960): Danlando, Norvegio, Aŭstrio, Portugalio, Svedio, Svislando kaj Britio. Poste aliĝis Finnlando, Islando kaj Liĥtenŝtejno. Rezulte de sinsekvaj plivastiĝoj de EU, la nunaj membro-ŝtatoj estas Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio kaj Svislando.
evge
Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 07, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07