LingvoINTERVJUOLa oseta lingvo en RusioMONATO intervjuis Kudzoeva Angela Fedorovna. Ŝi estas esploristino kaj doktorino pri filologiaj sciencoj, docento, estro de la departemento pri osetaj lingvo kaj literaturo en la Nord-Osetia Ŝtata Universitato K. L. Ĥetagurov. MONATO: En Rusia Federacio la netransdono de lokaj lingvoj en la familia medio (precipe en urboj) estas problemo. Kio pri la oseta lingvo? Ĉu ĝi estas instrua lingvo en lernejoj? Kudzoeva: En la tuta respubliko Nord-Osetio/Alanio, la oseta lingvo estas nur lernata, ne instrua lingvo malgraŭ tio, ke ĝi estas unu el la ŝtataj lingvoj (kune kun la rusa, laŭ la konstitucio de la respubliko Nord-Osetio/Alanio). Dum pluraj jaroj, kadre de eksperimento, oni enkondukis la osetan kiel instruan lingvon en bazlernejojn (de la unua ĝis la kvara klasoj) de plej multaj regionoj de la respubliko. Estis favoraj rezultoj: okazis tute klara vekiĝo de publika intereso pri la nacia kulturo ĝenerale – kaj pri la nacia lingvo precipe; la ruse parolanta loĝantaro de la respubliko agnoskas la avantaĝojn koni la lokan lingvon kaj pretas lerni ĝin. Spite al tio, ĉi tiuj spertoj restis nur eksperimentoj, kaj hodiaŭ la oseta estas instrua lingvo nek en infanĝardenoj, nek en lernejoj. La socia prestiĝo de la oseta lingvo estas tro malalta, por ke la gepatroj komprenu la bezonon, ke iliaj infanoj ricevu klerigadon (almenaŭ komencan) en sia denaska lingvo, kaj postulu tion. Tamen ĉio estus preta por fari tion: ĉe la Unesko-katedro de la Respublika Pedagogia Instituto grandaj grupoj de aŭtoroj kompilis instruajn kaj metodajn kompletojn rilate al ĉiuj fakoj por bazlernejoj kaj por infanĝardenoj. Tamen, en preskaŭ ĉiuj lernejoj de la respubliko la oseta lingvo, kiel aparta lernobjekto, estas lernata de ĉiuj de la unua ĝis la dek-unua jaro. Ĝenerale klasoj estas dividitaj en du grupojn laŭ la nivelo de lingva kapablo. Unu grupo lernas la lingvon kiel gepatran – la alia grupo kiel duan lingvon. Escepto estas la lernejoj de la distrikto Mozdok, kie la nombro de parolantoj de la oseta estas tradicie malgranda. MONATO: Ĉu la fakto, ke infanoj devas submetiĝi al ekzameno en la rusa, malpliigas la uzon de la oseta lingvo kaj la kvanton de horoj dediĉataj al ĝia lernado? Kudzoeva: La nombro de horoj dediĉataj al la lernado de denaska lingvo (ne-rusa) malpliiĝis pro la alpreno de novaj federaciaj ŝtataj instru-normoj. Nun oni lernas la osetan dum tri horoj semajne (anstataŭ kvin en la pasinteco). Tio kompreneble ne kontribuas al bona majstrado de lingvo, kies funkcioj en la socio estas jam minimumigitaj. La studentoj cetere estas priekzamenataj malsame: dum por la rusa lingvo ekzistas deva ekzameno (por kiu studentoj komencas prepari sin anticipe: multaj en mezlernejo laboras kun instruistoj por plenigi „truojn” kaj akiri altan poentaron pri lernobjekto deva por la aliĝo al iu ajn universitato kaj por iu ajn fako sur la teritorio de la tuta Rusia Federacio). Male, por la oseta lingvo estas nur parola ekzameno, kie oni devas legi aŭ maksimume resumi mallonge tekston. Kompreneble, la malsama penado de la studentoj pri la du ekzamenoj spegulas ilian strukturan kaj nivelan diferencojn. MONATO: Kiel taksi la modernan instruan metodologion? Kudzoeva: La osetia nacia klerigado en sia evoluo trapasis plurajn etapojn. Kiel „ora epoko” estas konsiderataj la jaroj inter 1920 kaj 1950, kiam lernantoj de oseta nacieco dum la tuta bazlernejo, kaj dumtempe eĉ en la mezlernejo, kleriĝis en sia denaska lingvo. Tiel ĉirkaŭ 85 % de la osetiaj lernantoj studis en unu el la du dialektoj de la oseta lingvo. La 1960aj jaroj markis la praktikan disfalon de la nacia lernejo kaj sekve, por la lingvo, la katastrofe rapidan perdon de plej multaj el ĝiaj funkcioj. Tiam ĉiuj komencaj klasoj en la respubliko transiris al la rusa kiel instrua lingvo. Moderna metodologio por instrui la osetan kiel duan lingvon ankoraŭ estas en sia infanaĝo. La jam kreitaj modernaj klerigaj kaj metodikaj kompletoj (programo, lernolibroj, laborlibroj, aŭd- kaj bild-materialoj, elektronikaj versioj) por la oseta lingvo, plenumitaj laŭ la postuloj de la Federacia Ŝtata Kleriga Normo, estas nun pretigataj por dua eldono. Oni konsideras mankojn, pri kiuj atentigis la aŭtoroj mem kaj instruistoj. La problemo estas, ke la evoluon de ĉi tiu metodologio superrigardas tre malvasta rondo de fakuloj, kiuj efektive kapablas nek trejni ĉiujn lernejajn instruistojn samtempe, nek senprokraste „krei” kaj teoriulojn kaj praktikantojn. Ni bezonas bone pripensitan ŝtatan lingvan politikon, kio postulas striktan kaj konstantan observadon kaj efektivigon de ĉiuj punktoj de longdaŭra programo, kies celo estu konservi la lingvon, ampleksigante ĝiajn sociajn funkciojn kaj plialtigante ĝian prestiĝon. Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio
|