MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

VESPERTOJ

De legendoj al vero

Por multaj homoj vesperto estas ne-loga besteto. Ĝi aspektas kiel vila muso kun flugiloj, kiu dormas, ripozas, kopulas kaj naskiĝas ĉiam kun la kapo malsupre. En la cirkonstancoj de kovimo (Covid-19) ĝia reputacio ne pliboniĝis, kaj ĝin oni konsideras ĉefa kaŭzo de la malsano, kiu endanĝerigas homojn tra la tuta mondo. Sed laŭ zoologoj, ĝi estas bela kaj interesa besteto, kiun homoj tute ne konas. Ĝi estas nur viktimo de malveraj superstiĉoj kaj mitoj kaj ne minacas homojn. Kie kuŝas la vero? Juĝu mem!

Legendoj

Vesperto kiel malbonfara besto aperadas en diversaj tekstoj ekde pratempo. Ekestis diversaj misaj konceptoj, ĉar homoj ne konis ĝian misteran noktan vivmanieron. Pro ĝia ne-loga aspekto kaj vivado en diversaj subteraj kaŝejoj, kavernoj, sekputraj arboj ktp, ĝin oni konsideris servanto de Satano, aliancano de diablo kaj sorĉistinoj. Ĝi estis ofte uzata ankaŭ kiel defendsimbolo kontraŭ demonoj kaj naturaj katastrofoj. La homoj alnajlis ĝin al la pordegoj de kamparaj loĝlokoj, kaj muelitajn flugmembranojn1 ili miksis en trinkaĵojn kaj kredis je ilia saniga efiko. Ili eĉ metis vivajn vespertojn en fanditan plumbon, el kiu ili produktis kugletojn por pafiloj. La plej ofta superstiĉo estis, ke vesperto povas enflugi en la hararon, de kie ĝi ne povas forflugi, kaj pro tio la homo devis esti tondita ĝishaŭte. Poste vesperto fariĝis malagrabla ĉeftemo de diversaj hororfilmoj kaj romanoj, kio ankaŭ ne helpis al ĝia populareco. Ekzemple la plej fama literatura vampiro Drakulo, en 1897 kreita de la irlanda verkisto Bram Stoker por lia horor-romano.

Vespertoj kaj virusoj

Laŭ zoologoj, ekzistas ĉ. 1400 specioj de vespertoj, kiuj loĝas sur ĉiuj kontinentoj krom Antarkto, kaj mankas ankaŭ en Arkto kaj iuj izolitaj insuloj. Multaj vespertoj adaptiĝis al la urba medio (loĝas en ĝardenoj, urbaj parkoj, preĝejturoj, sub pontoj kaj tegmentoj de domoj) sen endanĝerigi homojn. Kiel la unusola fluganta mamulo ĝi povas orienti sin per ultrasono en nekonata kaj senluma spaco.

Vespertoj vivas averaĝe dek jarojn, sed eŭropaj zoologoj rete raportis pri vesperto, kiu havis 43 jarojn. En la pasinteco vespertoj estis ringmarkitaj, sed hodiaŭ estas uzataj pli modernaj metodoj, ekzemple malgrandajn radioelsendilojn oni alfiksas al la korpo de vesperto, kaj tiel eblas monitori ĝiajn moviĝadon kaj kutimojn.

Rilate al kovimo, kiu de decembro 2019 hantas la mondon, ekaperis mallongaj raportoj pri persekutado kaj sovaĝa buĉado de vespertoj. La besto estas ja natura gastiganto de iuj virusoj kun plej malbona reputacio. Danke al longa kaj komuna evoluo vespertoj kaj kelkaj virusoj adaptiĝis unu al la alia, kio signifas, ke virusoj ne damaĝas vespertojn.

Vespertoj kaj naturo

Oni ĝenerale konsideras la ekaperon de vesperto en teritorio kiel signon de sana vivmedio, kie ĝi havas neanstataŭigeblan rolon. Vespertoj, kiuj nutras sin per nektaro, estas gravaj polenportantoj en la naturo. Herbomanĝaj specioj disigas semojn, dum insektomanĝaj kaptas multe da insektoj. Laŭ zoologoj, unu vesperto povas kapti dum unu nokto ĝis 3000 kulojn, kio ekvivalentas al ĉirkaŭ unu triono de ĝia pezo. En la tuta mondo ekzistas nur tri specioj de vespertoj, kiuj nutras sin per sango de mamuloj kaj birdoj (sangosuĉantaj vespertoj), kaj ili vivas ekskluzive en Latinameriko: ordinara vampiro (Desmodus rotundus), birda vampiro (Diphylla ecaudata) kaj blankflugila vampiro (Diaemus youngi).

Kromaj utiloj

Ne-multaj homoj scias, ke ekskremento de vespertoj (tiel nomata guano) estas bonega organika sterko, kiu enhavas fosforiton. Dum la usona enlanda milito (1861-1865) vesperta guano estis uzata eĉ kiel aldonaĵo en pulvo. Ne mirinde do, ke vespertaj kolonioj estis tiutempe strikte gardataj. En iuj aziaj landoj vesperta viando estas tradicia bongusta manĝaĵo, kiu estas la ĉefa fonto de proteinoj.

Nokto de vespertoj

Plimulto de la specioj estas en danĝero kaj bezonas helpon de homoj. Dekoj da eŭropaj specioj estas strikte protektataj per la Konvencio pri Konservado de Vespertoj en Eŭropo (angle Agreement on the Conservation of Bats in Europe2). Ekde 1997 okazas en diversaj eŭropaj landoj la tiel nomata „eŭropa nokto de vespertoj”, kiun anoncas la sekretariejo de la Konvencio. La celo de ĉi tiuj agadoj estas informi la vastan publikon, sed ĉefe la junularon, pri la vivo de vespertoj.

1. latine patagium: membrano inter la fingroj de kelkaj bestoj, ekz. amfibioj.
2. Pli da informoj haveblas anglalingve ĉe www.eurobats.org
haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 07, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07