MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

INTERRETO

Multaj flandroj neniam uzis Interreton

En majo 2020 kelkaj flandraj1 maljunulaj asocioj atentigis pri raporto de la Flandra Statistika Servo2. Laŭ ĝi, la uzado de Interreto fare de la mezaĝaj flandroj restas, malgraŭ ambiciaj projektoj, sub la eŭropa mezumo, kaj konsiderinda parto de la flandroj eĉ neniam uzis Interreton.

Radikala projekto

La antaŭa flandra registaro lanĉis en 2014 la kvinjaran planon Vlaanderen Radicaal Digitaal (Flandrio radikale bita) por rapide simpligi kaj bitigi la funkciadon de la flandra administrado, kaj kreis novan servon por realigi tion. La celo estis, ke en la jaro 2020 ĉiuj kontaktoj inter civitanoj kaj registaro okazu bite per servoj facile uzeblaj de ĉiuj. Interalie estas menciate en la plano, ke per Interreto kaj novaj komunikiloj maljunuloj kaj longdaŭraj malsanuloj ricevos pli bonajn prizorgojn.

Seniluziiga rezulto

La Flandra Statistika Servo kolektis ekzistantajn statistikojn ĉe la belgaj (Statbel) kaj eŭropaj (Eurostat) kolegoj, kaj mem enketis kaj prilaboris la rezultojn. La ŝanĝoj inter 2014 kaj 2019 vere estis ne-radikalaj. La elcentaĵo de flandroj aĝaj inter 16 kaj 74 jaroj, kiuj neniam uzis Interreton dum la pasintaj kvin jaroj duoniĝis, sed restas je 6 %. Krome, la flandroj pli-ol-74-jaraĝaj, preskaŭ 10 % de la tuto, eĉ ne aperas en la statistikoj.

Kiel antaŭvideblas, la ne-uzantoj de Interreto estas personoj kun malalta klernivelo kaj malgranda enspezo. La genro kaj la naskiĝlando apenaŭ gravas. Entute, la flandraj ciferoj estas malpli bonaj ol la mezumo de Eŭropa Unio, sed iom pli bonaj ol la tutbelgaj.

Kial magra rezulto?

Relegante la kvinjaran planon oni facile komprenas, kial granda grupo tute ne profitas de la bitigo de la sociaj servoj: enestas neniu projekto por atingi tiun grupon kaj por liveri helpon koncerne la uzadon de la novaj servoj. Ja ekzistas multloke kursoj por instrui pri uzado de komputilo, sed ili ĉefe celas personojn, kiuj jam havas bazajn sciojn. Mankas lernebloj por tiuj, kiuj devas komenci de nulo kaj bezonas kvazaŭ individuan instruadon. Aldona obstaklo estas, ke la aliro al Interreto en Belgio restas relative multekosta, kaj ke neniam realiĝis la promesoj faritaj antaŭ pli ol jardeko por disponigi senpagan bazan retaliron al ĉiuj.

Praktikaj problemoj

Ne estas bezonata statistiko por en la ĉiutaga vivo konstati, ke estas ambiciaj projektoj, ke multaj eroj realiĝis, sed ke la tuto ofte entute ne aŭ nur parte funkcias. Ekzemplo estas la konstrupermesoj, por kiuj la proceduro, almenaŭ teorie, nun okazas tute bite.

En mia kvartalo estas granda konstruprojekto, kaj mi ricevis (per papera registrita letero!) inviton viziti la urbodomon, rigardi la planojn kaj eventuale sciigi miajn rimarkojn. Ne eblas tuj fari tion, ĉar pro la nuna pandemio la urbodomo enireblas nur por urĝaj aferoj (komuniko ricevita per plia registrita letero) kaj, kvankam la proceduro nun estas bita, ne eblas ion konsulti per la urba retpaĝaro. Ja eblas (por tiuj, kiuj havas tempon kaj scion por esplori) vidi parton de la dokumentoj per la retpaĝaro de la administracio mastrumanta la proceduron, sed tio ne sufiĉas por povi prijuĝi la tutan projekton.

1. Flandrio (nederlandlingva) estas aŭtonoma regiono de Belgio, apud la franclingva Valonio (kun eta germanlingva parto) kaj la dulingva regiono Bruselo-Ĉefurbo.
2. statistiekvlaanderen.be
roro
Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 07, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07